April 22, 2006

Demonstracio pli grangxis pro la regxa prelego

Pli grangigxis la demonstracio en la cxefurbo kaj aliaj urboj post la regxo "prelegis" hieraux vespere. Mi ne povis kompreni kial li pensas ke popoloj estas tiom stultaj. Nepre la popolo atendas pacon sed ne tiel ke homoj denove donu la rajton popolan al li kaj simple gxuas kiam la regxo prenas cxion.

 Pli ol cent homoj vundigxis kiam la policanoj blinde pafis al la demonstraciintoj sur la strato. Multaj homoj vundigxis cxe kapoj cxar la policanoj kun intenco pafis cxe kapoj. Estis teruraj scenoj cxe la privata televido. Regxoj nepalaj estas cxiam kruelaj. Mi memoris ebl tiel la regxo Prithvi Nrayan Shah trancxis nazojn de 250 venkitoj antaux 230 jaroj.

 Kaj, stulte, Usono, Barato, Britio, Kanado, EU kaj Cxinio subtenis la regxan prelegon. Aux ili ne komprenas la problemon aux ili ne volas ke paco regu la mondo.

Cxu vi povas klarigi al viaj registaroj ke la regxo donis nenion al popolo per la retorikan prelegon. La popoloj demandas restarigo de parlimento, nova registaro kun reprezentantoj de cxiuj partioj (eble kun Maoistoj) kaj elekto por al asemblo de konstitucio. Cxu vi ne povas peti tion al regxo por la gxentilaj malfelicxaj popoloj de Nepalo?

Posted by razen at 20:45:17 | Permanent Link | Comments (1) |
Comments
1 - Vi skribis ke ankau EU subtenas la regxan proponon. Eble tio estas la oficiala opinio de la la plej multaj sxtatoj, sed ne tiu de la germana popolo kaj jxurnalistaro.
En niaj jxurnaloj, radioj kaj TV oni bone informis ke la partioj ne akceptas la SXAJNAN demokratian proponon de la regxo, cxar - tre grave - mankus jenaj kondicxoj: la konstitucio, la parlamento kaj tuta alia, demokratia sistemo sen iu regxo.
Povas esti, ke landoj (ne cxiuj en EU) kiel Britio, Nederlando, Hispanio, Svedio, Norvegio ne komprenas tion, cxar ankau ili havas regxojn, sed ili ne rajtas decidi ion ajn sen parlamentoj kaj partioj.
Eble en tiuj landoj oni kredas, ke la propono de la regxo temus pri simila solvo en via lando.
Oni ne komprenas ke via regxo nur sercxas eblecon resti en sia pozicio kaj tial nun promesas ion ajn, sed poste agadus alie.
La nepalaj jxurnalistoj nepre klarigu precipe tion, kiam ili donas informojn al la eksterlandoj.
Ursula
 (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/04/23 - 01:14:32
Write a comment