June 22, 2006

Aviadilo falis surtere - paco ekis en Nepalo

Naux personoj mortis kiam Twin Utter aviadilo falis surtere cxe la flughaveno de Jumla distrkto hieraux.

Homoj, cxu ricxaj aux malricxaj, devas flugi cxar ne ekzistas rojo por veturiloj en tiu okcidenta regiono de Nepalo. Kvakam la regiono estas ricxa je natura beleco kaj multkostaj herboj, homoj estas malricxegxaj cxar homoj tie ne povas disvendi siajn produktojn.

 Bedauxrinde, la regxo ankaux de tempo al tempo vojagxis tien sed nun mi komprenis li volis estis vidita sur la ekrano de registara televido sed ne tute volis helpi la homojn. Li anstatau donaci monon por estari hospitalon, lernejon ktp, li deponis sian monon en eksterlandaj bankoj (tiel oni diras mi mem ne renkoisti lin !)

 La polotiko de Nepalo nun sangxas tiom rapide ke mi ne povas ecx disinformi vin cxiutage. 

Paco tiel facile venis al Nepalo, post mortigo de 14,000 da homoj en 10 jaroj, ke oni ne volas kredi gxin. La cxefo de la Maoista partio "Prachanda" mem iris al logxejo de nia cxefministro pasintsemajne kaj subkribis sur al sama papero kaj anoncis ke paco nun ekas en Nepalo kaj ambaux flanko - kaj la partioj kaj la Maoistoj - kune laboras por forigi la regxon, por prepari novan konstitucion kaj rekonstrui la landon (eble tio signifas anonci federalan respublikon). Nun ni devas atendi cxu ili vere laboros pro siaj vortoj aux tio nur estis pro parolo.

  

 

Posted by razen at 11:32:13 | Permanent Link | Comments (0) |

June 18, 2006

Mia vojagxo al Muktinath (parto 9, 10 kaj 11)

Parto 9
7an de marto, marde

[Beni- Pokhara – E kunveno]
Estis strange ke la Radio Nepala bone aŭdiĝis tie. Mi fojfoje provis aŭkulti radion dum la vojaĝo sed preskaŭ neniam sukcesis. Sed etis tre klara tie. Mi tute ne volis scii pri novaĵoj kaj volis vivi pace almenaŭ dum kelke da tagoj sed mi aŭtomate fariĝis aŭskultanto de la novaĵo matene. Mi ne volis aŭdi kion la registaro diris – kiel ĉiam ĝi diris ke la reĝo eblas doni pacon kaj feliĉon al homoj kaj popolo ankaŭ volas tion. Oni postulas mian taksmonon por mensogi kaj misinformi min – tute ne tolereble !

Mi ellitigis sin frue kaj kuris al la tegmento. Mi volis iom rigardi la monton, por scii ĉu la fajro jam estis ekstingita aŭ daŭre brulas. Mi ne denove volis toleri ke la armeo ludas senrespondece kaj devas suferi la ĝangalo. Tie ne estis la fajro sed granda parto de la monto estis nigra. La naturo devis nutri la monton dum dekoj da jaroj por verdigi ĝin kaj por riĉigi ĝin per arboj sed la kapricaj soldatoj bezonis nur minutoj por detrui ĝin.

Jam pasis ok tagoj ekster Katmando. Kiam mi estis en mia hejmurbo, mi ĉiel malŝatis ĝin – ĉar akvo, aero, bruo kaj la etoso en tute nur veksis min. Sed kiel mi povas malami mian nakskiĝlokon? Nun mia vojaĝo estis tro longe kaj mi volis rekte iri al Katmando, mia kara urbo.

Denove, mi iom timis - mi havis nun sep ferian tagon kaj mi pasis ok tagon, sen informinte al mia ĉefo. Mi sciis ke mi devis estis punita iel en la oficejo. Sed forkuri el ofico mem estas eksciita aventuro. Forgesu kiel vi poste vivos sed la forkuro ja donis al mi ĝojon. Hieraŭ vespere mi ja planis sole vojaĝi rekte al Katmando sed denove ne volis pro io – kiam oni ĝojas oni devas ĝoji ĝis fino.

