Mi estas libera hodiaux
Post unu semajno, mi hodiaux gxuas liberan tagon en hejmo. Mi nur iris eksteren por blogi.
Hieraux ni celebris la interesan festivalon de Gathamunga en la Katmando-Valo. Post fino de rizo-pantado venas aro da festivaloj cxe niaj domoj kaj por bonvenigi la festivalojn ni unue purigas niajn domojn kaj lokojn.
Spirituale, ni ne kredas fizikan malpurajxon sed ankaux la suprenaturajn malpurajxojn kiujn ni vidas kiel demonoj ktp. Do hieraux estis la tago por sekurigi sin el malbonaj tusxoj de la diablo kaj doni lin suficxan mangxajxojn por ke li ne venu al niaj hejmoj.
Por tio, ni starigas grandajn imagojn de la diablo 'Gathamuga' per kanoj (kun grandaj seks-simmboloj!) kaj nokte gxin tiras al la rivero.


Dankon pro via intereso.
Fakte mi tre voloas blogi pri politika situacio. Sed, mi estas tiom okupita kaj la situacio sangxigxas cxiutage. Pro tio mi ne pvoas blogi. Certe mi baldaux aldonos longan artikolon.
Mi antauxvidas vian dauxran viziton al mia blogejo.
Razeno (Comment this)