July 30, 2006

Kiu vojagxu al UK el Nepalo?

Denove aperas la sama malnova demando en NESPA - kiu vojaĝos al UK ĉi foje?

Estas strange ke Nepalaj geespernatistoj tre interesiĝas pri vojaĝo al UK ĉiu jare (provize ke iu bonkora eksterlandano/eksterlanda institucio pagas vojaĝkoston de ili). Estas malferma sekreto ke iu helpas Nepalan movadon por ke unu aŭ du personoj partoprenu la UKn. Sed NESPA ne anoncas kiu subtenas la vojaĝon, per kiom da mono kaj kial - oni nur diras iu tiu helpas la asocion aŭ simple mensogas. NESPA havas rajton elekti la personon vojaĝontan kaj ĝi ne bezonas ian bazon por decidi kiu vojaĝos, ne okazas konkurso aŭ ekzameno - mi memoras oni decidis ke dezirantoj petu skribe al NESPA kaj venis tia persono kiu eĉ ne povis skribi petleteron en Espernato! Jam oni vidis ke tiuj homoj kiuj apenaŭ kontribuis en la movado, aŭ tiu kiu preskaŭ ne parolas la lingvon aŭ ne venas ĉe E kunvenoj vojaĝis (do vi imagu kion li/ŝi faris en la kongresjo). Ekseterlandanoj informas nin ke iu nepala partoprenanto preferis dormi en la hotelo anstataŭ partopreni en fakkunsidoj kiujn li ne povis kompreni. Jam ni vidis ke iu sinjoro, kiu vojaĝis al UK pere de tiu projekto, presentis tute senbazan raporton pri Nepala E movado dum la UK. Kiu kulpas?

De multaj jaroj ĉiu jare iu tiu vojaĝas sed NESPA ankoraŭ ne donas al ni raporton kiu vojaĝis en kiu jaro kaj kial li aŭ ŝi estis elektita ktp. La partoprenintoj ankaŭ ne prezentis raporton al  NESPA oficiale pri sia voajĝo - kiel li vojaĝis, kion li prezentis kaj kion li gajnis per la vojaĝo ktp. Estas simpla loterio por bonsanĉaj (aŭ ruzaj) homoj aŭ por tiuj kiuj havas bonan rilaton kun la ĉefoj de la NESPA. Estas ege bedaŭrinde ke estraroj de NESPA ne anoncas pri elbleco vojaĝi kaj pri decido elekti iun tiun. Kaj ni devas legi leteron de eksterlandanoj por scii kiuj jam aliĝis al kongreso kaj kiu vojaĝos tien. Ĉu ni ne havas rajton eĉ gratuli ilin kaj deziri bonan vojaĝon?

Mi opinias ke tiuj eksterlandanoj kiuj ĉiu jare helpas nepalanojn vojaĝi al UK deziras ke tiuj homoj daŭre laboru por la movado. Sed ni vidas ke nur kelkaj de la vojĝintoj troviĝas en la movado kaj aliaj jam lasis ĝin. Ĉu vi ne pensas ke la helpoj estis misuzitaj?

Krome, jam du personoj el Nepalo, kiuj vojaĝis por partopreni en Esperantaj kongresoj malaperis - Ram Krishna Subedi en Meksiko kaj Prakash Bhattarai en Pollando. Ili ne revenas kaj kontraŭleĝe loĝas en Europo aŭ Ameriko. Tio malbonigas imagon de NESPA en internacia  areno - kiu respondecas? Estas multaj organizaĵoj en Nepalo kiuj havas bonan rilaton kun internaicaj institucioj kaj "eskportas" homojn kontraŭleĝe je preteksto de seminario aŭ kongreso kaj gajnas monon. Ĉu NESPA ankaŭ estas tia? Mi ne povas kompreni.

De tempo al tempo, la partoprenantoj diras ke ili vojaĝis per sia propra mono. Estas malfacile kredebla. Pro bonsanĉa Nepala oficisto, li aŭ ŝi devas kolekti la tutojn de sia salarjo dum du jaro por aĉeti fulgbileton. Aŭ se ili aĉetas flugbilieton, sia familio ne povas eĉ manĝu dum du jaroj. Ĉu homoj povas ŝpari tiom da monon? Estas granda sekreto kiel oni aranĝas eksterlandajn vojaĝojn. Se oni ricevas monan helpon, li aŭ ŝi devas diri tion kaj danki la eksterlandajn helpantojn publike.

