February 18, 2006

Esperanto-kunveno. IHR

Mi jxus revenis el Esperanto-Domo kie okazas kunveno cxiu sabate. Strange (aux ne strange, cxar tio okazas cxiam), hodiaux ne okazis monata kunveno de estraranoj de Nepala Esperanto-Asociao kvankam hodiaux estas la unua sabato (laux registara kalendaro). Okazas tiel en nia asocio ke ne okazas kutima estrarana kunveno laux reguloj, kaj gravaj decidoj venas per telefonkonversacioj de du gravaj postenposedantoj. Kaj tiuj decidoj jam skribitaj sur la protokolo-libro ne estas plenumitaj.

Estis junuloj, Narendra Bhattarai kaj Philip. Bhattarai kaj Poshraj, kiel cxiam laboras por Internacia Himalaja Renkontigxo (IHR). Gxis nun estis raportita ke venos 11 da eksterlandanoj - du nederlandanoj, unu germanino kaj 8 gejapanoj. Dank' al S-ro Hori ke IHR plu vivas. Kaj venis Hans el Germanio, kiu preskaux cxiu jare venas Nepalon (mi dankas lin ke li kunportis kelke da belaj Esperanto-insignoj por ni). Kaj mi ne scias cxu Margreet, la nederlandanino, kiu skribis al mi jam aligxis al IHR aux ne. Kaj, bedauxrinde, nur malmulte da Nepalanoj (3-5) partoprenos dum IHR.

Strange, ke Hare Ram Bista, la junulo kiu preskaux ne parolas Esperanton estas cxiam meze de Esperantaj okazajxoj, precipe kiam trovigxas eksterlandanoj. Li nur volas personan profiton per Esperanto. Ankaux cxi foje, li petis monan helpon al Philip Pierce, la bonkora Usonano kiu nun laboras en Nepalo, por vojagxi al Muktinath kun IHR membroj. Mi ne povas kompreni kial homoj lernas Espernaton kaj misuzas bonvolecon de gxi. Tio nur malfamigos la lingvon kaj amikecon kiu estas eterna eco de nia internacia lingvo.

Same okazas kun la partopreno de Nepalanoj al Universala Kongreso. Mi jxus auxdis ke Munkunda Pathik kaj Indu Thapaliya vojagxos al Florenco por venonta UK. Mi ne ankoraux auxdis ne iu organizajxo helpis al Nespa por tio. Se tia helpo venis cxiuj membroj de la asocio devas scii kaj la estrarano devas elekti kiu vojagxos, kaj pli grave kial tiu persono vojagxos. Kial la sama persono vojagxas eksterlande kiam multaj aliaj ne havas sancxon vojagxi senpage. Kaj oni devas nun diskuti kion avantagxon tiuj bonsancxaj homoj jam donis al la loka movado. Mi pensas ke pli ol 10 homoj jam vojagxis per eksterlanda helpo. Cxu ili jam bone helpas al movado? Cxu ili jam kreis 10 novajn geesperantistoj? Cxu ili jam povas prelegi pri Nepala situacio en Esperanto dum 30 minutoj?

Mi nur memoras ke iu sinjoro Chol Nath raportis en iu UK ke Espernato movado en Nepalo komencis de 1995. Kaj tion raportis Esperanto en Azio. Hontinde. Denove, mi dissendis informon pri kio Chol Nath raportis en nia retdissendlisto, kaj neniu Nepalano respondis - cxu mi rajtas scii kion Nepala Esperanto-Asocio pensas pri la malvera raporto de Chol Nath? Kial oni ne punu lin pro sia mensogo?

Se vi volas kredi min? Internaciaj vojagxoj de nepalaj geesperntistoj nur donis al nia movado vundon - batalon, miskomprenoj, zajujxo ktp.

Kaj kiam oni parolas pri Esperanto-vojagxoj de Nepalanoj, oni ofte respondas ke estas lia aux sxia persona vojagxo kaj li/sxi mem pagis. Mi ne povas kompreni kiel Nepalanoj estas tiom ricxa malgraux la fakto de Nepalanoj gexenrale gajnas nur 270 Usunaj dolaroj jare. Strange estas mondo.

