Nepalo donis historian deklaron, regxo preskaux ne ekzistas !
La parlamento de Nepalo hodiaux (18an de majo, 2006; 3.00a pt)donis sian historian deklaron kiu preskaux nuligis ekziston de la regxo kaj pli fortigis la parlamenton.
Jen cxefaj decidoj:
#La nomo 'reĝa registaro' nun fariĝos 'nepala registaro'
#Nepalo iĝas sekulara ŝtato.
#Nacia himno sanĝiĝos
#La 'reĝa armeo' nomiĝos 'nepala armeo'
# la posteno de plej-supra ĉefo de komandero armeo, ĝis nun posedaĵo de la reĝo, nuliĝos.
#Armeo kaj aliaj sekurecaj branĉoj estos sub la parlamento
#La ministraro dungos la ĉefo de la armeo
#La Reĝa Konsilataro nuliĝos kaj ĝian laboron la parliamento heredos.
# Palamento kreos, sanĝos au nuligos leĝojn pri reĝoj aŭ heredontoj
#Ĉiujn ĉefajn rajtojn de la ŝtato nur uzos la mnistraro
# Ĉefministro ekos la sesiojn de la parlamento kaj finos la ĉefo de ĝi (la reĝo ne plu havos rolon)
#Palamento decidos elspezoj kaj aliaj servoj al la reĝa palaco.
#Privataj posedaĵoj kaj liaj enspezoj de la reĝo pagos takson
#Oni rajtas paroli pri la laboroj ktp de la reĝo en trubunalo
#La speciala kominisono por dungi en la palaco nuliĝos
#La ministraro decidos pri sekureco de la palaco
#La leĝoj kaj ankaŭ la konstitucio de 1990 nuligos kiam ĝi kontraŭas la novajn deklarojn.
Jen homoj celebras la historian venkon sur 237-jara monarhxio:
|
|
|---|


Bone, ke li devas pagi taksojn por siaj posedajxoj kaj enspezoj, cxar li blokas multe da kapitalo en la lando, kiu estas sia propra posedajxo kaj nepalanoj ne povis profiti gxis nun.
Kaj vi kiel jxurnalisto nun povos labori pli facile.
Ursula
(Comment this)
Mi deziras ke la regxo bone komprenu la situacion kaj lasu la palacon nun sekure. Cxu vi scias ke la revolucio en francio trancxmortigis geregxojn?
Kaj, krom vi, kiel aliaj geesperantistoj pensas pri la politika sxangxo? Cxu Nepala Esperanto-Asocio iel helpis aux malhelpis la demokratikan movadon? Cxu ili estas felicxaj (aux cxu tiuj kiuj ne estas felicxaj estas sekuraj)?
Chris (Comment this)
Respondo al demando de Chris trovigxas en via hodiauxa blogo.
Razeno (Comment this)
ankaux mi gxojas pri la demokratika sxangxo en Nepalo. Dankon por via blogo: gxi cxiam helpas min kompreni kion okazas en via lando.
Nun mi esperas ke vi povos gxui pacon kaj felicxon.
Amike,
Luka. (Comment this)