Solvo laŭ mi : Mi opinias ke NESPA devas anonci ke neniu nepalano vojaĝos dum venontaj 5 jaroj. Tio helpos nin trovi verajn aktivulojn, ni ne devos interbatali kaj tiel povos ŝpari tempon por labori por la vera movado. Se iu volas vere helpi Nepalan movadon, ili pli bone helpu eldoni Esperantajn librojn en Nepalo. Mi petas.

Jen ĉi jare jam forvojaĝis prezidanto de NESPA Mukunda Raj Pathik kaj kasistino Indu Devi Thapaliya. Almedaŭ de Marto (post la renkontiĝ) mi estas pli malpli regula vizitanto al sabataj NESPA kunveno. Dum kvin monatoj mi neniam vidis ke 11 da estraranoj kunvenis kaj decidis ion gravan. Mi atendas ĉiu semajne sed oni aŭ ne venas aŭ nur babilas pri ĉio kaj revenas hejmen. Mi kelkfoje vidis la prezidanton sed li prezentas sin kiel okupita kaj nek aŭskutaj aliulojn aŭ respondas detale al demandantojn. Aliflanke, mi neniam vidis kaŝistinon en la sabatajn kunvenojn kaj okazis tiom ke mi devis pagi mian kotizon por la dumviva membreco sed ĉar ŝi ne venis, la ĝenerala sekretario diris al mi ke mi rekte iru al la banko kaj pagu monon tiel. Mi estis kun la prezidanto sed li neniam diris al la membroj ke li planis partopreni UKn. Ni preskaŭ sciis pri tio sed ni nur volis aŭkulti per lia lango (ni ankaŭ aŭdis ke li poste vojaĝos al Usono). Fine, ni decidis traduki CDon prli Langtang (al kie ni piedvojaĝos dum venonta IHR), mi preparis la tradukaĵon sed ne povis surbenigi ĝin en CDo kaj li jam estas for.

Aliflanke, nia ĝenerala sekretario Bharat Kumar Ghimire diris ke li vojagoxs al Filipinoj por instrui Esperanton tie kaj antaŭ tio li instruos la anglan en Hongkongo. Sed mi ĵus legis ke iu ke li estas en Usono, mi ne povas kredi. Kio okazas al Nepalo?  Oni uzas NESPAn kaj mi nur amas gxin.

 

Posted by razen at 22:35:57 | Permanent Link | Comments (11) |
Comments
1 2
1 - Kara,
Mi ne povas kredi gxin !

Kiel eblas ke en nuna situacio oni misuzas Eseranto kontraux la scio de estraranoj kaj membroj de landa asocio.

Cxu la prezidanto kaj la kasxistino ne hontas? Ili devas konfesi en la UK ke lia vojagxo estas kontraux legxa aux kontraux la konsento de la asoico. Eble UEA devas agi kontraux tiaj koruptaj vojagxoj kaj puni tiajn homojn.

Dankon Razen pro la malfermo. Ni diskutos pri tiaj aferoj en malricxaj landoj dum nia kunveno.

Glinzero (Comment this)

Written by: Glienza at 2006/08/01 - 12:52:14
2 - Karaj legantoj
Mi ne konsentas pri la komento.
Dum iu sabata kunveno de NEspa mi anoncis mian aligxon al UK en Florenco, Italio kaj anoncis la kunporton de multaj brosxuroj pri la Internacia Himalaja Renkontigxo por varbi.
Mi vojagxis per privata subteno de diversaj amikoj al la UK en Florenco kaj mi ne dormis, kiel tiu alia esperantisto kiun mi menciis en la hotelo, sed jen miaj agadoj:

La 28a de julio mi prelegis, lau invito de s-ro Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, en la universitato de Florencos pri Esperanto kaj diversaj malsimilaj lingvoj en Nepalo.
Ankau profesoroj de aliaj landoj samtage prelegis tie en la sama salono.

Mi salutis la UK-n nome de NEspA dum la solena malfermo.

La unuan vesperon mi prezentis NEspA per aparta infromtabulo kaj interalie varbis por la venonta Himalaja Renkontigxo.

Krome, mi klopodis multe ke NEspA farigxu membro de UEA cxi-jare. Mi partoprenis la kunsidon de Esperanto Komitato de UEA kie okazis la vocxdonojn kaj NEspA sukcesis esti elektita kiel nova landa asocio en UEA.

Mi tre dankas al s-ro Rentao Corsetti ke li multfoje dum diversaj arangxoj menciis la nomo de Nepalo kaj ofte bonvenigas NEpA kiel nova membro de UEA.

Pri tiu mi volas informi vin kaj cxiujn nepalajn esperantistojn.
Mi certe raportos pri la UK dum iu venonta sabata kunveno.

