May 30, 2006

Mia vojagxo al Muktinath (parto 8)

6a mar, lunde [Dana- Tatopani- Tipling - Galeshowr]

Matene mi estis preta forkuri sed oni diris ke ni devis marŝi unuope ĉar la Maoistoj eble minacos nin kiam oni trovas nin sole. Bone mi antendis sed tio ne povis okazi ĉar ĉiuj havis siajn interesojn kaj denove ni malsimile rapidas.

Iri malsupre estis pli malfacila, ni jam lernis tion. Kaj jam ni trovis ke la vilaĝo eble ne plu igixis kurioza por ni ĉar dum semajno ni jam bone ĝuis ilin. Tamen devas iri, por porti sin ĝis al urbo.

Hodiaŭ de mateno ni notis ke la verdaĵo ĉirkaŭ ni estis malsimila. Jam ni vojaĝis de artubŝtoj ĝis arboj. Sed hodiaŭ estis facile distingebla. Nun bone troviĝis arboj de cipruso, pino kaj aliaj.  Kaj insektoj troviĝis sur la tero, kiun ni ne povis vidi en altaj lokoj – tio atestis ke ni estis en pli varmaj lokoj. Mi denove memoris la pomon kiun mi manĝis en Kagabeni. Estis nun preskaŭ normala por ni la vidindaĵoj.

Sur la vojo ni trovis loĝejon de policanoj ili kune vagadas en vicoj. Ili unue sekurigas sin kaj poste pensas pri la civitanojn (ĉu ili vere pensas pri civitanoj?). Aŭ ili eble pensas ke cixuj civitanoj estas Maoistoj kaj volas savi sin el ili. Kiel ili vivas en tia teruro kiu eble ne ekzistas?

Ĉirkaŭ dum tagmezo ni estis ĉe la varma fonto. Estis mirinda – la loko situas ĉe la bordo de la sama Nigra rivero. Estis rekonstruita akvejo (fakte estis du – unu kun milda kaj alia kun varma akvo) kie troviĝis nature varman akvon oni povas sidi dum horoj kaj varmigi sin. Oni kredas ke la akvo havas mineralaĵojn kaj estas saniga por ni. Mi sidis tie dum ĉirkau unu horo kaj devis lasi ĝin ĉar vole ne vole devis daŭrigi marŝadon.

Tre bedaŭrinde ke Zenethe, Hans kaj Margreet ne povis veni ĝis la varma fonto. Estis Hareram kun ili kaj iom malrapide marŝis. Ĉar li estis kun la grupeto, ni estis certa ke li gvidos ilin ĝis la fonto. Estis facila ankaŭ ĉar oni bone skribis sur la vojo kaj montris de kie oni povas iri ĝis la fonto. Sed nia helpanto Hareram nenion rigardis kaj nur bone irigis geamikojn tra la vojo.

Je la 1.00 posttagmeze ni atingis al la ponto kie estis armea kontrolejo. Ni devis doni siajn nomojn civitankarton (aŭ pasporton por la turistoj). Estis bona aranĝo ke ili ekzamenas kion oni portas sur azenoj. Sed mi demandis sin, ĉu la Maoistoj bezonas trapasi la kontrolejon se oni devas? Estas tute granda ĝangalo kaj ni preskaŭ neniam trovis policanojn sur la starto kaj kial la Maoistoj devas iri ĝis la kontrolejo por monstri sin al la policanoj?

Kun Rustam iomete mi parolis pri siaj profesioj. Mi mem miras kial mi elektis tiun kaprican profesion kiel ĵurnalisto? Ĝi nature estas iom eksciita sed tio neniam donos al mi sufiĉe da monon. Kia profesio ĝi estas, aŭ ĉu ĝi vere estas profesio?

Estis preskaŭ 2.30 posttagmeze kiam ni atingis ĝis la malgranda bazaro de Tipling. Ni multe marŝis kaj anakŭ malfrue manĝis. Nature ni estis tro tro malsataj kaj ne volis eĉ rigardi la manĝaĵon, nur volis ĝin formanĝi.

