Informo pri Nepalo
Nepal kovras nur 0.1 pro cento de la terglobo. Sed ĝi estas mirinda
miksaĵo de diversangulaj malsimiloj-- oni povas ĝui ĉielarkan
kunvivon de antikva historio kaj moderna vivmaiero, malsimilaj ligvoj,
ethnaj popoloj, viglaj kulturoj, biodiverseco kaj pitoreska pejzaĝo.
De belaj neĝpintoj de Himalajo en la nordo ĝis alta ebenaĵo en la
sudo oni vidas grandskala diferenco en verdaĵoj, bestoj vivataj kaj
homaj kulturoj. Situante inter Tibeto de Ĉinio kaj ebelaĵo de norda
Bharato, Nepal akceptas influon de ambaŭ flanko je lingvo, kulrutok
vestaĵo kaj civilizacioj sed tio ne signifas ke ĝi jam perdis sian
identecon.
La lando havas ĉirkaŭ 25 milionojn da homoj loĝantaj. Ili apartenas
al ĉirkaŭ 60 ethnaj grupoj kaj entute parolas pli ol 100 lingvojn
kaj dialektojn. La registaro ne antaŭ longe nomis Nepalon kiel
sekularan langon kiel vivas anoj de Hinduismo, Budhismo, Kristanismo,
Muslimo kaj ŝamanismo kunekun en harmonio.
Pro ĝia natura beleco kaj kultura signifo, ok okoj de Nepalo estas
agnoskitaj de UNESKO kiel mondoheritaĵoj. La Katmando-valo kaj
Lumbini estas la kulturaj heretaĵoj kaj Sagarmantha Nacia Parko kaj
Ĉitŭn Nacia Parko estas la naturaj heretaĵoj.
#Historio
Dum sia politika historio de kelkmil jaroj Nepalo travivis diversajn
reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Gopaloj kaj poste sekvis
Mahiŝpaloj kaj Kiratoj, kiuj regis de la 9a jarcento a.K. ĝis la 1a
jarcento p.K. Kaj poste regis Nepalo la Liĉivioj, kiuj venis en
Nepalo ĉirkaŭ la jaro 300 p.K. De tiam troviĝas skribitan historion
de Nepalo - la unua skribita dokumento de Nepala troviĝas sur la
venko-rakonto de ŝtono, datita je 467 p.K. La historio pri fino de
Liĉivioj ne estas klara kaj do venis Malloj kiuj regis la landon de
14a jarcento ĉefe la valon kaj ĉirkaŭaĵon. La arto, arĥitekturo,
kulturo, festivaloj, musiko kaj literaturo evoluis ĝis nekredebla
nivelo dum tiu periodo. Nepalo jam igixs unu el la grandaj lernejoj de
Azio, speciale pri Budhismo kaj Hinduismo. La plej multo de la
vididaĵoj en la urbo estas donaco de la Malla dinastio kaj ĝia
civilizacio.
Poste, reĝo de Gorkha, malgranda vilaĝa ŝtato, Prithvi Narayan Shah
akiris la valon en 1768 kaj do venkinte ĉirkaŭ 40 malgrandajn etnajn
kaj aliajn ŝtatojn li starigis grandan Nepalon. Kavankam Nepalo devis
perdi sian grandan parton dum ĝia milito kontraŭ la Brita registaro
en Bharato en 1816. poste sekvis dinastio de Rana "ĉefministroj",
post masakro de 1846, kiuj regis tiom forte dum 104 jaroj ke la reĝoj
nur restis pupoj. Post la "revolucio" de 1951, la reĝoj denove
fariĝis pli fortaj kaj finfine, hodiaŭ, la reĝo restas nur por
nomo, dank' al la popola movado de 2006. Restas espero en koroj de
Nepalo ke post 11-jara Maoista revolucio, Nepalo gajnu senbaran pocon
kaj ĉiaman prosperon.
#Katmando-Valo
Laŭ fama legodo, la valo iam estis granda kaj sankta lago. Venis
sankta Manjushri kiu tranĉis la monton kaj elversigis akvon kaj do
kreis la fekundan falon. Je alteco de ĉirkaŭ 1,300 metroj super la
marnivelo, kaj havas 30-35 gradojn en sumero (Junio) kaj 0- -5 gradojn
en vintro (Decembro). Plubas ĝis 1600 mm dum jaro, ĉefe dum Augusto.
#Vidindaĵoj de la valo: KATMANDO: Palaco de Katmando, Swayambhu,
Boudha, Pashupati, Ason Bazaro, Balaju, Kakani, Kitipur, Chovar,
Dakshinkali k.a.; PATANO: Palaco de Patan, Krishna Mandir, Ora Templo,
Mahadoudha, Okubahal, Kwabahal, Kumbheshor, Besto-ĝardeno;
BHAKTAPURO: Palaco de Bhaktapuro, Nyatapol, templo de Dattatraya,
Bholachhen, Nawadurga, Siddha Pokhari, Surya Binayak, Thimi, Changu
Naryan, Nagarkot.
#Vidindaĵo ekster la valo: Pokhara, Lumbini, Chitwan, Sagarmatha,
Langtang, Annapurna, Muktinath, Gorkha, Tanesn, Jiri, Trishuli,
Janakpur
#Fesivaloj: Basanta Panchami, Shivaratri, Holi, Ghodejatra, Seto
Machhindranath Jatra, Bisket Jatra, Balkumari Jatra, Matatirtha Mela,
Buddha Jayanti, Sithinakha, Gathamuga, Rato Machhidranath Jatra,
Krishna Jayanti, Janai Purnima, Gaijatra, Nag Panchami, Indra Jatra,
Gokarna Anusi, Teej, Dashain, Tihar, Shripanchami k.a.
# Ĝeneralaj informoj pri Nepalo:
Areao: 147,181 kv. km
Geografio: Sutias apud la Himalajo, mize de Ĉinio en nordo kaj Bharato en sudo.
Logantaro: 25, 284, 463 (2000).
Ĉefaj religioj: Hinduismo, Budhismo, Kristanismo, Muslimismo
Lingvoj: Troviĝas ĉirkaŭ 100 lingvoj kaj dialektoj, Nepali estas la
oficiala lingvo
Pokapa enspezo jare: 223 usonaj dolaroj
Mebro de: UNo ekde 1955
Ĉefurbo: Katmando, kun ĉrkaŭ 500,000
Mono: nepala rupio (1 usona dolaro = ĉirkaŭ 75 rupioj)
Politika sistemo: multpartia demokratio
[Estimataj, jen estas mia artikolo pri Nepalo. Mi intencis meti gxin en la hejmpagxo de NEspA. Mi atendas vian sugestojn kaj aldonojn pro pli bonigo de gxi. Bonvelu skribi rekte al mi aux lasu vian komenton tie cxi.]

