January 28, 2006

Nepala regxo okazigos "kaprican" elekton baldaux


La elekto por urbo-oficejoj, kiun la regxo planis por la 8an de februaro, jam monstras gxian unikan aux kaprican econ. Nepre, gxi estos memorigita kiel la plej kaprica kaj sensenca elekto en la moderna historio.

La regxo, post la malfama pucxo de februaro 1a de 2005, anonicis ke li okazigos la urban elekton. Laux la konstatuto, la regxo ne rajtas anonci tiaj programon. Kiam la tuta lando "bruligxas" pro la konflikto de Maoistoj, kiuj jam prenis vivojn de 12,000 da homoj, la elekto de urboj tute mankas signifon. Laux la politikistoj, la elekto ne solvos ian ajn problemojn sed nur pli vastigos la distancon inter la regxo kaj la popolo. Pro tio la  plej fortaj sep partioj jam antaux longe anoncis ke ili ne nur nepartoprenos sed ankaux agos por malpermesi al elekton je siaj vicoj. Tio rezultis tiel ke la regxa elekto (anoncita kontraux konstitute de la regxo mem) vidos hontindan rezulton.

Por la 58 urboj bezonis pli ol 4,000 da kandidatoj sed nur cxirkaux 3,5000 da homoj kandidatigxis. En multaj urboj nur venis unu kandidato por unu segxo kaj ili nepre estos "elektita" sen elekto. Ecx en la cxefurbo, kie antaux foje estis tre multe da kandidatoj kaj ankaux venis inteligentuloj por sin kaindidatigxi krom la politikaj partioj, nun mankas ecx kandidatoj por multaj segxoj. Por 177 da segxoj nur venis cxirkau 80 kandidatoj. Kaj, ecx la kandidatoj estis strangaj - ili plej multe estis needukitaj kaj ne havis politikan kaj socian historion. Venis ecx purigistino de iu lernejo por igxi kandidato. Ili ecx ne sciis kion signifas la elekto.

Pli sovagxe, pro la timo de atakoj de la Maoistoj (Maoistoj jam anoncis ke ili atakos la kandidatojn), en multaj urboj la registaro ne permesas kandidatojn eliri el la registaraj domoj. En Janakpur, la sudorienta urbo, la tutan kandidataron la registaro malliberigis en granda cxambro kie ili ne havis litajxojn. Iliaj familianoj devis kunporti mangxajxon por ili kaj estis bela vidindajxo por geknaboj, same kiel en bestgxardenoj.

Aliflanke, multaj el la kandidatoj nun malkandidatigas sin, dirante ke le pro-regxaj politikistoj donis iliajn nomojn sen konstento kaj ili tute ne volis partopreni en la elekto.

Kvankam, la ministro pri homaj aferoj Kamal Thapa pensas ke estos sukcesa elekto. Parolante kun la BBC raportisto por Nepali lingva programo li diris. "Por urbestro ni havas 100 procento da kandidatoj, por vicurbestro ni havas 75 procento da kandidatoj, por aliaj postenoj ni havas 60 -50 procentoj. Sed mi kredas ke estos sukcesa elekto."

La popolo ne gravas pri elekto sed timas minacon la elekto kunportos. Sed estas certa ke pli sango-plena konflikto sekvos la elekton. Oni kredas ke la regxo timas pacon kaj okazigis la elekton nur por meti Nepalon en plua malpaco. La regxo en Nepalo estas auxtomate la plej alta cxefo de armeo.
Posted by razen at 13:29:07 | Permanent Link | Comments (0) |
Comments
Write a comment