Mukunda Pathik, prezidanto de NEspA (Comment this)

Written by: Mukunda Pathik at 2006/08/07 - 13:38:26
3 - Kara Razeno,

Se invito al UK okazas private nur al individuo, oni ne rajtas plendi.
Sed se invito okazas al landa asocio, membroj de landa asocio devas diskuti kiun elekti inter si. (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/09 - 09:32:55
4 - Mukunda Pathik, Kara Mukunda,

Uzu gxustajn vortojn kiel reprezentanto de Nepala Esperanto-Asocio: Landa Asocio de UEA.
"membro de UEA" devas esti "Landa Asocio de UEA".
"Esperanto Komitato de UEA" devas esti "Komitato de UEA".

 (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/09 - 12:20:16 in reply to: 2
5 - Mi nun plurfoje spertis ke la cxiujara partopreno de UK estas akre diskutata problemo por Nespa.
Mi jam konas vian opinion kaj bone komprenas vin.
Sed la solvo ne estas, kara Razen, ke neniu nepalano vojagxu dum la venontaj 5 jaroj. La solvo estus, trovi la plej taugan metodon kaj decidi, kiu per kies helpo kun kia celo kien vojagxu.

Dum la cxi-jara UK okazis multe rilate al Nepalo:
*Nespa farigxis landan asocion de UEA. Mi cxeestis la momenton de la vocxdono pri tio; la kunsido de la Komitato de UEA estis malferma por auskultintoj.
*Mi audis la oficialajn salutvortojn de Mukunda dum la solena inauguro.
*Mi rigardis la tielnomitan movadan foiron dum la unua vespero, nova arangxo, cxi-jare unuafoje prezentita. Temas pri la sxanco por cxiuj landaj asocioj, cxiuj fakaj asocioj, cxiuj interesgrupoj, por prezenti sin dum la interkona vespero per tabulo, brosxuroj, informoj, klarigoj kaj varbumiloj. Mukunda kaj Indu varbumis ankau, ekz. pri la Internacia Himalaja Renkontigxo.
*Mi cxeestis la kunsidon de KAEM, kie aktivuloj de cxiuj aziaj landoj prezentis sian agadon kaj kunlaboradon; interalie Mukunda iom parolis.
*En la cxiutaga kongresa kuriero oni menciis Nespa-n.
*Dum la solena fermo Renato Corsetti precipe menciis la nepalan Esperanto movadon.
*Dum la internacia vespero estis kanto de Nepalo sur la scenejo.
*Dum prelego pri la protektado de indigxenaj lingvoj tutmondaj, kiun mi vizitis, la preleginto kaj la cxeestinta Renato Corsetti ankau menciis nepalajn etniajn lingvojn !

Cxu vi vere kredas, ke nun, JXUS NUN, kiam Nepalo kaj Nespa FARIGXIS TIOM KONATA en Esperantujo, oni denove malaperu dum la venontaj 5 jaroj !? Tio signifas ke cxio okazis vane kaj oni forgesus la sukcesojn de cxi-jare. Bonvolu, ne opiniu tion.
Ne, male. Vi nur devas decidi inter la diversaj eblecoj por partopreni UK:
-Cxu iu rajtas vojagxi per ies sekreta helpo; - jes au ne ?
-Cxu vi nur permesu oficialan helpon kaj oficiale decidu kiu vojagxu kaj partoprenu UK, - jes au ne ?
-Cxu tiuj kiuj mondonacos, donu la monon al precipaj personoj, lau ilia privata prefero, au pli bone al oficiala konto, sen influo al la decido, kiu ricevos poste la subtenon, - jes au ne ?
-Cxu cxiukaze tiu, kiu vojagxos, poste raportu pri la UK. Ktp. ktp. ktp.

Por mi estas malfacila kompreni ke iu ne rajtu vojagxi private, cxar mi cxiukaze vojagxas private kaj libere kaj ne atendas la permeson de iu esperanta asocio. Sed:
Finfine tio estas problemo de mono kaj maljusteco en la mondo. Tiu, kiu havas suficxe da mono por vojagxi, povas vojagxi. Tiu, kiu ne havas suficxe da mono por vojagxi, dependas de financa subteno, cxu sekrete, cxu malkasxe. Kaj tio kauzas kverelojn kaj jxaluzojn.

Lau mi, cxiukaze nur tiuj esperantistoj el Nepalo vojagxu al UK, kiuj suficxe bone parolas Esperanton, cxar estonte la kongresanoj nepre EKSPEKTOS AKTIVAN REPREZENTADON kaj kontribuon ekz. dum KAEM kunsidoj, dum cxiuj kunsidoj kiuj temas pri azia agado.

