August 19, 2006

Sabate en Nespa kaj prezoj de benzino

Hodiaux estas sabato kaj mi iris eksciite al Thamel por renonti al Mukunda kaj vidi kiom furioza li estas. Mi tre volas vidi lian vizagxon. Sed li ne venis, ne Indu venis.Mi auxdis ke Mukunda kaj Indu jam estas en Nepalo.  
Mi scias ke li ne povas toleri kritikojn. Li esperas ke cxiuj aliaj membroj de Nespa estas bestoj kaj ili ne havas cxerbojn en siaj kapoj do ili blinde sekvas liajn ideojn kaj odernojn. Do, kiam ajn oni opozicias, komentas aux kritikas tio sxokas lin kaj ne toleras. Li ankoraux ne povas vivi en demokratia etoso. Bedauxrinde.

Mi, Narendra, Philip kaj Nabin estis en la cxambro. Mi telefonis al Poshraj per mia portebla telefono por scii cxu li venos. Li diris ke li ne povis veni, cxar Katmando hodiaux estas denove malpaca. Amaso da homoj protestis cxie surstrate kontraux la perzaligxo de benzino ktp.

Telefono meme estas strangaga fenomeno en nia  oficejo.  Estas  oficistino (eble pagita), sed sxi ne venas dum sabataj kunvenoj. Sxi simple metas la telefonilon en iu sxranko kaj dum satojn kaj sxlosas. Pro tio,  la telefonon  la partoprenantoj de kunveno povas uzi dum kunvenojn. Kaj tiuj kiuj ne povas veni al la kunveno e cx ne povas telefone scii kio vere okazos dum estrara aux alia kunveno en la oficejo.

Kaj Bharat venos venonta sabate !  Kiam Bharat vojagxis, li diris ke estos por tri monatoj kaj li verenos post festivaloj (Octobro). Mi ne povas kompreni tiajn homojn.

Mi vidis du knabinojn irinte al la oficejo kiam mi returnis. Mi ne scias cxu ili rekte iris al la oficejo aux ne . M volas scii kio okazas nun pri "templo" , (la nomo kiun mi donis al la bulteno de junuloj). Mi volas scii cxu ili ankoraux celas okazigi kongreson dum Augusto aux ili jam forgesis. Mi devas tralegi la artikolojn antaux ol oni eldonu gxin.

Mi komprenis ke iom da miskopreno okazis kiam mi blogis duafoje. Mi petas pardonon al Ursula kaj Tahira cxar mi iel skribis ke iliaj komentoj igis Mukundon respondi al mia blogo. Tio ne estas vero. 

Katmando denove esta malpaca. La registaro hieraux vesperte altigis prezon de benzino, kerosono kaj kuirgason. 

Jen al prezo en rupioj: antauxa nuna po litro

Kerosono                        47.65    59.25

Petrolo/benzino            67.25        84.25

dieselo                           53.15         59.10

kuirgaso -                     900            1000

oleo por aviadilo            55            76.38 

Homoj estis precipe kolera cxar jxus antaux hierau la ministro diris ke la prezo ne alitigxons. Cxu gxi ne estas mensogo?

Mi bedauxras ke la registaro kiu estis farita pro doni homojn pacon kaj sukcesisgi dialogon kun la Maoistoj. Sed la registaro malsukcesisgxis en ambaux flanko do venas jen al cxi tiu fifama decido kresi prezon. Mi suspektas ke la regstaro faris tion por la homoj ne kritiku gxin pro aliaj pli gravaj aferoj kiam ili vidas nun nur la prezon de oleo. Kaprica regsistaro ! 

