August 16, 2006

Pri "privataj vojagxoj" kaj aliaj

Interese mia blogo pri vojaĝo al UK finfine tiris S-ron Mukunda respoindi al mi. Mi scias ke li ne estas tia homo kiu volus aŭ pretus respondi al iu aŭ pri io. Sed, mi opinie, iu grava sinjoro/ino devigis lin respondi.

Unue, lia respondo ne estis al mi sed al la komneto (de S-rino Tahira). Li ne pensas ke li devas ankaŭ respondi al mi sed nur al ŝi. Bone, ankaŭ mi tiel pensas ke li ne devas respondi al mi, sed mi espeas ke li nepre respondu al Nespa. Tiu kaze mi mem ne volas denove diskuti pri la afero bazite sur la komento de Mukunda. Manko de respondoj al miaj demandoj mem pruvas ke restas granda nigra loko en komunikado. Tamen, mi jene blogas...

La prezidando anoncis pri grava afero (eble plej grava en Nepala movado) sed li ne memoras la daton kaj li ne menciis kiom da estraranoj estis dum la kunveno. Kaj eble oni agnoskis la "privatan vojaĝon de prezidanto de Nespa", ĉu la ĝenerala sekratatio skribis pri tio sur la protokollibro?

Mi dankas al Mukunda kaj Indu ke ili kunportis la broŝuron al Florenco kaj disdonis ilin inter partoprenintoj. Mi miras ĉu li ankaŭ klarigis ke li protestis kiam iu stultulo (nome Razeno) proponis okazigi seminiarion pri Esperanto- movado en Nepalo dum IHR kaj li perforte viŝis la linion en la manuskripton?

De unua Internacia Himalaja Renkontiĝo, mi preferis ke la turisma agado ankaŭ havu iom da movada parto. Sed la "reĝoj" de Nespa ĉiam timis malferman diskuton pri la movado kaj ĉiam limigis la internaciajn eventojn al mongajna projekto. Ĉi foje, leginte pikigan komenton de Tahira (lasu min danki ŝin denove), mi proponis ke ĉifoja IHR havu ankaŭ seminarion kaj mi proponis ke mi kondutu ĝin. Poshraj kaj Narendra akceptis ĝin. Sed, kiam mi ne ĉeestis, Mukunda kaj Bharat protestis kontraŭ tiu ideo kaj nun estas tiel ke seminario ne okazos dum la IHR.

En Nepalo, kiel malriĉa lando, vojaĝo eksterlanda estas luksego kaj ankaŭ formo de korupto en registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj. Oni kredas ke prezidanto (aŭ eĉ estraranoj) de iu organizaĵo ne povas vojaĝi "persone". Ĝenerale, invitoj venas al organizaĵoj kaj la estrarano demokratie devas decidi kiu vojaĝu. Aliflanke, se la invito venis vere al persono el internacia organizaĵo, tia invito al li aŭ ŝi estas invito al lia aŭ ŝia posteno. Do li aŭ ŝi devas anonci dum la estrarana kunveno ke li ricevis ian tian inviton el iu tiu organizo ka peti permeson ĉu li povas vojaĝi persone aŭ ne. Se la estraro aprobas lian vojaĝon, li rajtas vojaĝi kaj lia vojaĝo tiukaze devas esti tute persona kaj li ne rajtas reprezenti la landon, kaj tia maniere, li ne rajtas saluti al UK nome de Nespa dum solena malfermo.

Eble, mia blogo ne estas la taŭga loko por S-ro Prezidanto por raporti kion li faris dum la UK. Tamen liaj informoj estas bonvenigaj. Eble nun li komprenas kial Nespa bezonas retpaĝon kaj retrondon. Mi memoras kiel li protestis kontraŭ mi kiam mi proponis malfermi Yahoo diskutrondo pri nepala movado.

Samtempe, mi ankaŭ dankas al UEA, S-ro Corsetti, aliaj geamikoj de Nepalo,  ke nun Nepalo estas landa asocio de UEA. Tion mi deziris de longe. Mi esperas ke nun la agadoj de Nespa estu travideblaj.

