La rgxo parolis sed...
Mi refoje skribas hodiaŭ. Nun estas 11. 40 nokte kaj mi ankoraŭ estas en mia oficejo. Mi dormos sur mia seĝo hodiaŭ nokte.
Okazis tiel. La reĝo hodiaŭ vespere parolis. Li simple diris ke li redonis la povon li prenis al la popolo ! Tre ĝoje. Sed... Li samtempe diris ke li proponis al la sep politikaj paritoj ke ili elektu unu gvidiston kiu pretas esti ĉefministro laŭ la reĝa plano. Kompreneble, neniu estos preta do la reĝo ne redonos al povon. Tre lerte, tre ruze.
Aliflanke, la reĝa prelego videblis sur la nacia televido kvin horoj post la registaro arestis du gravajn komunistpartiajn gvidistojn. Du gravaj gvidistoj Jhalnath Khanal kaj Bamdev Gautam estis arestitaj kiam ili alvenis Katmando el flughaveno.
La ĉefurbo jam montris ke la popolo ne estas feliĉa kun la neklara sed certe konfuziganta prelego. Tuj post la prelego, homoj bruligis aĵon kaj montris malkontenon surstrate. Amaso da protestantoj ĉirkaŭ marŝis en la urbo.
Sed la Barata kaj Usona registaro jam laŭdis la reĝan movon kaj akceptis la reĝan prelegon pozitive. Tio signifas ke la gvidistoj de ĉefaj partioj sentos malfacile protesti kontraŭ ĝi. Kaj, la Maoistoj, kiuj nerekte helpis la politikistojn dum 16-taga demonstracio estos malfeliĉa kun la partioj kaj do okazos kverelo inter la partioj kaj Maoistoj.
Malgraxu ĉio, la popolo ĝenerale tute ne akceptos la reĝan proponon. Ili certe atakos al la gvidistojn se ili konsentas la reĝon kaj volos esti ministroj de la reĝa kabineto. Do la demonstracio daŭros. Ili jam eklernas revi pri respubliko - la Nepalo sen reĝo, kie ĉiu popolo estos egala.
Ankaŭ hodiaŭ okazis simile en la urbo - la reĝa registaro anoncis irmalpermeson de 9a matene ĝis 8a vespere. Mi venis al oficejo matene je 8a (kaj poste pli longigis ĝis noktomezo) ĉar jam komencis mapaco en stratoj kaj trapasi ilin per motorbiciklo estis ne ebla. Hodiaŭ ili bruligis kelke da motorbiciklojn kaj veturilojn.
![]() |
![]() |
Mi estis en la oficejo kaj venis tempo ke mi veturis per nia buseto al kelke da lokoj kie esti homamasoj. Mi por la unua fojo vidis tiom granda demonstracio - tio devas esti ne malpli ol du mil cent homoj - de genuloj, gemaljunuloj kaj geknaboj; riĉaj kaj malriĉaj. Kvankam esit sanoncita irmalpermeso al tiu Ĉirkaŭ Vojo, oni libere protestis laŭ tiu vojo kaj soldadoj kaj polocanoj aŭ ne estis aŭ ili nur rigardis la aferon pace. Ĉiuj havis saman postulon - ke ili volas scii Nepalon kiel respubliko. Ili diris "Reĝo esas ŝtelisto, vi forlasu landon."
![]() |
![]() |
|
Poste ni aŭdis/vidis en televido ke ili estis tiel mizere batitaj kiel okazas ĉiutage. La reĝo ankoraŭ ne kredis ke la popolo havas tian povon.







Popola sopir’
Respublika bondezir’
Nepala aspir’
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi? (Comment this)
Nepaloj digne luktas
Fiul’ foriros
(Comment this)
Ankau mi dubas pri tia kompromiso. Cxu nepalanoj ne provis tian kompromison jam antaue ? Cxu funkciis ? Ne. La regxo denove, kiel antaue, iam uzos cxian kompromison por pucxi denove kaj forpreni denove la povon de demokratie balotitaj partioj. Oni jam spertis tiun trukon. Oni ne konfidu denove. Tial mi bone komprenas ke la partioj ankorau ne kontentas pri tia kompromiso.
Ankau multaj germanaj jxurnaloj bone klarigis tiun punkton kaj komprenis la reagon de la partioj. Cxu Usono kaj Barato ne vidas tion ? Eble ili nur timas pri propraj profitoj kiujn ili ne plu havus en nepala demokrata sistemo.
La homoj ne rezignu nun, kiam ili estas eble jam tre proksime al demokratia evoluo. Mi ege bedauras ke jam homoj estis mortigintaj.
Ursula (Comment this)
Kara Bernard Behra, bele, kiel vi poete komentis ! (Comment this)
Mi dormis hieraux nokte cxe oficejo kaj hodiaux matene revenis hejmen por vidi filon mian.
Mi ne povis iris denove al oficejo pro irmalpermeso. Estis grandegajn preotestoj surstrate.
Mi blogas el mia najbaro, al kiu mi sxtelvizitis malgraux irmalpermeso.
Razeno (Comment this)