Matene mi telefonis al mia edzino kaj filo. Tre bone, ili almenaŭ scias ke mi plu vivas. Mia filo demandis al mi, "Kiun donacon vi kunportos por mi?"

Ni kune matenmanĝis kaj ekis al veturilo. Ni ĉiuj estis senpatienca reiri al urbo. Mi tuj komprenis ke miaj gamboj ankoraŭ ege doloris, kaj estis al mi malfacila piediri. Ni ne volis vidi la vendejojn, homojn atendantajn kaj trairantojn. Nur venis al mia kapo la sola ideo ke la buso kunportos min al mia hejmo – almenaŭ al la loko de kie mi povos kapti buson al hejmo.

Je 9.30a buso estis preta. Estis malnova granda buso kaj ni sciis ke la veturo estos malfacila. Venis la portistoj por adiaŭi la eksterlandanoj kies ŝarĝojn ili portis dum la vojo. Kaj Nabin subite memoris ke li forgesis lian rimenon. Li estis tiom maltrankvila ke li forgesis ke la vojo al la hotelo estas longa kaj liaj piedoj ankaŭ doloris.  Rustam demandis lin, "Nabin, vi ne irus al via edzino se vi lasus ŝin, kial vi tiom amas vian rimenon ?" Kaj mi aldonis alian sĉercon – "Li certe ne iris ĉar tio multekostis. Mi povas imagi ke lia edzino donacis ĝin al li. Nu, ĉu li iris pro amo aŭ pro timo?"

Mi kaj Dhruba esis kune kaj Rustam estis antaŭ ni. Ni havis tre bonan tempon kun liaj mallongaj ŝercoj. Lia mantelfono havis dekojn da mallongaj sĉercoj.

Survoje aŭskultiĝis Dhaulagiri FM, la loka privata radio stacio. Mi tre interesiĝis pri lokaj radioj – sed mi nur povis aŭskuti samajn kantojn kaj anoncojn kiujn mi tro ofte aŭskultis en Katmando. Eble tio estis malbona tempo por aŭskulti lokan novaĵon.

Post tagmeze, je la 2a ni atingis al Pokhara. Miaj piedoj tiom multe doloris ke eĉ stari estis malfacila kaj mi ne volis eliri la buson. Sed devis esti kiel oni devis fari. Mi iris al la sama luksa resorto kaj Rusam diris ke li aranĝos ĉambrojn ĉe proksima malmultkosta hoteleto. Mi volis tuj kuŝi sur la tero.

Interese, ke jam estis Bharat kaj Archana en resorto. Mi miris ke ili povis pagi tranokton al tiom luksa loĝejo. Nur mi estas malriĉa en la mondo, mi pensis. Bharat diris ke lia vojaĝo estis parto de la renkontiĝo kaj li estis tie por bonvenigi nin al Pokhara. Li ankaŭ diris ke li kaj Arachana ĉefe vizitis al Pokhara por isntrui Esperanton al novaj lernantoj. Bharat diris ke li jam komenicis insturadon kaj multaj homoj lernis ĝin – dum tuttagaj lecionoj.
Tre bone. Mi poste vidis ke LP Agnihotri, la eksprezidanto de Nespa anakaŭ estis tie.

Nature venis demandoj pri vojaĝo de Bharat kaj Archana  oni demandis ilin kial venis, kiu pagas la vojaĝo, ĉu ili flugis aŭ veturis kaj ĉu NEspA estraro decidis ilianj vojaĝojn aŭ ĉu la Pokhara filio petis iliajn vizitojn. Bharat ne havis respondojn kaj Archana estis tute silenta. Kaj mi pensis ke tio ne estis bona loko por diskuto.

