June 12, 2006

Jam komencis preparado por venonta IHR !

Mia sabata vizito al NESPA oficejo estas tre fruktdona. Mi ĝojas ke
oni ne nur dormas sed ankaŭ laboras. Aŭ iuj dormas kaj iuj laboras.

Poshraj kaj Narendra decidis organizi la sesan Internacian Himalajan
Renkontiĝon venontjare. Ni decidis tiel ĉar okazos la Azian Kongreson
en Barato kaj ni ne volas perdi la sanĉon partopreni la plej multe da
geesperantistoj el Nepalo. Aŭ tiu jare ni ne pensos pri aliaj aferoj.

Ĝi okazos de 26a februaro kaj oni marŝos rekte norde al Langtang
regiono, al Rasua, ĝis la bordo al Tibeto eble dum 9 tagoj. Kaj
reveninte vizitos al tia punkto de kie videblas panaramon de la
Himalajo - ĝi tiel vere estos Himalaja renkontiĝo. Venis Lila (kiu
ankaŭ laboras por Nepala Turisma Oficejo) kaj donis al ni helpon
klarigi la aferon, ĉar ĝi estas nove trovita vojo kaj ne estos multe
turismeca.

Ni havas CDon kun enkonduko pri la loko Langtang kiu nun estas en la
angla lingvo. Mi volas traduki ĝin en Esperanto kaj produkti
Esperantan CDon, se iu helpos min enmeti mian sonon en la CDo.

Mi skribe petis aliĝi al asocio kiel dumviva membro. La estraro jam konsentis.

Aliflanke, gejunuloj praktikas Esperanton. Tio multe ĝojigas min. Ili
ankoraŭ ne verkis sufiĉe da artikolojn por sia organo, kiun mi volis
redakti.

Oni ne oficiale parolis pri vojaĝo al UK sed mi mem devis kompreni ke
Mukunda vojaĝos al Italio por partopreni en UK. Bone !

Kaj Mukunda donacis al mi la libron, kiun li verkis en sia gepatra
lingvo pri forpaso de sia patro.
Posted by razen at 12:54:56 | Permanent Link | Comments (3) |
Comments
1 - Kara Razeno,

Kio estas celo de Internacia Himalaja Renkontigxo?
Cxu turismo per Esperanto?
Cxu Esperanto per turismo?
Cxu Esperanto-movado?
Kiel pensas nepalaj esperantistoj?
 (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/06/13 - 21:49:17
2 - Kara,
Dankon pro viaj demandoj.
Mi ne estas oficiala persono respondi sed jen miaj personaj pensoj.

1. Kio estas celo de Internacia Himalaja Renkontigxo?
Mi kredas ke celo de IHR estas Esperanto kaj turismo (tio inkluzivas kaj turismo per Esperanto kaj Esperanto per turismo). Tio signifas ke gxi estas parto de Esperanto-movado en Nepal. Tio halpas ni trovi sxancojn pensi, paroli kaj labori en Esperanto. Tiel pensas multaj nepalaj esperantistoj.

Mi ankaux pensas ke mankas Esperanto-afero en la renkontigxo. Sed okazas aliel kiam mi volis en meti iom da Espernato en la renkontigxo. Eble vi jam legis en mia rakonto. Dum la pasinta renkontigxo, mi ekis diskuton pri E-movado en Nepalo kaj S-ro Hori tre malbone miskomprenis min. Mi tre bedauxras. Mi pensas ke eble oni ne rajtas pensi pri E-movado en Nepalo.


 (Comment this)

Written by: Razeno at 2006/06/15 - 10:49:48
3 - Kara Razeno,

Mi ne trovas ion miskomprenigan diron de HORI Yasuo rilate al Esperanto-movado en Nepalo
en via blogejo. Konkrete klarigu kion li opiniis.

Fakte kiam mi partoprenis en la 2a IHR antaux kelkaj jaroj, mi havis sxokon, malgraux tio ke en la programo (titolita "Kongreslibro"!) oni skribis, ke post cxiutagaj turismaj programeroj fine okazos
diskutkunsido pri Esperanto-movado en aziaj landoj, sed tute ne okazis la kunsido.
Mi komprenas, ke ankaux turismo estas parto de Esperanto-movado, sed ne cxio, cxar se temas
pri nur turismo, sen Esperanto oni povas facile turismi cxie ajn en la mondo dank' al turismaj
agentejoj.
Mi ne kontrauxas, ke esperantista turisma vojagxo konkurencu kun neesperantistaj turismaj
agentejoj. Mi estas ecx por gajno de mono pere de Esperanto, ekzemple organizi vojagxon,
instrui Esperanton, prelegi en Esperanto, verki esperantajn librojn ktp, por ke Esperanto forte vivu
en la reala mondo, kvankam multaj esperantistoj opinias, ke Esperanto estu kontraux mongajno.
Kompreneble mi scias, ke Nepala Esperanto-Asocio ne celas gajni monon per IHR. Multaj nepalaj
esperantistoj volontule kunlaboras por IHR, dank' al kio partoprenantoj en IHR povas gxui agrablan
kaj sekuran turismvojagxon malmultekoste.
Mi devas konvinki min, ke IHR ne estas Esperanto-kongreso, sed Renkontigxo de esperantistoj,
kiel la nomo titolas.



 (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/06/18 - 09:10:57
Write a comment