Mi ne blogis pri la vojaĝo ĉar mi envias la vojaĝintoj aŭ volis mem vojaĝi anstataŭ ili. Mi ĉiam bondeziras kiam iu sukcesas. Eble mi mem ne volis vojaĝi, aŭ ne scias la "arton" kiel trovi personajn invitojn aŭ kaŝi informojn aŭ sekrete aranĝi personajn vojaĝojn sidante sur la grava seĝo. Sed, mi nur volas ke okazu ĉio demokratie. Mi jam vidas ke malnovaj geesperantistoj tie ĉi jam lasis la movadon pro la nedemokratiaj aferoj aŭ sekretaj aranĝoj. Kiu gajnas? Ĉu UEA? Ĉu la sekretaj invitintoj? Aŭ Nespa mem? Mi nur esperas ke oni (ekserlandaj helpantoj) penu serioze pri nepala movado anstataŭ plaĉi unu personon au aliulon.

Pri neesperataj kantoj. Jes, mi bone scias ke nepalaj gesperantistoj estas tre lertaj kanti en enesperanto-lingvoj dum Esperanto-okazaĵoj. Dum pasintaj 15 jaroj, mi bedaŭras, 500 geesperantistoj (laŭ la statiko de Nespa) neniam trovis bonajn Esperanto-kantojn por amuzigi sin inter ili. Mi ĉiam aŭdas la saman "Panko Pat" aŭ "Resham Phiriri" dum ĉiuj Esperanto-kunvenoj - en Nepalo kaj eble en eksterlando. Ĉu oni hontas kanti esperante? Dum la unua renkontiĝo (en 1995) mi tradukis du kantojn en Esperanto kaj Kabindra kantis ĝin dum la internacia vespero (Kabindra, ĉu vi legas ĝin?). Mi donis la kopion al "asocio" kaj mi ne scias ĉu iu havas ĝin.  Kaj denove mi verkis Esperanto-kanton laŭ fama melodio kiun mi kaj gejunuloj kantis dum Antaŭ Azia Kongreso, Azia Kongreso kaj dum la pasinta IHR (Dankon S-ro Hori, tio jam aperis en Esperanto en Azio). Se Apsana povas kanti ĝin, kial ne Mukunda? (ĉu io "inferior complex"?).

Kaj, mri miaj multaj demandoj, kiun Mukunda ne volis respondi. Mi ankaŭ estas preferas silenta. Silnetuloj ja respondas ĉion silente.

Krome, mi ĝojas legante konvesacion inter Ursula kaj Tahira, la du sinceraj amikinoj de Nepalo. Nur sorto malhelpis vin renkontiĝi en Nepalo. Ursula venis al vera (por mi, tio ne estis antaŭa) Azia Kongreso kaj Tahira nur povis aranĝi tempon por [prokrastita] Azia Kongreso
Posted by razen at 12:48:26 | Permanent Link | Comments (12) |
Comments
1 2
1 - Kara Razeno,

Ne miskomprenu.
La unua reaginto al via blogajxo "Kiu vojagxu al UK en Nepalo?" estis Ursula, sed ne mi.
Poste sekvis reago de Mukunda, pliposte mi.
Ne intermiksu min kun Ursula en via kapo.

 (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/16 - 13:25:28
2 - Kara Razen
Ne estas en ordo ke la estraranoj forvisxis vian proponon okazigi seminarion pri Esperanto movado en nepalo. Ankau mi sxatus ne nur havi turisman parton, sed ankau Esperanto movadan parton !
Mi ankorau ne estas tute certa pri mia partopreno, sed mi informos la estraranojn ke almenau mi volas havi tiun parton. Mi dubas cxu efektos, sed mi almenau povas esprimi mian scivolon, cxu ne ?!
Mi vidas, ke vi estas tre konsekvence en via pensado kaj reagoj, kara Razen. Mi admiras tion.
Mi momente sentas sin malgxoja cxar estas tiom da malpaco inter NEspA.
Jam dum la UK mi sentis sin kiel inter du frontoj, parolinte kun la cxeestintaj nepalanoj kaj samtempe sciinte vian opinion pri ilia vojagxo. Mi provis interveni, komprenigi, sed mi trotaksis mian kapablecon fari tian.

