Amo-tago, motorbiciklo
Felicxan Tagon de Sankta Valentino !
En la mondo (speciale en okcidento) oni celebras hodiaux kiel amo-tago kaj nature, la influo jam venis en Nepalo. Malgraux politika malstableco kaj konflikto, multaj junuloj celebris tiun cxi tagon hodiaux - acxetante karton kaj mangxante en resturacioj kun siaj geamikoj/koramikoj. Interese ! Bindu revenos hodiaux el Haidarabado kaj eble ni ankaux iros ien kun fileto.
Hieraux mi sukcesis acxeti mortobiciklon. Tio nomigxas Bajaj ct 100, farita en Barato. Tio kostas en tute 94,900 kaj mi pagis 18,000 kiel unua sumo kaj do de venonta monato mi pagos 3,500. Tio estas preskaux ne eble por mi sed mi certe iel arangxos. Laux regule, tiuj homoj, kiuj jam havas grandan sumon ne rajtas denove acxeti ion per sxuldo. Sed, mi devas diri, ke tion mi povis fari cxar mi estsa jxurnalisto. Mia oficiala letero helpis min kaj la estro ecx ne demandis cxu mi havas alian sxultron aux ne.
Bone. Mi ne plu volas skribi ion pri politiko nuntempe. Mi ne sentas sin tiom malbona kiom estas nia regxo.

Gratulon pro via sukceso acxeti novan motorciklon.
Ne kredeblas en mia "demokratisma" lando, ke jxurnalisto havas privilegion sxuldi monon post alia sxuldo.
Alia stranga afero okazas en mia "kapitalisma" lando, ke emerituloj ne rajtas havi kreditkarton, malgraux tio ke ili ricevas suficxe da pensio kaj kapablas repagi kreditan monon, dume mi senlaborulo, sen enspezo, rajtas havi kreditkarton, se mi mensogas, ke mia edzo ricevas suficxan salajron.
Kia maljusta mondo!
(Comment this)
Do, la amo- tago jam venis al Nepalo. Cxe ni plej profitas la vendistoj de floroj kaj dolcxajxoj de tiu tago.
Kara Masakato, vere estas stranga, ke emerituloj ne rajtas havi kreditkarton, kvankam ili ricevas suficxe da pensio. Cxu oni ne kontrolas cxu via edzo havas suficxan salajron, sed kredas al vi ? Cxe ni oni tuj kontrolus, - tiel estas Germanio.
Mi havas proponon por vi ambau,- se Masakato partoprenos la IHR : Razen transportu Masakato-n (mi estas tro peza) duonan horon tra Kathmandu por vidi la urbon de tute alia "strata" perspektivo kaj Masakato pagos por tio ekz. 1000 rupioj, - tiel parto de la sxuldo jam estos pagata. ;))
Gxis la IHR. (Comment this)
Kiam mi unuafoje eksterlanden vojagxis post edzinigxo, vojagxagentejo rekomendis al mi posedi
kreditkarton, cxar la karto funkciis por vojagxasekuro. Tiam en aligxilo estis demando, kiom mia edzo enspezas. Mi fanfarone skribis pligrandan sumon ol en efektivo. Nenio kaj neniu kontrolis, cxu mi ne mensogis. Dume ankaux mia amikino, pensiulo, volis posedi kreditkarton, estis malakceptita laux la regulo, ke pensiulo ne rajtas, malgraux la fakto, ke sxi estis pli ricxa ol mi
ricevante suficxe da pensio.
Nuntempe mi ne scias, cxu ankoraux la regulo funkcias aux ne. Certe mensogo malvalidas,
cxar privatajxoj inkluzive de enspezo kaj imposto estas registrataj en komputiloj de sxtato, municipo, impostejo ktp.
Interesa ideo estas, ke mi rajdu sur la motorciklon de Razeno kaj pagu al li la veturkoston!
Bedauxrinde mi ne povos partopreni en IHR. En alia fojo mi provos!
Kara Razeno,
Ne akcidentu motorcikle. Hieraux en mia urbo okazis granda trafikakcidento. Sur auxtosxoseo
homo piediris. Por eviti kolizion auxtoj malfacile veturis,.Kamiono koliziis alian kamionon, kio
kauxzis plurajn koliziojn de multaj auxtoj. Mortis 5 homoj kaj vundigxis multaj. Inter la mortintoj,
ho, ve, estis unu el miaj konataj amikoj! Mi ankoraux ne povas akcepti la fakton pro granda sxoko.
Morgaux okazos funebra tranokto kaj postmorgaux adiauxa ceremonio por la amiko.
(Comment this)
mi bedauras ke tia akcidento okazis kaj mortis unu el viaj konataj amikoj. Mi deziras al vi fortecon en via animo por akcepti tiun sxokon.
(Comment this)
Dankon pro viaj respondoj. MI gxojas ke vi tiel diligente legis kaj reagis sur miaj blogoj.
Jes. Mi mensogis kaj en Nepalo ne ekzistas tia bona komputila statiko pri ies gajno ktp. Mensogi estas pli facila, vi nur bezonas kuragxon.
Kaj mi povas rajdigi iun samideanon sur mia motorciklon ecx kiam oni ne pagas min. Sed mi ne povas penis pri Ussula, bedauxrinde... ;)
Jes. Mi timas akcidenton. Mi bone zorgos sin. Dankon pro viaj zorgoj.
Mi bedauxras ke Masakato ne povos veni en Nepalo cxi foje. De unua renkontigxo (1995) mi ne estis kun la gastoj dum la tuta periodo (pro laboro kaj aliaj kialoj). Eble mi povos doni pli da tempo al la partoprenantoj. Sed mi devas esti certa ke estraranoj povas toleri min.
Mi auxids ke Margreet alvenos 24an februaro matene. Certe la Nespa Estraranoj akceptos cxiujn gastojn. Sxi diris ke ne trovigxas informoj pri IHR en reto. Cxu? (Comment this)
Bedauxrinde NEspA ne informis pri IHR publike en interreto krom via informo cxe
"nepalesperanto" en decembro 2005.
(Comment this)