May 21, 2006

Diskuto cxe Nespa pri etnaj rajtoj ktp

Kiel preskaŭ ĉiam, mi vizitis al la Nespa oficiejo pro scii pri novaj decidoj de ĝi, ĉar hodiaŭ estas al unua semajno laŭ la registara kalendaro kaj devas okazi estrara kunveno. Sed ne. Ne sufiĉe da estraranoj ĉeestis kaj ne povis okazi kunveno tia. Nur venis Philip, Narendra, Bharat, Prakash Lal, Rustam kaj je la fino, venis Parashar.

Tamen mi ne malprofitas (oni dire, ĵurnalistoj neniam malprofitas kaj perdas tempon).

Okazis interesa diskuto pri la politika, etna kaj lingva aferoj.

Unue, unu gratulis la alian por sukcesigo de la revolucio. Kaj mi demandis al ili la demandon de Chris, "Kie Nespa staras ĉe la popolmovado kiam milionoj da homoj subtenis ĝin kaj finfine la reĝo devis stari sur liaj genuoj kaj doni al la popolo kiun li perforte prenis per puĉo?".

Bharat tuj respondis - "Nespa ne estas politika organizo do ne necesas ĝin subteni aŭ protesti iun. Nespa nek subtenas reĝon nek la partiojn." Estas tre opoutunista respondo, mi pensis.

Narendra diris ke Mukundo vundiĝis dum protesto, sed li ne m emoris ke estis Mukundo kiu tre deziris inviti vic-presidanto de la reĝo Kirtinidhi Bista, dum la Azia Kongreso, malgraŭ mia protesto.

Esperantistoj estas tiaj, mi komprenis.

Kaj venis afero ke UEA (aŭ Renato) protestis kontraŭ la Usono sendanta armeon al Irako...

Bone, denove venis temo ke la reĝo jam donis al ni sufiĉe kaj oni ne devas postuli pli. Restas problemo.

Mi diris ke nur parlemanto estas forta nun sed ne la popoloj. Bezonas batalon por etnaj-aŭtonomioj, federala respubliko, laŭ etnaj regionoj.

Bharat, ĉefe protestis kontraŭ mi. Ĉar li apartenas al alt-klasa Hinduo, li ne povas imagi kiel homoj krom lia raso devas toleri sklavemecon de la reĝo kaj do mi sugestis lin ke li ne povas imagi pri dua-gradaj civitanoj kiel mi. Li pensas ke ĉiuj etnoj kaj lingvanoj havas sufiĉe da rajtoj nur ĉar li havas ĝin kaj lia lingvo estas la reĝa lingvo kaj do ĉiuj 24 milionoj da homoj devas paroli ĝin. Sed li, kiel ĉiuj el liaj etnoj aŭ rasoj, ne povas imagi ke mi, egale laŭlegas civitano de Nepalo, devas elspezi mian knabecon lernante lian patrin-lingvon.

Denove mi diris ke nun sekvos batalo por federala respubliko, se la gvidistoj de la partioj, ĉefe el alt-klasaj Hinduoaj ne aŭkultas postulojn de 59 ethnaj komunumoj kaj pli ol 100 lingvanoj.

Li kaj Parasar protestis min kaj mi sole batalis, dirante ke ĉiuj komunumoj kaj lingvoj havas egalajn rajtojn kaj nun la lando devas reiri al la tempo kiam Nepalo ne estis perforte unuigita de reĝo Prithvi Narayan Shah. Ili havas siajn indiĝenajn teĥnikojn kaj povoj de ili devas havi rajtojn uzi ĝin. Sed, ĉar la alt-klasajn Hinduoj daŭre ĝuas dum pasintaj 237 jaroj, ili ne volas lasi aŭ perdi ĝin.

Paraŝar diris ke la registaro konservu la lokajn lingvojn (tio signifas ke oni "uzu" je stataj aferoj la registaran lingvon kaj aliajn oni nur konservu !).

Nabin Lal venis kun pli kaprica solvo : laux li la "problemo" solvigxos kiam oni forgesos pri sia dua nomo. Hu? Kial do oni ne volas forgfesi ankaux sian unuan nomon kaj cxiuj nepalanoj nomi sin same kiel "sklavoj"? Sklavoj ne havas nomojn, ili ne bezonas idention , ili ne pensas pri siaj rajtoj kaj ili ankaux ne kuragxas  batali kontraux la regango. Vidu tio estas la rezulto de la regxo kaj sia rekta regado, post centoj da jaroj de rekta regado, la popoloj jam forgesis pri siaj rajtoj kiel civitanoj kaj cxar ili ne povas kredi je si kaj facile pensas ke la regxo cxion faras por ili. Cxu ili scias ke ne laborante la regxo gajnas Rs 50000,000 rupiojn po monate kaj por gajni tiom da mono, la civitanoj devas labori eble dum tuta vivo.


Finfine, feliĉe, ili konsentis ke ĉiuj regiono devas doni rajton uzi lokajn lingvojn. Ekzemple, en Katmando-Valeo, oni havu rajton uzi la Nevaran kaj en Bhojpur, oni uzu Rai lingvon. Mi konsentis ilin.

Vidu tiel malfacila postuli egalecon kiam la reĝo jam faris tian sistemon ke nur unu klaso uzu la ŝtatan povon kaj aliaj suferu eterne.

Posted by razen at 11:10:06 | Permanent Link | Comments (3) |
Comments
1 - I visited your blog, I tried to understand some words. Some of it looks like spanish, it would be interesting to learn it. How long have you been studying it? (Comment this)

Written by: ain't no sunshine at 2006/05/27 - 22:23:14
2 - I forgot to leave you my link. This is my little blog, not as interesting as yours but I hope it will get better with time. Take care. (Comment this)

Written by: ain't no sunshine at 2006/05/27 - 22:24:26
3 - Dear,
Thanks for visit.
It is not Spanish, but Esperanto. It is an interntional language - meant for all, speacially for those who do not agree to be slave of bigger, richer langauges. You can learn it in around 20-30 hours. There are websites which offers you free courses.

Thanks. I visited your site and as usual it was interesting. But who told you that you are a "I'm a weird person with a twisted sense of humour"?

Razen (Comment this)

Written by: Razen at 2006/05/31 - 10:28:12
Write a comment