Unue ni manĝis, ĉar ni ne povis ion ajn manĝi de mateno ĝis la 3a horo. Ni iris la iu nepalanino malantaŭe kiu bone kuiris dalbhaton por ni. Hareram ne volis manĝi ĉar li festis. Unu el la du virinoj volis tuj iri hejmen ĉar ŝia edzo estis malsana. Iu helpis ŝin al bushaltejo sed ŝi ne povis trovi ion ajn. Post manĝado, oni sciigis min ke okazos bonvena programo de la Pokhara filio kaj ĝis tiam oni boatos.

Manĝinte oni iris al boato por ĝui la etoson de Feŭa lago. Mi, Nabin kaj Mandira malfruiĝis pro io kaj estis aparte. Mi ne volis boati sed devis sidi kun Nabin kaj Mandira. Por mi boatado estis tre tediga afero, kiam vi ne povis fari ion kaj sidi nur, parolante. Interteme telefonis min edzino kaj mallonge babilis. Jes, la remisto estis interesa – li ŝajnis tre najva sed estis tre lerta kaj ni fariĝis aktoroj por liaj ŝercoj. Ni vidis la grupo de Renkontiĝo en du boatoj.

Ni Revenis al resorto iom malfrue kaj estis ĉe la programo. Narendra,  LP, Hori, Bharat kaj Bodhraj (la ĉefo de Pokhara filio) estis gastoj kaj aliaj ĉiuj estis aŭskultantoj. Himlal Parajuli estis la anoncisto kiuj tro multe parolis – tiom ke aliaj ne havis sanĉon sufiĉe paroli. Lia malbona Esperanto ne esits temo de ŝerco sed li ridigis homojn. Krom ĉio, lia emo paroli en Esperanto estis nepre laŭdinda. Dume, Bharat, LP kaj Hori gratulis la pokharanojn por sia granda laboro kaj emo disvastigi la internacian lingvon. Estis por mi malfacila kompreni  - ĉu ili jam faris ion laŭdindan? Kaj la prezidanto, Bodhraj tute ne povis paroli en Esperanto. Li nur povis diri "saluton".

Intertempe, Himlal volis danki la eksterlandanojn por sia vizito al Pokhara kaj donaci ilin. Li multfoje petis helpon por la filio sed ne klare diris kian helpon li postulis. Li unue vokis al Margreet por donaci, ŝi ne povis kompreni kial la donaco iris al ŝi kaj antaŭen iris. Sed, Himlal ne donis ĝin al ŝi kaj vokis al Ursula kaj kelke da aliaj eksterlandanoj kaj donacis al ili. Estis ĥaoso kaj tamen interesa parto de al programo. Unu el la gastoj ne povis kompreni kial tio okazis kaj demandis la mi – "Kial ne la Margreet? Kaj se li ne volis donaci al ŝi, kial li invitis ŝin? Nur por moki ŝin?"

LP anoncis ke li donacos kvar mil rupiojn al Pokhara filio el sia poŝo. Lia Esperanto estis preskaŭ duone la langla kaj li donacis "four thousand rupees" anstataŭe. Li havas grandan koron por donaci al esperanto-movado, tiel mi komprenis. Mi memoras ke li donacis 100,000 rupiojn al Nespa en 1995, tuj post la sukceso de la unua renkontiĝo. Sed poste, ekster la halo iu informis min ke ne estis certe ĉu li mem donacos la monon al Pokhara filio aŭ la asocio. Mi demandis sin ĉu la estraro decidis donaci monon al la filio? Kaj li ankaŭ diris al mi ke li ankoraŭ ne donis la 100,000 rupiojn al Nespa kion li promesis donaci antaŭ dek jaroj. Eble li donos ĉion kun interezo, mi imagis.

Mi havis hazardon babili iomete kun Urusla svingante en ĝardeno de la resorto. Estis interesa momento. Mi miris ke ŝi havis ĝustan ideon pri aktuala Esperanto-movado en Nepalo pli detale ol mi imagis. Jen ĝi provas ke Esperanto-movado en iu angulo de la mondo estas senlima, preter baroj. Oni ne devas diri ion al iu kaj oni komprenas ĉion. Mi demandas sin – kial ni mem ne povas zorgi nian movadon kiam tiom multe da eksterlandanoj zorgas ĝin?

