Mia vojagxo al Muktinath (parto 9, 10 kaj 11)
Parto 9
7an de marto, marde
[Beni- Pokhara – E kunveno]
Estis strange ke la Radio Nepala bone aŭdiĝis tie. Mi fojfoje provis aŭkulti radion dum la vojaĝo sed preskaŭ neniam sukcesis. Sed etis tre klara tie. Mi tute ne volis scii pri novaĵoj kaj volis vivi pace almenaŭ dum kelke da tagoj sed mi aŭtomate fariĝis aŭskultanto de la novaĵo matene. Mi ne volis aŭdi kion la registaro diris – kiel ĉiam ĝi diris ke la reĝo eblas doni pacon kaj feliĉon al homoj kaj popolo ankaŭ volas tion. Oni postulas mian taksmonon por mensogi kaj misinformi min – tute ne tolereble !
Mi ellitigis sin frue kaj kuris al la tegmento. Mi volis iom rigardi la monton, por scii ĉu la fajro jam estis ekstingita aŭ daŭre brulas. Mi ne denove volis toleri ke la armeo ludas senrespondece kaj devas suferi la ĝangalo. Tie ne estis la fajro sed granda parto de la monto estis nigra. La naturo devis nutri la monton dum dekoj da jaroj por verdigi ĝin kaj por riĉigi ĝin per arboj sed la kapricaj soldatoj bezonis nur minutoj por detrui ĝin.
Jam pasis ok tagoj ekster Katmando. Kiam mi estis en mia hejmurbo, mi ĉiel malŝatis ĝin – ĉar akvo, aero, bruo kaj la etoso en tute nur veksis min. Sed kiel mi povas malami mian nakskiĝlokon? Nun mia vojaĝo estis tro longe kaj mi volis rekte iri al Katmando, mia kara urbo.
Denove, mi iom timis - mi havis nun sep ferian tagon kaj mi pasis ok tagon, sen informinte al mia ĉefo. Mi sciis ke mi devis estis punita iel en la oficejo. Sed forkuri el ofico mem estas eksciita aventuro. Forgesu kiel vi poste vivos sed la forkuro ja donis al mi ĝojon. Hieraŭ vespere mi ja planis sole vojaĝi rekte al Katmando sed denove ne volis pro io – kiam oni ĝojas oni devas ĝoji ĝis fino.
Matene mi telefonis al mia edzino kaj filo. Tre bone, ili almenaŭ scias ke mi plu vivas. Mia filo demandis al mi, "Kiun donacon vi kunportos por mi?"
Ni kune matenmanĝis kaj ekis al veturilo. Ni ĉiuj estis senpatienca reiri al urbo. Mi tuj komprenis ke miaj gamboj ankoraŭ ege doloris, kaj estis al mi malfacila piediri. Ni ne volis vidi la vendejojn, homojn atendantajn kaj trairantojn. Nur venis al mia kapo la sola ideo ke la buso kunportos min al mia hejmo – almenaŭ al la loko de kie mi povos kapti buson al hejmo.
Je 9.30a buso estis preta. Estis malnova granda buso kaj ni sciis ke la veturo estos malfacila. Venis la portistoj por adiaŭi la eksterlandanoj kies ŝarĝojn ili portis dum la vojo. Kaj Nabin subite memoris ke li forgesis lian rimenon. Li estis tiom maltrankvila ke li forgesis ke la vojo al la hotelo estas longa kaj liaj piedoj ankaŭ doloris. Rustam demandis lin, "Nabin, vi ne irus al via edzino se vi lasus ŝin, kial vi tiom amas vian rimenon ?" Kaj mi aldonis alian sĉercon – "Li certe ne iris ĉar tio multekostis. Mi povas imagi ke lia edzino donacis ĝin al li. Nu, ĉu li iris pro amo aŭ pro timo?"
Mi kaj Dhruba esis kune kaj Rustam estis antaŭ ni. Ni havis tre bonan tempon kun liaj mallongaj ŝercoj. Lia mantelfono havis dekojn da mallongaj sĉercoj.
