July 20, 2006

7a Internacian Himalajan Renkontiĝon 2007

Jen estas la brosxuro de 7a IHR ! Mi petas cxiujn legantojn bv partopreni gxin.

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la sepan dektritagan
Internacian Himalajan Renkontiĝon 2007 por konigi sian landon
al alilandaj e-stoj.Apena ekzistas iu lando en la mondo kiu povus
rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan
diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas ŝanĉon formi
vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun
nepalaj kaj alilokaj e-stoj kiuj partoprenos la samajn
programerojn.

Ĉi foja Internacia Himalaja Renkontiĝo okazos unu jaron pli frue
ol kutimo en 2007 por ne esti en konflikto kun la 5-a Azia
Kongreso okazonta en 2008 en Barato.
Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en
Katmando valo kie situas ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan
pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj kaj
temploj notinde tiuj de ĝiaj plej tri grandaj urboj Katmando,
Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj
tamangoj, la originaj etnoj de la valo restas fidelaj al siaj jarcentaj
tradicioj malgra multflanka moderniĝo de la valo.
La ĉefa parto de la renkontiĝo estos vojaĝo al alia granda valo de
Nepalo, Langtang situanta norde de Katmando je 100 kilometroj.
Langtang ĝuste nomiĝas la valo de glaciriveroj. Ĉi tie montoj
leviĝas soriante al la ĉielo. Langtang samekiel Katmando situas
en tiel nomata meza regiono de la lando, sude kelkdekajn
kilometrojn de Himalaja montaro kaj de ĝi vi povos ĝui fabelan
panoramon de la montareroj de Ganes Himal, Langtang, Manaslu,
Himalĉuli kaj la granda Anapurna. Langtang ofertas anka
mugopinon arbarojn, rapidajn montarajn riveretojn, malglatajn
kaj neĝĉepajn pintojn, gresarojn herbejojn kovritajn per lekantoj
kaj sovaĝaj primoloj. La regiono estas plene de kristelaj lagoj,
altaj pasejoj kaŝataj sub nebulo
De Sjaprubesi (2120m) vi entreprenos sestagan rondpiedvojaĝon
ĝis Timure (1762m) kaj Rasuvagadi (1814m) tra Langtang
Himalaja Regiono dum kiu vi havigos al vi krom kelkajn
doleretantajn muskolojn, bonegan ideon pri la montara vilaĝa
vivo, tiel kiel plejmulto de la popolo ĝin spertas tagtage. Vianka
ĝuos majestajn vidaĵojn de Ganes, Langtang, Himalĉuli, Manaslu
ktp. La dire ĉi tiu Langtang piedvojaĝo estas unu el la plej bonaj
tiaj vojoj en la tuta mondo. Tie vi povos observi la vivon kaj
kulturon de la etna popolo, precipe tamangoj, jolmoj, kaj
gurungoj. De Rasuvagadi oni povos viziti transliman tibetan
vilaĝon kaj reen la ebleco
La tamangoj, oni opinias devenis el Tibeto, estas konata kiel
senafekta kaj honesta popolo. Plejparte ili estas tradicie
terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingan etnan lingvon,
domistilon, vestojn ornamojn kaj kutimojn. La etna eco ili
parencas al la tibetanoj. La tamangoj estas famaj pro siaj honestaj
pensmanieroj kaj pro siaj ravaj danca kaj muzika tradicioj. La
plimulto de ili vivas sur altaj deklivoj sude, a okcidente de la
riveroj Bhotekosi kaj Trisuli. La vivo de tiuj montpopoloj estas
modestaj ĉar laboro sur la deklivoj estas penegaj. Ilia religio
parencas al la Bon kaj prabudisma doktrino de Tibeto.
Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Kathmando
kaj en komfortaj gastejoj dum montara piedvojaĝo, hejmloĝo
pagenda ĉe vilaĝa familio estas ebleco. Ĉiuj manĝkostoj kaj aliaj
kostoj en Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝkosto escepte de
asekuro.
La kotizo estas kalkulita por kovri kostojn ne por gajni monon,
similaj turismaj servoj kutime kostas ĉirka 100 usonajn dolarojn
tage. Multaj niaj estas volontaj servoj fare de nepalaj e-istoj .
Vi trapasos kelkajn bildkarte pitoreskajn vilaĝojn inkluzive
Gatlang, Tatopani, Thuman, Timure kaj Bridim. La montaro tie
estas kovrita de arbaro de rodendendro, la belega nacia floro de