Kara Tahira,
pri via lasta demando: mi venontjare partoprenos au la IHR en Nepalo (2an fojon) au la UK en Japanio. Ambau vojagxoj ne eblos kaj la decido dependas de diversaj kondicxoj.
 (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/08/16 - 15:01:42
3 - Ursula, Kara Ursula,

Ankaux mi ne povos partopreni en la venonta jaro en ambaux eventoj: Internacia Himalaja Renkontigxo kaj la Universala Kongreso en Jokohamo. Mi estas unu el LKK-anoj por la
Jokohama UK kaj ne havos tempon, monon kaj energion esti en Nepalo.

 (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/16 - 21:20:25 in reply to: 2
4 - Mi jxus konstatis ke Mukunda nek reagis al la komento de Tahira, kiel Razen pensis, nek al la komento de mi, kiel Tahira pensis, sed al la komento de tiu alia esperantisto kies nomon mi ne konas. Mia komento nur okazis poste. Nur por gxustigi la aferon.
Ursula (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/08/17 - 00:17:52
5 - Karaj Ursula kaj Razen,

Kiel Ursula atentigis, mi faris eraron. La unua reaginto estis ne Ursula, sed la alia. Pardonon!
Mi devas atenti, kiam mi skribas ion.
Mi tre esperas, ke mi iam rekte konatigxos kun Ursula. (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/17 - 16:29:41
6 - Karaj Urusla kaj Tahira,
Dankegojn.
Mi opinias ke ne gravas kiu komentu sur kio. Gravas ke ni estas certa pri si kaj scias diferenco inter nigra kaj blanka. Cxu ne?

Mi tre vouls ke vi ambaux konatigxu aux amikigxu. Mi havas rektajn retadresojn de ambaux. Sed mi ne scias cxu mi rajtas doni unu al alia aux ne.

Razen (Comment this)

Written by: Razeno at 2006/08/18 - 11:34:16
7 - Razeno, Kara Razeno,

Jes, mi konsentas malkasxi mian retadreson al Ursula.
La ironia problemo estas, ke se Ursula venos al Jokohama UK, sxi mankos al vi en Internacia Himalaja Renkontigxo, se sxi venos al IHR, mi mankos al sxi kaj vi. (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/18 - 14:34:44 in reply to: 6
8 - Razeno, Kara Razen,
mi ankau konsentas pri la retadrso.
Kara Tahira,
vi bone vidas la problemo. Mi sxatus cxeesti kaj la IHR kaj la UK, sed ambau ne eblas kaj ie mi cxiukaze mankos. Sed eble ni renkontigxos au je UK Nederlando 2008 au je la Azia Kongreso 2008 en Bharato. -
Karaj, alia temo:
mi estas bonsxanculino. En Germanio sxtormas, pluvas kaj malvarmas (post varmega kaj seka monato) dum la pasintaj 2 semajnoj. Nur hierau, nur 1 tagon, varmis kaj cxesis pluvi kaj tio estis mia naskigxtago. Donaco de cxielo, cxu ne ?
Ursula

 (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/08/18 - 16:40:34 in reply to: 6
9 - Ursula, Kara Ursula,

Gratulon pro via naskigxtago en komforta vetero!
En 2008 partopreni en ambaux kongresoj (la Azia kaj la Universala) estos tro da lukso por mi
malricxulo. Mi rezignos unu el ili. (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/18 - 20:04:55 in reply to: 8
10 - Estimataj,
Dankon pro la aro da komentoj.
Mi gxojas ke mi almenaux sukcesis inviti surdulon paroli. Jen esats la komenco por la prezidanto ke li devas konfesi ke li ne havas respondon. Tiuj kiuj ne havas respondon nur havas sekretojn eble fisekretojn.

Mi jam skribis al multaj miaj geamikoj pri la situacio de Nepala movado. Eble ili helpos vin kunporti demokratio en Nepala Asocio. Mi gratulas vin ke vi sukcesi kunporti demokration en Nepalo sed homamaso ne suficas pro venigi demokration en Nepalo.

Kara Razen. Ne malesperu ke Mukunda ne volas auxkulti vin. Mi bone komprenas tion. Ankaux Hitler ne auxskultis al sia popolo cxar li cxiel gajnis. Do venos tia tempo kiam popolo venkos kaj la diktatoro mangxos nur teron.

Cxuj bonoj.

Glinzero (Comment this)

Written by: Glinzero at 2006/08/25 - 10:42:51
Write a comment






1 2