March 24, 2006

Geesperantistojn kaptis Maoistoj

Sxokite, mi jxus auxdis ke la polaj geesperantistojj, kiuj estas en Nepalo kaj vojagxonta al la regiono de Monto Everesto estis kaptitaj de la Maoistoj.

 Hodiaux vespere mia edzino, kiu laboras en alia jxurnalo telefone informis min pri tio (Nespa jam dissendis informojn por jxurnaloj). Sed tiu dokumento ne venis cxe mia oficejo. Vespere telefonis al mi Narendra kaj Poshraj kaj petis al mi peti helpon de aktivistoj de homaj rajtoj. Mi certe faros tion. Mi diris al ili ke mi jam sciis pri tio sed mi ne povas eldoni novajxon pri tio cxar mia redaktoro diris al mi ne ni ne traktu tiajn seriozajn informojn sen oficiala informilo el Nespa. Nun estas 9.05 vespere sed gxi ankoraux ne venas.

Mi tre bedauxras... kaj esperas ke la Maoistoj baldaux liberigu ilin tuj.

 


Posted by razen at 21:22:43 | Permanent Link | Comments (8) |
Comments
1 - Kia fatalo! (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/03/24 - 22:13:32
2 - Mi tute sentime kaj senzorge marsxis tra la himalaja montaro antaú du semajnoj, cxar mi neniam kredis ke maoistoj vere kaptus esperantistojn, iujn eksterlandajn turistojn. Tial tio nun estas sxoko por mi. Cxu oni jam eksciis kial la maoistoj kaptis ilin; cxu ili postulas monon aú ion ajn antaú liberigi ilin denove ? (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/03/25 - 00:30:18
3 - Kara Razeno,
Antauxe mi informis vin pri Amnestio Internacia en Nepalo, cxu ne?
Atenton! Amnestio Internacia en Nepalo ne povas rekte interveni pri problemoj en propra lando.
Cxiuj filioj de Amnestio Internacia rajtas aktivi pri alilandaj aferoj, eble por eviti rektan dangxerecon.
Kiom da polaj esperantistoj estis kaptitaj de maoistoj? Cxu la poloj estis en grupa vojagxo?
Cxu hazarde la grupo ne estas el Pola Esperantotour (eksa Monda Turismo)? (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/03/25 - 08:20:32
4 - Estimataj,
Kaptigxo de Poloj estis sxoko ankaux por mi. Mia sperto pri tia aferoj diras ke Maoistoj neniam kaptas iun ajn senkiale. Eble:
1. Ili refuzis pagi "takson" al la maoistoj en ilia regiono
2. Ili fotis la M aoistjn sen ilia permeso
3. Ili ekis politikan diskuton kaj presentis sin kiel inteligentaj politikistoj
4. Ili insultis/atakis la Maoistojn.

Mi kredas ke ili eble ne volis pagi "takson" al ili.

Strange por mi, anstataux peti organizojn pri homaj rajtoj, Nespa mem eldonis jxurnalelsendojn kun kvan nomojn sube (eble la estroj pensis ke estas bona tempor por varbumi). Mi timas ke tio ecx povas pli malbonigi la aferon.

Ni nur povas pregxi kaj atendi dum tia tempo.

Kara Tahira,
Mi komprenas tion. Dankon (Comment this)

Written by: Razen Manandhar at 2006/03/25 - 17:05:07
5 - Kara Razeno,

Kiuj esperantistoj el Pollando, cxu vi ne scias? (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/03/26 - 21:40:39
6 - Kara Razeno,

Mi eksciis, kiuj estas la poloj en la retejo:
http://www.raporto.info/

Dankon pro via informo!
 (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/03/26 - 23:02:04
7 - Jxus mi informigxis, ke la kaptitaj polaj du esperantistoj estis liberigitaj de maoistoj.
Kiel kial kie mi ne scias. (Comment this)

Written by: TAHIRA Masako at 2006/03/27 - 22:10:54
8 - DANKOJ AL NIAJ HELPINTOJ

Ni kore dankas al cxiuj homoj kaj organizajxoj, kiuj ne sciinte jxuste, kio okazis kun ni dum tagoj 23-27 de la marto 2006 sur vojo al Lukla, kaj suspektinde, ke ni eble estis forkaptitaj per maoistoj, faris grandegan agadon celintan klarigon de nia situacio kaj se necesus - liberigon.
Precipe kaj unue ni dankas al la estraro de Nepala Esperanto-Asocio kaj aliaj, multaj nepalaj samideanoj, kiuj laux plej bonaj intencoj alarmis ogranizajxojn pri homaj rajtoj, kio vesxajne povus esti nura efika helpa agado, se ni vere estus forkaptitaj per maoistoj.
Ni dankas al multaj polaj geesperantistoj kiuj dum tiuj tagoj montris sian plej grandan zorgon pri ni. Precipe ni dankas al Teresa Nemere kaj Kinga Czachowska-Nemere, kiuj tenis sencxesan informan kontakton kun nepalaj esperantistoj, trankviligis niajn geproksimulojn kaj, kvankam malmultaj informoj, donis al la polaj amaskomunikiloj plej prudentan klarigon de nia situacio.
Elkorajn dankojn al cxiuj eksterlandaj esperantistoj, amikoj kaj nekonatuloj, kiuj maltrankviligxis pri nia situacio kaj deziris al ni felicxan revenon el Himalajo.
Specialaj dankoj al neesperantistoj - s-ro Pawan Lama Sherpa kaj direktoro de la „Sita Air”, kiuj helpis al ni sekure flugi reen al Katmanduo.

Majxena kaj Vojtek polaj geesperantistoj – mondvojagxantoj
Gosia (Maria) kaj Konrad polaj gemondvojagxantoj
 (Comment this)

Written by: Majxena kaj Vojtek at 2006/04/15 - 13:12:01
Write a comment