Mi tre volis paroli kun pokharanoj por ke mi helpu ilin iel je lingvo. Sed ili devis reiri hejmen tre malproksime do mi ne povis babili kun ili. Mi ĝojis ke ili volis lerni Esperanton. Unu junulo venis al mi kaj petis mian helpon. Mi demandis, "Eble ne bezonas nun ĉar Bharat jam venis por instrui vin, ĉu ne?." La knabo miris kaj diris, "Bharat ne venis tien ĉi por instrui kaj li instruis al neniu. Mi aŭdis ke Bharat kaj Archana estis tie ĉi kaj ni nur venis por saluti ilin. Nun ne estas bona tempo por instruado ĉar ĉiuj ni estas okupitaj je ekzamenaj aferoj." Post manĝo ni iris al nia hotelo. Mi sukcesis doni mian telefonnumeron kaj retadreson al du junuloj kaj promesis ke mi helpos ilin per lingvo, kiam ajn ili vizitas Katmandon.

La vespermanĝo ĉe la resorto estis por ĉiuj. Tamen multaj nepalanoj ne volis manĝi ĉar ni manĝtis tre malfrue posttagmeze. Kelke da pokharanoj estis tie. Mi devis sidi sur la tablo kaj manĝeti. Mi volis diskuti pri la movado en Pokhara sed ne povis pro bruo.

Humiko venis al mi kun interesaĵo – sen bateria radio – kaj demandis al mi al kiu ŝi donacu ĝin. Mi sugestis ŝin ke ni organizu aŭkcion je fina tago tiel ke la mono iros al la asocio kiel donaco. Ŝi konsentis.

Nokte venis Archana por dormi kun Nirmala kaj Shakuntala en nia hoteleto. Kompreneble, ŝi ne estis feliĉa ĉar ŝi devis dormi en tiu heteleto kun la virinoj.

Estis nia fina tago kaj do celebrado kun tasoj devis esti. Estis mia vico aĉeti Marpha bradion kaj sidis en la hoteletĉambo. Estis denove babilado sensenca – diskutis pri problemoj kaj eblecoj pli bonigi Esperanto-movadon – daŭris ĝis noktomezo. Kiel ĉiam, Narendra ne mukte prenis sed helpis nin ĝui la estoson. Kaj Hareram tute ne trikis ĉar estis lia fasttago. Eĉ post tio daŭris mia parolado pri movado kun Dhuruba denove en ĉambro.

(PARTO 10)
8a mar, merkrede

Fru matene esis ni preta lasi ĉambron. Mi ankoraŭ estis dormema sed sampteme ankaŭ volis eki revojaĝon al Katmando. Ni trinkis teon kaj forveturis per buso. Jes, estis Himlal kaj aliaj kiuj denove volis kune foti.

Ni kune vizitis al Patale Akvofalo kaj Gupteshor Madadev, la groto kiun konstruis la akvofalo subtere – estis mirinda donaco de la naturo. Poste ni vizits al la gorĝa ponto kaj la regiona muzeo, kie troviĝis informoj pri la etnoj, loĝantaj en kaj ĉirkaŭ Pokhara. Estis nepre bonaj lokoj sed mi ne povis ĝui ilin ĉar mi estsi tre malsata kaj mi vivis ĝis posttagmezo per la nura taso da teo. Mi estis tiom malsata ke mi aĉetis paketon da biskvitoj sed tio ne estis sufiĉa por mi. Anstataŭ ĝui la vidindaĵon de Pokhara, mi atendis la tempon kiam mi povos manĝi.

Ali flanke, mi nenion volis foti ĉar jam okazis tiel ke mi nur ne povis plori pri perdo de fotoj. Mi perdis ĉirkaŭ 900 belegajn fotojn – kaj mi ne scias kiam mi povos denovi viziti al tiu regiono. Estis neforgesenda perdo. Nur venis ĉe miaj okuloj kiel mi trenis por foti la plej belaj pejzaĵoj trans la Himalaja.

