April 25, 2006

Demokratio revenas en Nepalo !!!

Popola povo finfine venkis la reĝon de Nepalo. Hieraŭ nokte, je 11.30 de 24a aprilo, la reĝo Gjanendra anoncis ke li akceptis proponojn de la sep protestantaj partioj laŭ kiu, li restarigis la parlamenton kaj donis sloŝilon al ili por venigi la Maoistojn al demokratia politiko kaj al elekto de konstitucia asemblo. Jen la 19 taga protestado donis rezulton historian.

La unua parlamento sidos venontan vendreden, laŭ la reĝa promeso.

Tuj post la anonco, stratoj de la ĉefurbo vidis amasojn bonvenigantaj la reĝan anoncon. La politikaj partioj bonvenigis la anoncon kaj diris ke nun ili pli sincere laboros por la lando, popolo.

Dum 19 taga protestado landskala, almenaŭ 15 da homoj estis murditaj, pli ol 1,000 estis vunditaj kaj la stratoj vidis la plej grandaj homamoaso en historio, kun eble pli ol 200,000 (laŭ CNN) ĉiu tage. La registaro anoncis irmalpermeso dum preskaŭ ĉiuj tagoj sed ĉiam la anonco estis malobeitaj kun miloj da homoj protestantaj en ĉirkaŭo de la urbo. Estis planita ke venos du miliono da homoj en stratoj de Katmando dum 25a aprilo pro finbatali kontraŭ la reĝo kaj anonci respublikan sitemon, tiun la prtioj ĵus nuligis.

Forpasinta reĝo Birendra konsentis doni multipartia demokratio kaj resti konstitucia monarĥo post kvar taga protestsado en 1990.

[raportis 25a aprilo 10.15 am]

Posted by razen at 11:42:50 | Permanent Link | Comments (3) |
Comments
1 - Cxu la sep partioj interkonsentis ne fari respublikon kaj ankoraux konservi monarkion? (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/04/25 - 20:21:15
2 - Parlamento, konstitucia asemblo, partioj, inklude la maoistojn, - bone. Gratulojn kaj bondezirojn.
Sed ankau mi sxatus scii cxu poste temus pri konstitucia monarhxio, do pri kompromiso. Cxu la nepaloj estas certaj, ke la regxo iam poste ne denove provos malpermesi partiojn kaj parlamenton, se oni ankorau lasas iajn rajtojn al li nun ? Eble li ne plu estu la cxefo de la armeo...
Ursula (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/04/25 - 21:52:31
3 - Karaj,
La batalo ankoraux ne finigxis, nur komencis...
Dankon (Comment this)

Written by: Razen at 2006/04/26 - 11:50:40
Write a comment