Do, se oni oficiale sendos iun, oni ne sendu iun, kiu nur amuzigxos au dormos en la hotelo, kiu poste eble malaperos kiel jam la du nepalanoj en Meksikio kaj Pollando. Kaj oni nur sendu iun nepalanon, kiu pretas aktive kontribui. Kaj lau mi, tiu persono poste en Nepalo raportu al cxiuj pri la UK. Mi esperas ke tio okazos baldau.

Se temas aliaflanke pri private vojagxonte partoprenontoj, oni nur povas ESPERI, ke ili same bone plenumigos iliajn rolojn de aktivaj kontribuontoj, poste raportos kaj ne malaperos en la eksterlando.

Ankorau unu vorto pri sekretaj monhelpoj, kiu ajn gxin donacis: En Europo estas absolute malbona konduto, paroli laute, nediskrete kaj reklame pri siaj financaj helpoj. Oni povas fari tion au lasi tion, sed cxiukaze estas taksita kiel aroganteco, se iu tro multe parolas kaj varbumigas pri sia helpo. Eble vi devas scii tion por kompreni kial la eventuale ekzistantaj mondonacintoj ne laute vokis: "Estis mi, estis mi".
Ursula
 (Comment this)

Written by: Ursula Kölsch at 2006/08/13 - 15:40:58
6 - Kara Ursula,

Vi pravas, kvankam al mi ankoraux nebulas cxu la invito okazis al individuo aux al Landa Asocio.
Unu aferon mi atentigas, se temas pri euxropa konduto.
En la fino de Internacia Arta Vespero cxiuj artistoj ricevis aplauxdon kaj flordonacon. Tiam subite
aperis la nepalanoj kaj kantis (ne en Esperanto) kaj dancis antaux la forirontaj artistoj. Mi havis kulturan sxokon, cxar jam finigxis la programero, kaj krome mi scias, ke la artistoj devas esti elektitaj en antauxaj kelkfojaj provludoj sub seriozaj rezisoroj. Ne cxiuj kandidatoj sukcesas elektigxi. Poste mi auxdis de multaj euxropanoj, kial la nepalanoj rajtis aperi post la fino kaj kanti tiom malharmonie.
Pardonon, Mukunda, povus esti ke en via lando ne gravus la fino de programero, ne gravus
gxis kiam la ejo devas esti fermita, ne gravus cxu bele kanti, ne gravus kiom longe kanti.



 (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/13 - 22:56:42
7 - TAHIRA Masako, Kara Tahira Masako,
vi cxeestis la UK ! Mi bedauras ke ni ne ekkonis unu la alian, cxar ni jam ofte komentis en cxi tiu loko.
1. Mi intertempe scias ke la invito ne estis al Landa Asocio, sed al individuaj membroj. Mi simple demandis pri tio.
2. Jes, la internacia vespero jam estis fermita kiam Mukunda aperis sur la scenejo por kontribui per nepala kanto kaj sekvis Indu. La kulturan sxokon mi jam havis dum la monotone prezentita nacia vespero, do, tial mi tiam ne plu miris pri io.
Mi supozis ke eble la afero okazis pro ia kaprica kaj spontanea emocio de adiauo, permestite de la italaj organizintoj, kvankam la kantintoj nek partoprenis provludojn, nek estis elektitaj antaue.
Mi pensis, nu, temis pri nespertaj UK-partoprenintoj kaj tiel mi povis toleri.
Sed vi tute pravas, ne estis lau la reguloj kaj eble mi sciigu tion al la du kantintoj. Kaj mi fakte ne aldonu tion al la agadoj de la du partoprenintoj dum la UK semajno.
Salutojn al vi,
Ursula
 (Comment this)

Written by: Ursula Kölsch at 2006/08/14 - 18:32:19 in reply to: 6
8 - Kara Ursula,

Dankon pro via respondo. Ankaux mi bedauxras, ke en Florenco ni ne konatigxis inter ni.
Cxu vi eventuale ne estas tiu Ursula, kiu venis al mia urbo Kioto en Japanio eble en la jaro
1977, kiam mia filino Amiko estis bebo? Se jes, ni estas malnovaj amikoj! (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/14 - 19:25:36
9 - TAHIRA Masako, Kara Tahira Masako,
Ne. Ne estis mi. Mi konas alian esperantistinon Ursula el Germanio; eble estis sxi. Mi ankorau ne vizitis Japanion.

 (Comment this)

Written by: Ursula Kölsch at 2006/08/15 - 00:01:26 in reply to: 8
10 - Kara Ursula,

Dankon pro via tuja respondo.
Venontjare cxu vi ne venos al Japanio okaze de Jokohama UK? (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/08/15 - 09:48:06
Write a comment






1 2