Hori estis ĉe mi sed ne multe parolis pro malsata. Eble ankaŭ li egale emis manĝi. Li donacis min bananon kiu estis elekziro por mia malsatega ventro.

En la buso, kiam mi ĝuis la malnovan parton de Pokhara, telefonis mi DL Bhandari, la sekciĉefo de nia laborejo. Li demandis al mi kial mi ne jam venis antaŭe laŭ promeso. Mi nur diris al li ke malfruiĝis dum piedvagado kaj do aperos ĉe la oficejo dum sekvonta tago.

Estis eble 2.00a posttagmeze kiam ni atingis al iu resturacio. Estis tre bela pejzaĵo kaj freŝa vento. Sed homoj ne eistis bonaj – kelkaj jam plendis ke la manĝo ne estis bongusta kaj mi devis atendi pli ol unu horo por ricevi mian manĝon. Mia malsato estis preter imago, sed mi ete ĝojis diskutante pri nepalaj virinoj kun Margreet.

Ĉe Naŭbise trinkins teon. Ni ĉiu estis tiom laca ke ni ĉiuj estis preskaŭ silenta dume. Unu regardis la alian kaj salutis per ridetoj – tio estis nia komunikado. Kaj, interese, Bharat, Archana kaj Agrihotri estis ĉe alia teo-vendejo kaj ne estis kun ni.

Dank' al la sekureca problemo kaj reĝa armeo ke ni atendadis ĝi la soldatoj lasis nin. Por ili ĉiu civitanoj estis Maoistoj kaj ili volis scii ĉu ni  vojaĝas al Katmando por ataki la reĝan palacon. Estis ege longa vico sed finfine atingis al Katmando je 8.00 vespere.

Survoje mallumiĝis kaj la domoj en montetoj ĉirkaŭe brilis kiel steloj. Ne, tio ne plaĉis al mi ĉar mi sciis ke cixu domo kun lampo havis problemon. Katmando mem estas problemo. Mi certe ne volis reiri al la urbo post tiom longa restado en pacplenaj vilaĝoj. Tio okazas ĉiam por mi ke volas reiri ekster la valo kiam ajn mi revenas hejmen post vojaĝo. Sed tio ne eblas. Kiel ĉiuj civitanoj, mi estas ligita kun mia urbo, mia societo, mia familio kaj mia laboro.

Mi piede iris al la hejmo de Teku. Estis denove same malfacila por mi iri pro doloro; kaj denove mi havis mian ŝarĝon. La 20 minuta piedirado estis same kiel iri al Muktinath – estis kvazaŭ mi ne povas lasi la teron post mia irado, aŭ ju pli mi proksimiĝas al mia hejmo, des pli ĝi forkuras. Sed mi forgesis ĉion kiam mi vidis ke mia dizino kaj fileto estis ĉe la pordo kiam mi atingis hejmen. Mi diris levante miajn brakojn, "Vidu, mi ankoraŭ vivas !"

(PARTO 11)
Post skribo

9a marto, ĵaude

Mi dormis tro longe pro laciĝo kaj vekis sin malfrue.

Vole ne vole, mi devis iri al la oficeo. Estis tre malfacile por mi eĉ stari sed mi iris al oficejo kun ĝojo  - kvankam mi ne amis mian oficejon, geamikoj estas ĉiam ĉarmaj.

En la oficeja notictabulo estis grava informo por ĉiuj – tio diris ke neniu rajtas fieri sen skribitan permeso de la ĉefo kaj oni tute ne rajtas longigi sian ferion sen antaŭkonsento. Tio nepre estis por mi - mi bone komprenis. Sed samtempe mi dankis sin ke pro mia vojaĝo, la estroj de mia oficejo devis krei novan regulon. Mi ne volis eĉ saluti mian redaktoron kaj konversaciis kun miaj kolegoj. Ili bone rakontis la mi kia tertremo kaptis mian oficejon kiam mi ne revenis al la oficejo laŭ mia promeso.

