April 28, 2006

Unua parlamento sen regxa represento

Hodiaŭ la popolo de Nepalo vidis la historian parlamenton kie neniu sidis kiel opozicio kaj pli grave, ne venis simbola standardo de la reĝo (reĝa ĉeesto, aŭ fizika aŭ simbola ĉe parlamento estis deviga en estonto)!

Post mortiĝo de 16 homoj kaj vundiĝo de centoj da homoj la reĝo de Nepalo akceptis la veron ke li ne povos subpremi la homamason kiu postulis demokratian rajton kaj revis pri Nepalo sen reĝa.

S-ro Girija Prasad Koirala, kiun la reĝo anoncis kiel la ĉefministro laŭ la propono de sep politikaj partioj, estis tre malsana (li estas 84 jaraĝa), proponis per sia letero al la parlamento ke oni okazigu la elekton de Konstitucia Asemblo. Ĉiuj membroj bonvenigis ĝin. Oni formale diskutos pri ĝi kaj plej verŝajne oni akceptos ĝin - tio signifas ke nun oni verkos novan kosntitucion laŭ la propono de elektitaj homoj de la asemblo. Oni kredas ke nun venos tia konstitucio kie rajtoj de ĉiuj etnoj, kastoj, religianoj estos sekuraj.

Ekstere, membroj de etnaj popoloj, Budhistoj kaj aliaj protestis kaj minacis al la membroj de parlamentoj ke ili nepre proponu kaj akceptu la elekton de konstitucia asemblo.

Jen venas komenco de bonaj tagoj, sed mi kredas ke la vojo ne estas tiom facila. Sed estas nun certa ke la politikistoj neniam laboros kontraŭ la volo de pooplo.

Hieraux okazig grandegan amaskunvenon kie la politikistoj promeis labori nur laux la deziroj de popolo.

Posted by razen at 20:26:18 | Permanent Link | Comments (5) |
Comments
1 - Vivu la popolo en demokrata kaj libera Nepalo! (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/04/28 - 20:51:31
2 - Karaj esperantistoj nepalaj.
Estas nekredebla, kiom multe okazis ek de la fino de la Internacia Himalaja Renkontigxo, kiam mi forlasis la nepalajn esperantistojn en tute alia sxtato. 6 semajnoj poste via lando sxangxigxis.
Mi gxojas ke la popolo sukcesis kaj la bataloj surstrataj nun cxesas kaj ne plu homoj estos vundataj. Tial mi sxatus festi kun vi cxiuj nun, cxar vi denove estas en sekureco.
Tamen, vi pravas, la laborado nur nun komencas kaj ne estos facile, verki novan konstitucion ktp. La popolo nun bone devas atenti ke neniu partio au partiestro fiuzas la politikan povon, kaj ke cxiuj etnoj, religioj kaj kastoj egalrajtos.
Oni precipe atentu, ke la (eksa) regxo ne plu havos ian influon kaj eblecon por sekrete ordoni al la armeo eventualan denovan pucxon. Mi ne konfidus al li. Kio okazas kun li nun ?
Ursula
 (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/04/28 - 21:47:37
3 - Kara Razeno,
Kiel senhonta estas nepala princo!
La unua filo de Gyanendra post golfludo auxte koliziis auxtobuson en Katmando kaj senrespondece forkuris.
Gxis nun li ripetis trafikmortigi ecx du fojojn, cxu ne?! (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/04/30 - 20:25:00
4 - demokratio
ĉiutaga klopodo
en respubliko

respublik’ ĉie
bela bona taŭga nur
demokratie

nu Nepalanoj
kuraĝaj civitanoj
bonajn sukcesojn

forĝu la feron
senhalte dum ĝi ardas
flegu l’aferon

zorge agadu
sen iluzioj faru
serenon gardu
 (Comment this)

Written by: Bernard Behra at 2006/05/01 - 18:59:09
5 - Estimata Razeno,
Saluton. Mi ofte legas vian blogon kaj infromas sin pri la aktuala evento en Nepalo. Mi gtatulas vin pro via laboro. Tio estsa egala al skribi al centoj da geesperantistoj tra la mondo aux eldoni propran magazinon.

Mi deziras al vi felicxon kaj sukceson.

(Cxu vi bezonas ion helpon? Mi ne scias kiel mi povas helpi vin sed mi tre volas vin helpi iel)

Fumi (Comment this)

Written by: Fumiko Satou at 2006/05/02 - 12:25:27
Write a comment