Krom cxio, mi tre volas vojagxi kun eksterlandaj partoprenantoj al montaro. Dum unua fojo, en 1995 mi tre vigle partoprenis kaj poste ne povis. Mi ne scias cxu mi ricevos ferion de mia cxefo aux ne. Do poste venos monan problemon.
Posted by razen at 16:15:59 | Permanent Link | Comments (5) |
Comments
1 - Similaj problemoj trovigxas preskaux cxie, kaj ni devas konfesi, ke la esperantistoj ne estas sanktuloj. Esperanto ne povas sanktigi "esperantistojn". Se trovigxas sentauxguloj, egoistoj, mallaboremuloj, konservativuloj ekster E-rondo, kial do ili ne povas trovigxi ankaux en Esperantujo. Miaopinie, ni devas kuragxe alfronti la malbonajxojn en nia movado, sagxe trakti kaj agadi laux nia vojo. (Comment this)

Written by: ZHU Xin at 2006/02/18 - 19:31:26
2 - Ankaux mi opinias, ke Esperantujo estas malgrandigo de la tuta mondo. Esperanto mem estas
sankta. Sed esperantistoj ne estas sanktaj homoj. Demokratismo, komunismo, socialismo, anarkiismo, liberalismo kaj religioj estas bonaj, sed partianoj kaj organizoj ofte eraras. Ankaux esperantistoj...
Mi estis konsternita leginte la regularon de NEspA: Prezidanto de NEspA rajtas en unu fojo uzi
monon gxis 5000 rupioj, Sekretario gxis 4000 rupioj, Kasisto 3000 rupioj, kun posta raporto.
Mi esperas, ke tio temas por la bono de Esperanto-movado. Sed mi neniam konas tian regularon
en mialanda Esperantujo. Cxiam antauxdiskuto okazas, kiam temas pri la uzo de granda sumo el
la kotizo de la membroj.
Eble la nepala socio mem havas tian sistemon por privilegiuloj. Eble pro tio la Regxo akuzas, ke
la politikaj partianoj estas malsanktaj kaj li mem devas "pli demokratiigi Nepalon". Cxu mi eraras?


 (Comment this)

Written by: Masakato at 2006/02/18 - 21:31:57
3 - Jes, ankau inter la esperantistaro ekzistas pli bonaj kaj pli malbonaj karakteroj. Mi memoras kelkajn esperantistojn el iu lando, al kiuj mi donis invitilojn antau pluraj jaroj. Post la oficiala vizito ili fugxis kaj ne plu revenis al sia hejmlando. Ili ie kontraulegxe laboris kaj logxis. Iutage policianoj venis al mi, demandinte min. Malagrable. Do, ili misuzis Esperanton kaj poste oni neniam plu audis ion de ili en Esperantujo.
Rilate al Chol Nath, mi memoras ke mi jam tiam ne estis certa, cxu temis pri skriberaro au pri konscia mensogo ("..ek de 1995.."). Rilate al Indu kaj Mukunda povas esti, ke eble ili ricevis privatan subtenon, se ne okazis oficiala decido post diskuto inter NEspA-anoj. Mi ja ne scias kiom da eksterlandaj kontaktoj ili havas.
Mi bone komprenas ke tiu temo kauzas miskomprenon, miskonfidon kaj jxaluzon en via E-movado.
Rilate al angle parolantaj esperantistoj kiuj volas profiti de esperantistaj kontaktoj al eksterlandanoj, mi nur diras, ke mi rifuzas paroli la anglan dum Esperanto renkontigxo. Mi instruus ilin kelkajn vortojn, sed mi ne babilus angle.
Mi bedauras ke nur 2 au 3 nepalanoj partoprenos la IHR-n, - kial ajn.
 (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/02/18 - 22:39:48
4 - En iu UK antaux kelkaj jaroj iu nepala esperantisto estis private invitita de iu. Li demandis min,
kiuj programeroj estas interesaj. Surprizite mi respondis, ke li mem bone konsultu Kongreslibron. Li diris, ke li estas laca kaj reiros al hotelo. Ree sxokite mi demandis min, kial li ne scias gxui
la Kongreson, kiu havas tiom multe da programeroj. Kiel malgxojos lia invitanto ne trovi lin en la
kongresejo.
 (Comment this)

Written by: Masakato at 2006/02/18 - 23:24:08
5 - Estimataj,
Dankon pro viglaj reagoj !!!!
Jes mi komprenas ke trovigxas cxiaj homoj en Esperantio. Sed oni nature esperas ke la vojo estu pli glata por ni. Oni nepre devas trakti cxian situacion dum nia vojagxo.

Razeno (Comment this)

Written by: Razen Manandhar at 2006/02/19 - 11:29:20
Write a comment