Nepalo. Vi anka ĝuos vidojn de nigraj simioj ĉervoj, moskuloj
ktp. kaj diversaj specoj (pli ol 250) de montaraj birdoj.
La programo estas planita por ke ĝi ta gu al ĉiuj aĝgrupoj. Ĉi
foja itinero estas en preska virga areo, ne defektigita pro troa
turismo.
Post Langtang, vi veturos al Daman (3210), alia fama feriejo
montara sude de Katmando. Tie vi estos rekompesita per vidoj
neforgeseblaj de ĉiuj himalajaj montareroj kaj pintoj inkluzive
la Everesto.
= = =
La taga Programo
26-a feb : Alveno, bonvenigo kaj enhoteliĝo, interkonatiĝo
27-a feb: Vizito al vidindaĵoj de Paŝupati, Baudha kaj Bhaktapuro
28-a feb: Vizito al vidindaĵoj de Katmando kaj Patano
1-a feb: Veturo de Katmando ĝis Sjaprubesi (2120 m)
2-a marto: Piedvojaĝo de Sjaprubesi ĝis Gatlang (2238 m)
3-a marto: Piedvojaĝo de Gatlang ĝis Tatopani(2607 m)
4-a marto: Piedvojaĝo de Tatopani ĝis Thuman (2338 m)
5-a marto: Piedvojaĝo de Thuman ĝis Timure (1762 m )
6-a marto: Piedvojaĝo de Timure ĝis Bridim (2229 m)
7-a marto: Piedvojaĝo de Bridim ĝis Sjaprubesi, veturo al Nagarĵun
8-a marto: Veturo de Nagarĵun ĝis Daman (3210 m )
9-a marto: Veturo de Daman al Katmando kaj libera tempo
10-a marto: Libera tago, internacia vespero
11-a marto: Foriro
(La taga itinero sanĝeblas pro neatendataj kialoj)
Kotiztabelo
La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto la la
jena grupiĝo
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj mencitiaj ĉi sekve sub B
B: Bulgario, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, eksjugaslaviaj landoj,
Rumanio, Pollando ekssovetuniaj landoj, Ĉiuj landoj de Azio
(escepte Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina
Ameriko.
Kotizoj sube estas en usonaj dolaroj kaj por unu persono.
Kotizo
ĝis 30-9-2006
ekde 1-10-2006 ekde 1-1-2007
A
500
550
600
B
450
500
550
Supre menciita kotizo validas por dulita ĉambro, se vi deziras
unulitan ĉambron bv. aldoni 50 usonajn dolarojn al ĝi, dum
montara piedvojaĝo unulita ĉambro ne estas garantiita.
La adreso de 7-a IHR Komitato
Nepala Esperanto-Asocio
G.P.O. post box no: 8974 cpc 102 Kathmandu, Nepal
Retadreso: <Esperanto@wlink.com.np>
Telefono: 00977-1-6209877
(26-a de februaro - 10-a de marto 2007)
Organizo de
Nepala Esperanto-Asocio
Katmando, Nepalo
VI HAVAS AMIKOJN EN NEPALO
ALIĜILO
La 7-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
La bezono tajpi a skribi preslitere la bezono,enĉirkligu
vorton
Familia nomo :- .........................................................................
Persona nomo:- .........................................................................
Adreso
:- .........................................................................
Lando
:- .........................................................................
Telefono / Fakso (kun kodo) :- ..................................................
Retadreso
:- .........................................................................
Profesio/ Fako:- .........................................................................
Naskiĝdato :- .........................................................................
Ŝatookupo
:- .........................................................................
Vegetarano :- Jes / Ne Fumanto :- Jes / Ne
Mi volas loĝi kun .......................................................................
Jen mi aliĝas la la presitaj kondiĉoj sube sur tiu ĉi flanko . Mi
sendas ĉi tiun aliĝilon kaj samtempe pagas kotizon la kotiztabelo
al IHR komitato.
Bankokonto :- Nepal Esperanto Sang (renkontiĝo)
550-74775-6 Savings Account,
Nepal Bank Limited
New Road, Kathmandu
Mi legas, komprenas kaj akceptas la kondiĉojn sur ĉi tiu aliĝilo.
............................
Subskribo
............................
Dato

Posted by razen at 12:17:15 | Permanent Link | Comments (0) |
Comments
Write a comment