Dume, ni iomete ripozis sur lito la kaj venis nia diskuto pri Esperanto inter mi Narendra, Poŝraj, Dhruba, Hareram kaj mi. Hareram kriis kun esciito – "Mi volas prezidi la asocion, kaj doni novan turnon al la movado."

Ekpluvis denove kiam ni finis manĝadon kaj iris iomete por trovi veturilon kiu kunportos nin ĝis Galeshor de Mjagdi distrikto. Post longa disputo inter niaj gvidistoj kaj aranĝanto de veturiloj venis du ĵipoj por ni – dank' al dio ni trovis ilin tre bonqualita kaj ni ĝojis ke nia veturo post unusamajna maŝado estos prli komforta ol ni imagis. Aliflanke, estis ankoraŭ parto de nia marŝado kiu eble daŭrus kvar horojn ĝis Galeshor. Estis interesa veturo ĉar tute ne estis fenestroj en la veturilo por ni. Nur estis du plastaj venestroj tra kiu ni povis vidi nenion. Estis kvazaŭ mi estis en mallibereja aŭtomobilo. Alifnalke, ni ĝojis en mankis fenestroj. Se ne, ni estus banigita de pulvoj sur la strato kaj estos tiel ke eĉ niaj geedzoj ne povos koni nin. Danke ke ni elektis veturi, mi ne povis imagi kiel oni marŝus sur la pulvoplena vojo.

Denove ni atingis al la ponto kiun ni devis pasi por iri al Galeŝor. Estis malgranda vilaĝo aŭ urbeto kun mutaj vendejoj laŭ la strato. Subite tiris miajn okulojn la sceno ĉe la strato kie mi vidis aron da potoj kaj virinoj atendis ĉe la fono por trovi akvon. Mi tuj komprenis ke ni nun estis ĉe urbo. Kompreneble, la loko Galeŝor, kiu trovis sian nomon per la Hindua templo, troviĝas proksime de la bazaro, estis antaŭe vilaĝo kaj poste ju pli ĝi urbiĝis des pli grandigis homaro kaj la kvanto de akvo malsufiĉiĝis. Denove ironie, ĝis kiam ni estis en vilaĝoj, la akvo de la rivero estis trinkeble pura (laŭ la nepala konteksto). Kaj tuj post ni eniris al urba parto la sama rivero havis nur malpuran akvon. Pro tio, la homoj starantaj en vico por ricevi akvon en pipa fono ne volis vidi malantaŭe kiel fluis grandega rivero.

Estis la busstacio kie venas busoj kaj aliaj veturiloj por veturi ĝis Beni. Mi estis tro laca kaj tute ne volis plu stari kaj marŝi. Mi tuj decidis ke mi uzos buson. Sed kelke da anoj preferis marŝi – unu el ili estis Ursula. Sed ŝi ankaŭ sugestis min ke mi donu mian sakon al iu kaj mem marŝu. Bone, estis bona ideo kaj ekis por nia lasta parto de marŝado. Sed poste estis tiel ke nur Ursula, Narendra kaj mi estis sur la strato marŝantaj.

Antaŭ ol mallumiĝo, ni atingis al Beni. Ĉi tiu urbo estas fama en Nepalaj mensoj ĉar eble eble en majo pasintjare, okazis granda batalo inter la soldatoj kaj la Maoistoj kaj speciale eksterlandanoj multe pensas ke estas tute danĝera.                       

Estis malgranda sed bela urbeto. Eble ĝi havis historian signifon ke oni trovis ĝin kiel loka komerccentro. Estis nova parto kaj alia flake estis malnova parto. La malnova parto similis stratoj de centra Katmando, la loĝejoj de Nevaroj. Mi ĝuis vidi ilin kaj malnovstilaj vendejoj. Ni iomete promenis kun Dhruba laŭ la stratoj kaj tuj mallumiĝis. Estis multe por vidi sed ni ne povis ĝui la urban etoson pro mallumo. Kaj vidinte vilaĝojn senhomajn por unu semajnoj, niaj urbemaj okuloj nature soifis vidi homamason kaj bruon.