 

Posted by razen at 15:45:53 | Permanent Link | Comments (5) |
Comments
1 - Cxe ni unu litro de benzino kostas 1,50 dolarojn cx., ek de kelkaj monatoj, kaj la plej granda parto estas impostoj. Sed tio ne estas kompareble, cxar niaj salajroj kaj vivkotizoj estas aliaj. Kion mi volas diri per tiu mencio, estas, ke benzin-ktp.-kotizoj cxiukaze estas politika decido kaj politika rimedo.
Cxu oni almenau per tiuj enspezoj volas financi iajn progresojn por la lando au cxu tiu mono perdigxos ie en la burokrateco ?
Mi jam delonge demandas sin, cxu la nova regitaro havas iun programon, ekster la dialogo kun la maositoj, iun planon, kiun taskon oni unue traktu. Oni pensas pri benzino kaj gaso ktp., sed kion pri la urgxaj socialaj kaj sanecaj problemoj ?
Aliaflanke: kiel pagi tiujn progresojn ?
Se vi scias pli multe pri tio, bonvolu informi. Dankon.
Ursula
 (Comment this)

Written by: Ursula Koelsch at 2006/08/23 - 15:34:05
2 - Kara Ursula,
Dankon pro la respondo.
Jes. Ne gravas kiom kostas la beizno sed gravas kiom da procento de nia salajro ni aldonu por veturi.

Kompreeble ankaux tie cxi prezoj de benzino ktp estas politika rimedo. Sed plej parte, kerskante korupton en nia Benzina Korporacio, la politikaj partioj gajnas monon por siaj partioj .Tio estas hontinda.

Jes, estas pli gravaj aferoj urgxaj kaj gravaj sed la prtioj implikas sin je tiaj aferoj. Tio signifas ke ili ne estags sinceraj por pli seriozaj aferoj ekz federala sistemo, etna auxtonomio, forigo de monarhxismo kaj ekonomia kaj socia evoluo. Estas bedauxrinda.

Razen (Comment this)

Written by: Razeno at 2006/08/24 - 11:30:55
3 - Karaj Razeno kaj Ursula,

Jen en Japanio hierauxa prezo por unu litra normala oleo por auxto estis 143.9 enoj.
Tio preskaux egalas al 1.2 usonaj dolaroj aux unu euxropa euxro laux la nuna valuto.
Oni antauxdiras, ke pli kaj pli altigxos la prezo de oleo. Felicxe mi ne havas auxton, sed
nur biciklon senolee funkciantan. Malantaux la prezaltigo de oleo kiuj politikistoj en Japanio
sekrete gajnas, mi ne scias.
 (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/24 - 12:02:03
4 - Karaj
Mi komprenas. Do, se la prezaltigo nur taugas por korupto kaj ricxigi la partiojn, tio estas bedaurinda.
Ankau en Germanio homoj estas malkontentaj pri la altigo de benzinprezoj. La prezoj neniam estis tiom altaj kiel nun. Estas problemo por tiuj gelaboristoj kiuj cxiutage devas veturi al laborejoj, 30,40.. kilometrojn. Tio ofte okazas cxar laborejoj ne plu ekzistas cxie kaj homoj estas devigitaj uzi automobilojn. Trajnoj ne ekzistas en cxiuj vilagxoj kaj multaj homoj logxas en vilagxoj, en la kamparo, kaj laboras en urboj.
Oni diras ke pro la milito inter Israelo kaj Lebanono la prezoj eble ecx pli altigxos.
Kiel ajn, nova registaro kiel en Nepalo nun, neniam havas facilan taskon. Kie komenci, kion preferi, kiel finacigi ? Sed se vere ne okazas ian progreson kaj ecx klopodon rilate al federacia sistemo, etnioj, ekonomia kaj sociala situacio ktp. - tiukaze mi timas ke la regxo povus facile reveni, cxar la homoj ne spertas plibonigxojn per la nuna registaro.
Ursula (Comment this)

Written by: Ursula Koelsch at 2006/08/24 - 12:28:41
5 - Karaj,
Laux hodiauxa interreta novajxo la prezo de normala benzino malsamas sur la auxtosxoseaj benzinstacioj kaj enurbaj benzinstacioj. La unua vendas je 137 enoj (1.1 usonaj dolaroj=0.9 euxroj), la dua je 143.9 enoj (1.2 dolaroj=1 euxro). Tial multaj klientoj acxetas sur auxtosxoseo.
Kial malsamas la prezoj, mi ne scias. (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/24 - 18:32:38
Write a comment