Survoje aŭskultiĝis Dhaulagiri FM, la loka privata radio stacio. Mi tre interesiĝis pri lokaj radioj – sed mi nur povis aŭskuti samajn kantojn kaj anoncojn kiujn mi tro ofte aŭskultis en Katmando. Eble tio estis malbona tempo por aŭskulti lokan novaĵon.
Post tagmeze, je la 2a ni atingis al Pokhara. Miaj piedoj tiom multe doloris ke eĉ stari estis malfacila kaj mi ne volis eliri la buson. Sed devis esti kiel oni devis fari. Mi iris al la sama luksa resorto kaj Rusam diris ke li aranĝos ĉambrojn ĉe proksima malmultkosta hoteleto. Mi volis tuj kuŝi sur la tero.
Interese, ke jam estis Bharat kaj Archana en resorto. Mi miris ke ili povis pagi tranokton al tiom luksa loĝejo. Nur mi estas malriĉa en la mondo, mi pensis. Bharat diris ke lia vojaĝo estis parto de la renkontiĝo kaj li estis tie por bonvenigi nin al Pokhara. Li ankaŭ diris ke li kaj Arachana ĉefe vizitis al Pokhara por isntrui Esperanton al novaj lernantoj. Bharat diris ke li jam komenicis insturadon kaj multaj homoj lernis ĝin – dum tuttagaj lecionoj.
Tre bone. Mi poste vidis ke LP Agnihotri, la eksprezidanto de Nespa anakaŭ estis tie.
Nature venis demandoj pri vojaĝo de Bharat kaj Archana oni demandis ilin kial venis, kiu pagas la vojaĝo, ĉu ili flugis aŭ veturis kaj ĉu NEspA estraro decidis ilianj vojaĝojn aŭ ĉu la Pokhara filio petis iliajn vizitojn. Bharat ne havis respondojn kaj Archana estis tute silenta. Kaj mi pensis ke tio ne estis bona loko por diskuto.
Unue ni manĝis, ĉar ni ne povis ion ajn manĝi de mateno ĝis la 3a horo. Ni iris la iu nepalanino malantaŭe kiu bone kuiris dalbhaton por ni. Hareram ne volis manĝi ĉar li festis. Unu el la du virinoj volis tuj iri hejmen ĉar ŝia edzo estis malsana. Iu helpis ŝin al bushaltejo sed ŝi ne povis trovi ion ajn. Post manĝado, oni sciigis min ke okazos bonvena programo de la Pokhara filio kaj ĝis tiam oni boatos.
Manĝinte oni iris al boato por ĝui la etoson de Feŭa lago. Mi, Nabin kaj Mandira malfruiĝis pro io kaj estis aparte. Mi ne volis boati sed devis sidi kun Nabin kaj Mandira. Por mi boatado estis tre tediga afero, kiam vi ne povis fari ion kaj sidi nur, parolante. Interteme telefonis min edzino kaj mallonge babilis. Jes, la remisto estis interesa – li ŝajnis tre najva sed estis tre lerta kaj ni fariĝis aktoroj por liaj ŝercoj. Ni vidis la grupo de Renkontiĝo en du boatoj.
Ni Revenis al resorto iom malfrue kaj estis ĉe la programo. Narendra, LP, Hori, Bharat kaj Bodhraj (la ĉefo de Pokhara filio) estis gastoj kaj aliaj ĉiuj estis aŭskultantoj. Himlal Parajuli estis la anoncisto kiuj tro multe parolis – tiom ke aliaj ne havis sanĉon sufiĉe paroli. Lia malbona Esperanto ne esits temo de ŝerco sed li ridigis homojn. Krom ĉio, lia emo paroli en Esperanto estis nepre laŭdinda. Dume, Bharat, LP kaj Hori gratulis la pokharanojn por sia granda laboro kaj emo disvastigi la internacian lingvon. Estis por mi malfacila kompreni - ĉu ili jam faris ion laŭdindan? Kaj la prezidanto, Bodhraj tute ne povis paroli en Esperanto. Li nur povis diri "saluton".