Subite aŭdiĝis granda bruo de eksplodo kaj mi miris vidinte ke la lokanoj estis tre spertaj pri eksplodoj ktp. Miaj okuloj eĉ ne povis sekvi la subitan ŝanĝon – post du sekundoj, la geinfanoj ludantaj sur la strato tuj malaperis , samtempe la stratoj estis malplenaj. Ĉiuj en la stato trovis vojon al sia hejmoj. Mi komprenis ke la dekjara batalo almenaŭ instruis homojn en tiaj regionoj kiel oni savas eskapi eksplodadon kaj batalon.

Poste ni eklernis ke la armeo eksplodigis bombon en monto kaj bedaŭrinde pro tio katpis farjo tie. Ili nur scias kiel bruligi fajron sed ne havis aparaton por ekstingi ĝin. Dum la nokto la pinto de la proksima monteto donis flamojn kaj fumojn. Ursula provis foti ĝin.

Aliflanke, Hans perdiĝis kiam estis malluma. Li iris ekstere por foti sed eble ne povis trovi vojon al la hotelo. Kompreneble, Zenettehe estis maltranvilila sed serĉi lin en mallumaj stratoj estis pli malfacila. Kaj oni diris ke oni nerajtas eliri sian hejmon post la 9a nokte en tiu bazaro pro sekurecaj kialoj.

La mastrino de la hotelo estis interese ruza, la Thakaliino tre dolĉe parolis kaj volis montri al ni ke ŝi bone konas la mondon ol iu ajn inter ni. Ŝi sciis al ni ke ŝi jam vojaĝis al Japanio kelkfoje.

Nun mi trovis telefonon por kontakti al mia hejmo. Mi ja vidis telefonon kelkfoje supre en montoj sed ili aŭ estis malbonfunciantaj aŭ multekostaj. Mi provis telefoni sed ne sukcesis. En mia sako estis mia mantelefono sed ĝi ankoraŭ ne uzeblis. Nur NTC telefono havis reto en Beni sed mia estas Mero Mobile do mi devis atendi ĝis Poĥaro.

Venis Ĉina turisto post unumonata marŝado ĉirkaŭ Annapurna. Li estis tre juna mi pensas kaj havis tro grandan dorsosakon por si. Li ne povis trovi ĉambron en Beni kaj petis al la mastrino. Ŝi dolĉe petis al ni ke ni devis eble aranĝi litojn ĉar venis gasto el fora lando. Ni jam iel aranĝis niajn litojn sed devis lasi ĝin por doni liton al la Ĉino.

Ĉar estis la fina tago de nia semajna vojaĝo, ni nature volis ĝui la sukceson. Estis Rustam kiu regalis nin per rumo. Mi mem ne preferis ĝin ĉar por mi estis iom forta. Sed neniu havis rajton diri ne. Ni prenis niajn glasojn kaj tostis.

Ursula kaj Margareet estis ĉe alia tablo drinkanta bieron, kie ankaŭ sidis Niarmala kaj Sakuntala. La du virinoj ne drinkis ion kaj Margreet demandis nin – "Kial en Nepalo virinoj ne rajtas drinki aŭ fumi kiam la viroj ĉie ĝuas drinkadon kaj fumadon libere?"

Mi krarigis al Margreet ke la modo de nefumo kaj nedrinko de virinoj taŭgas nur en mezgrada scieto kaj en urboj. Mi informis ŝin ke en riĉaj socioj, virinoj malferme fumas, drinkas kaj oni ne malpermesas ilin. Pli prezice, tio estas signo de riĉiĝo aŭ sociiĝo; kiam en vilaĝoj kaj inter malriĉuloj estas kutimo, aŭ de tempo al tempo estas devigo ĉar ne troviĝas manĝaĵo sufiĉe kaj ili pensas ke tio helpas ilin forgesi pri veraj problemoj. Laŭ statiko, pli ol 50 procento de virinoj pli aĝaj ol 15 jaraj fumas kaj drinkas. Estas jen Nepalo.

Poste sekvis karto-ludo kaj mi sentis sin netaŭga por tiu okupo kaj preferis iri al la lito.

Posted by razen at 16:36:59 | Permanent Link | Comments (0) |
Comments
Write a comment