Intertempe, Himlal volis danki la eksterlandanojn por sia vizito al Pokhara kaj donaci ilin. Li multfoje petis helpon por la filio sed ne klare diris kian helpon li postulis. Li unue vokis al Margreet por donaci, ŝi ne povis kompreni kial la donaco iris al ŝi kaj antaŭen iris. Sed, Himlal ne donis ĝin al ŝi kaj vokis al Ursula kaj kelke da aliaj eksterlandanoj kaj donacis al ili. Estis ĥaoso kaj tamen interesa parto de al programo. Unu el la gastoj ne povis kompreni kial tio okazis kaj demandis la mi – "Kial ne la Margreet? Kaj se li ne volis donaci al ŝi, kial li invitis ŝin? Nur por moki ŝin?"
LP anoncis ke li donacos kvar mil rupiojn al Pokhara filio el sia poŝo. Lia Esperanto estis preskaŭ duone la langla kaj li donacis "four thousand rupees" anstataŭe. Li havas grandan koron por donaci al esperanto-movado, tiel mi komprenis. Mi memoras ke li donacis 100,000 rupiojn al Nespa en 1995, tuj post la sukceso de la unua renkontiĝo. Sed poste, ekster la halo iu informis min ke ne estis certe ĉu li mem donacos la monon al Pokhara filio aŭ la asocio. Mi demandis sin ĉu la estraro decidis donaci monon al la filio? Kaj li ankaŭ diris al mi ke li ankoraŭ ne donis la 100,000 rupiojn al Nespa kion li promesis donaci antaŭ dek jaroj. Eble li donos ĉion kun interezo, mi imagis.
Mi havis hazardon babili iomete kun Urusla svingante en ĝardeno de la resorto. Estis interesa momento. Mi miris ke ŝi havis ĝustan ideon pri aktuala Esperanto-movado en Nepalo pli detale ol mi imagis. Jen ĝi provas ke Esperanto-movado en iu angulo de la mondo estas senlima, preter baroj. Oni ne devas diri ion al iu kaj oni komprenas ĉion. Mi demandas sin – kial ni mem ne povas zorgi nian movadon kiam tiom multe da eksterlandanoj zorgas ĝin?
Mi tre volis paroli kun pokharanoj por ke mi helpu ilin iel je lingvo. Sed ili devis reiri hejmen tre malproksime do mi ne povis babili kun ili. Mi ĝojis ke ili volis lerni Esperanton. Unu junulo venis al mi kaj petis mian helpon. Mi demandis, "Eble ne bezonas nun ĉar Bharat jam venis por instrui vin, ĉu ne?." La knabo miris kaj diris, "Bharat ne venis tien ĉi por instrui kaj li instruis al neniu. Mi aŭdis ke Bharat kaj Archana estis tie ĉi kaj ni nur venis por saluti ilin. Nun ne estas bona tempo por instruado ĉar ĉiuj ni estas okupitaj je ekzamenaj aferoj." Post manĝo ni iris al nia hotelo. Mi sukcesis doni mian telefonnumeron kaj retadreson al du junuloj kaj promesis ke mi helpos ilin per lingvo, kiam ajn ili vizitas Katmandon.
La vespermanĝo ĉe la resorto estis por ĉiuj. Tamen multaj nepalanoj ne volis manĝi ĉar ni manĝtis tre malfrue posttagmeze. Kelke da pokharanoj estis tie. Mi devis sidi sur la tablo kaj manĝeti. Mi volis diskuti pri la movado en Pokhara sed ne povis pro bruo.
Humiko venis al mi kun interesaĵo – sen bateria radio – kaj demandis al mi al kiu ŝi donacu ĝin. Mi sugestis ŝin ke ni organizu aŭkcion je fina tago tiel ke la mono iros al la asocio kiel donaco. Ŝi konsentis.
Nokte venis Archana por dormi kun Nirmala kaj Shakuntala en nia hoteleto. Kompreneble, ŝi ne estis feliĉa ĉar ŝi devis dormi en tiu heteleto kun la virinoj.
Estis nia fina tago kaj do celebrado kun tasoj devis esti. Estis mia vico aĉeti Marpha bradion kaj sidis en la hoteletĉambo. Estis denove babilado sensenca – diskutis pri problemoj kaj eblecoj pli bonigi Esperanto-movadon – daŭris ĝis noktomezo. Kiel ĉiam, Narendra ne mukte prenis sed helpis nin ĝui la estoson. Kaj Hareram tute ne trikis ĉar estis lia fasttago. Eĉ post tio daŭris mia parolado pri movado kun Dhuruba denove en ĉambro.
(PARTO 10)
8a mar, merkrede
Fru matene esis ni preta lasi ĉambron. Mi ankoraŭ estis dormema sed sampteme ankaŭ volis eki revojaĝon al Katmando. Ni trinkis teon kaj forveturis per buso. Jes, estis Himlal kaj aliaj kiuj denove volis kune foti.
Ni kune vizitis al Patale Akvofalo kaj Gupteshor Madadev, la groto kiun konstruis la akvofalo subtere – estis mirinda donaco de la naturo. Poste ni vizits al la gorĝa ponto kaj la regiona muzeo, kie troviĝis informoj pri la etnoj, loĝantaj en kaj ĉirkaŭ Pokhara. Estis nepre bonaj lokoj sed mi ne povis ĝui ilin ĉar mi estsi tre malsata kaj mi vivis ĝis posttagmezo per la nura taso da teo. Mi estis tiom malsata ke mi aĉetis paketon da biskvitoj sed tio ne estis sufiĉa por mi. Anstataŭ ĝui la vidindaĵon de Pokhara, mi atendis la tempon kiam mi povos manĝi.
Ali flanke, mi nenion volis foti ĉar jam okazis tiel ke mi nur ne povis plori pri perdo de fotoj. Mi perdis ĉirkaŭ 900 belegajn fotojn – kaj mi ne scias kiam mi povos denovi viziti al tiu regiono. Estis neforgesenda perdo. Nur venis ĉe miaj okuloj kiel mi trenis por foti la plej belaj pejzaĵoj trans la Himalaja.
Hori estis ĉe mi sed ne multe parolis pro malsata. Eble ankaŭ li egale emis manĝi. Li donacis min bananon kiu estis elekziro por mia malsatega ventro.
En la buso, kiam mi ĝuis la malnovan parton de Pokhara, telefonis mi DL Bhandari, la sekciĉefo de nia laborejo. Li demandis al mi kial mi ne jam venis antaŭe laŭ promeso. Mi nur diris al li ke malfruiĝis dum piedvagado kaj do aperos ĉe la oficejo dum sekvonta tago.
Estis eble 2.00a posttagmeze kiam ni atingis al iu resturacio. Estis tre bela pejzaĵo kaj freŝa vento. Sed homoj ne eistis bonaj – kelkaj jam plendis ke la manĝo ne estis bongusta kaj mi devis atendi pli ol unu horo por ricevi mian manĝon. Mia malsato estis preter imago, sed mi ete ĝojis diskutante pri nepalaj virinoj kun Margreet.
Ĉe Naŭbise trinkins teon. Ni ĉiu estis tiom laca ke ni ĉiuj estis preskaŭ silenta dume. Unu regardis la alian kaj salutis per ridetoj – tio estis nia komunikado. Kaj, interese, Bharat, Archana kaj Agrihotri estis ĉe alia teo-vendejo kaj ne estis kun ni.
Dank' al la sekureca problemo kaj reĝa armeo ke ni atendadis ĝi la soldatoj lasis nin. Por ili ĉiu civitanoj estis Maoistoj kaj ili volis scii ĉu ni vojaĝas al Katmando por ataki la reĝan palacon. Estis ege longa vico sed finfine atingis al Katmando je 8.00 vespere.
Survoje mallumiĝis kaj la domoj en montetoj ĉirkaŭe brilis kiel steloj. Ne, tio ne plaĉis al mi ĉar mi sciis ke cixu domo kun lampo havis problemon. Katmando mem estas problemo. Mi certe ne volis reiri al la urbo post tiom longa restado en pacplenaj vilaĝoj. Tio okazas ĉiam por mi ke volas reiri ekster la valo kiam ajn mi revenas hejmen post vojaĝo. Sed tio ne eblas. Kiel ĉiuj civitanoj, mi estas ligita kun mia urbo, mia societo, mia familio kaj mia laboro.
Mi piede iris al la hejmo de Teku. Estis denove same malfacila por mi iri pro doloro; kaj denove mi havis mian ŝarĝon. La 20 minuta piedirado estis same kiel iri al Muktinath – estis kvazaŭ mi ne povas lasi la teron post mia irado, aŭ ju pli mi proksimiĝas al mia hejmo, des pli ĝi forkuras. Sed mi forgesis ĉion kiam mi vidis ke mia dizino kaj fileto estis ĉe la pordo kiam mi atingis hejmen. Mi diris levante miajn brakojn, "Vidu, mi ankoraŭ vivas !"
(PARTO 11)
Post skribo
9a marto, ĵaude
Mi dormis tro longe pro laciĝo kaj vekis sin malfrue.
Vole ne vole, mi devis iri al la oficeo. Estis tre malfacile por mi eĉ stari sed mi iris al oficejo kun ĝojo - kvankam mi ne amis mian oficejon, geamikoj estas ĉiam ĉarmaj.
En la oficeja notictabulo estis grava informo por ĉiuj – tio diris ke neniu rajtas fieri sen skribitan permeso de la ĉefo kaj oni tute ne rajtas longigi sian ferion sen antaŭkonsento. Tio nepre estis por mi - mi bone komprenis. Sed samtempe mi dankis sin ke pro mia vojaĝo, la estroj de mia oficejo devis krei novan regulon. Mi ne volis eĉ saluti mian redaktoron kaj konversaciis kun miaj kolegoj. Ili bone rakontis la mi kia tertremo kaptis mian oficejon kiam mi ne revenis al la oficejo laŭ mia promeso.
La plej grava laboro mi havis estis blogi. Poste mi iris eksteren al retkafejo por respondi al atendantaj leteron. Mi sciis ke multaj geamikoj atendas min ĉe mia virtuala leterkesto kaj mi mem deziris informi ilin ke mi plu vivis. Unue mi blogis kontente kaj respondis al kelke da leteroj. Estis por mi tre multaj.
Mi poste iris al la oficejo kaj preparis mian raporton pri Jhumioj. Skribante ĝin, mi denove memoris ke mi jam perdis mian foton de Jumino. Kiom estus bela se mi povus publikigi la fotografon de la feliĉa Jhumino. Mi iris al al komputila sekcio kaj petis teĥnikistojn ĉu ili povos helpi min trovi la fotojn. Mi montris mian fotilon kaj elmetis la memorkatron. Ili ja provis tiom kiom ili sciis sed malsukceis, tre bedaŭrinde. Mi vespere komprenis ke la redaktoro estis ne feliĉa kun mi ĉar mi longe fieris kaj do mia raporto ne havos bonan lokon en la ĵurnalo. Tio denove malfeliĉigis kaj mi tuj lasis la oficejon.
Mi rekte iris al Hotel Singhi por partopreni en la internacia vespero. Jam ĝi komencis kaj mi aŭdis ke Bharat petis al ĉiuj gastoj por dankespremi. Mi ne povis kompreni kial danki se oni ne volas? Ĉu ili ne rajtis plendi aŭ kritiki? Mi ne povis aŭdi kritikojn eble ĉar ili ne havis permeson kaj nur tiuj kiuj volis danki povis paroli. Margreet donacis botelon da viskio al asocio, kaj humure petis ne trinki ĝin kun varma akvo sed kun glacio.
Madav Ghimire, la fama poeto de Nepali lingvo estis la ĉefa gasto – tio estas nia kutimo dum ĝeneralaj Esperanto-kunvenoj ke oni invistas iun neesperantiston kaj duone la programo okazas en la registara lingvo. Li saĝe diris ke du lingvoj estas gravaj – gepatra lingvo kaj internacia. Li diris ke gepatra lingvo estas ĉiam grava kaj oni devas lerni kaj uzi ĝin por montri sian idention. Li estis tre feliĉe ke ni lernas Esperanton por komuniki eksterlande. Li memoris ke iam alia fama poeto Lakshmi Prasad Devkota ankaŭ aŭdis pri Esperanto kaj tiom multe ipresiĝis per la ideo de la internacia lingvo ke li mem ekis verkis lingvon similan (bedŭrinde, lia filo mem ne sekvis lin kaj iĝis profesoro de la angla).
Estro de Internacia Lingvo Lernejo denove diris ke baldaŭ oni instruos Espeorjaton en sia lernejo. Estis nepre ĝojiga afero sed ne plu ĝojiga por mi ĉar de jaroj mi aŭdas pri ĝi. La lernejon nun vicprezidas Mukunda kaj li estas laboranta tie eble por pasintaj 20 jaroj. Tio estas la kialo ke venas iu oficisto el la lernejo dum E aranĝoj kaj promesas sed, mi ne povas kompreni kial, la lernejo ankoraŭ ne enkondukis Esperanton tie.
Same kiel ĉiam, venis aro da homoj dum la progromo. Multaj el ili estis tute novaj. Mi scias ke venas tiaj strangaj gastoj kiam NEspA organizas tian programon kun senpaga vespermanĝo. Mi estis certa ke pli ol duono de ili ne povas eĉ saluti en Esperanto sed ili estas dekoracio de Esperanto kunvenoj, speciale kiam ni devas montri "grandan" Esperanto-movadon al internaicaj gastoj.
Tuj post la programo ni vidis dekoj da homoj kuris al mangaxejo, manĝegis kaj tuj forkuris. Ili nek babilis kun ni kun kunmanĝantoj. Multaj el ni vidis viĝaĵon de unu la alia kaj silente demandis – kiuj ili povas esti - eble neniu sed nur invitinto scias pri ili. Estas grava demando sur niaj kapoj - kiuj pagas ilin? Kiu vere invitas tiajn homojn dum ni aranĝas luksan manĝprogramon? Mi memoras tiajn amasmanĝantojn ĉe Azia Kongreso. Mi kaj Narendra petis al iu knabo ke li kolektu nomojn, adresojn kaj telefonnumerojn de tiuj novaj gastoj. Li ja ekis sed malsukcesis ĉar ili rapidis eksteren tuj post manĝado.
Komencis internacia vespero – estis vere bunta. Gejapananinoj bele kantis kaj ludis harmonikon. Zenette kantis lokan kanton el sia lando. Hori ludis la interesan Vietnaman ventinstrumenton, kiu similas nepala "binajo". Kaj venis vicon de nepalanoj, kiuj ne povis paroli aŭ kanti en Esperanto sed nur kriis kiel bestoj kaj bridoj. Simile okazas kun nepalanoj dum internaciaj vesperoj – ili bone povas kanti kaj danci sed ne povas doni ion ajn en Esperanto. Mi memoris al E kanton, verkitan de mi, sed denove mi pensis – la kanto ne estis mia, mi nur verkis ĝin por ĉiuj, se ili ne volus kanti ĝin, mi mem ne reklamus tie ke ekzistasn nepalan E kanton.
Fine venis aŭkcio – estis ege interese, mi ne volis aĉeti ion. Estis tre interesaj varoj – japana ludilo, pianeto, jakoj, radiilo, libroj, dolĉaĵoj ktp. Bharat kaj Rustam estis aktivaj aĉetantoj sed Bharat gajnis malpli bonaĵojn ol Rustam. Bharat donacis libron al Philip, sakon al Ursula, jakon al Narendra ĉar ili ne estis valoraj varoj.


Mi legis la partojn 5 kaj 6 de la 3a gxis la 4a de marto.
Poste sekvis la partojn 8,9,10,11 de la 6a de marto gxis la fino.
Do, mankas la 7a parto, dimancxo, 5a de marto. Devas temi pri parto de la vojo inter Tuckuche (Khalopani-Kete-Ghasa) kaj Dana. Lau mia memoro estis la tago kiam la fulmotondro kaj pluvo estis kaj ni tial tranoktis en Dana, anstatau en Tatopani. Au cxu mi eraras ?
Ursula (Comment this)
Dankon, mi kontrolos.
Sed mankas, mi certe enmetos poste.
Gxis,
(Comment this)