La plej grava laboro mi havis estis blogi. Poste mi iris eksteren al retkafejo por respondi al atendantaj leteron. Mi sciis ke multaj geamikoj atendas min ĉe mia virtuala leterkesto kaj mi mem deziris informi ilin ke mi plu vivis. Unue mi blogis kontente kaj respondis al kelke da leteroj. Estis por mi tre multaj.

Mi poste iris al la oficejo kaj preparis mian raporton pri Jhumioj. Skribante ĝin, mi denove memoris ke mi jam perdis mian foton de Jumino. Kiom estus bela se mi povus publikigi la fotografon de la feliĉa Jhumino. Mi iris al al komputila sekcio kaj petis teĥnikistojn ĉu ili povos helpi min trovi la fotojn. Mi montris mian fotilon kaj elmetis la memorkatron. Ili ja provis tiom kiom ili sciis sed malsukceis, tre bedaŭrinde. Mi vespere komprenis ke la redaktoro estis ne feliĉa kun mi ĉar mi longe fieris kaj do mia raporto ne havos bonan lokon en la ĵurnalo. Tio denove malfeliĉigis kaj mi tuj lasis la oficejon.

Mi rekte iris al Hotel Singhi por partopreni en la internacia vespero. Jam ĝi komencis kaj mi aŭdis ke Bharat petis al ĉiuj gastoj por dankespremi. Mi ne povis kompreni kial danki se oni ne volas? Ĉu ili ne rajtis plendi aŭ kritiki? Mi ne povis aŭdi kritikojn eble ĉar ili ne havis permeson kaj nur tiuj kiuj volis danki povis paroli. Margreet donacis botelon da viskio al asocio, kaj humure petis ne trinki ĝin kun varma akvo sed kun glacio.

Madav Ghimire, la fama poeto de Nepali lingvo estis la ĉefa gasto – tio estas nia kutimo dum ĝeneralaj Esperanto-kunvenoj ke oni invistas iun neesperantiston kaj duone la programo okazas en la registara lingvo. Li saĝe diris ke du lingvoj estas gravaj – gepatra lingvo kaj internacia. Li diris ke gepatra lingvo estas ĉiam grava kaj oni devas lerni kaj uzi ĝin por montri sian idention. Li estis tre feliĉe ke ni lernas Esperanton por komuniki eksterlande. Li memoris ke iam alia fama poeto Lakshmi Prasad Devkota ankaŭ aŭdis pri Esperanto kaj tiom multe ipresiĝis per la ideo de la internacia lingvo ke li mem ekis verkis lingvon similan (bedŭrinde, lia filo mem ne sekvis lin kaj iĝis profesoro de la angla).

Estro de Internacia Lingvo Lernejo denove diris ke baldaŭ oni instruos Espeorjaton en sia lernejo. Estis nepre ĝojiga afero sed ne plu ĝojiga por mi ĉar de jaroj mi aŭdas pri ĝi. La lernejon  nun vicprezidas Mukunda kaj li estas laboranta tie eble por pasintaj 20 jaroj. Tio estas la kialo ke venas iu oficisto el la lernejo dum E aranĝoj kaj promesas sed, mi ne povas kompreni kial, la lernejo ankoraŭ ne enkondukis Esperanton tie.

Same kiel ĉiam, venis aro da homoj dum la progromo. Multaj el ili estis tute novaj. Mi scias ke venas tiaj strangaj gastoj kiam NEspA organizas tian programon kun senpaga vespermanĝo. Mi estis certa ke pli ol duono de ili ne povas eĉ saluti en Esperanto sed ili estas dekoracio de Esperanto kunvenoj, speciale kiam ni devas montri "grandan" Esperanto-movadon al internaicaj gastoj.

Tuj post la programo ni vidis dekoj da homoj kuris al mangaxejo, manĝegis kaj tuj forkuris. Ili nek babilis kun ni kun kunmanĝantoj. Multaj el ni vidis viĝaĵon de unu la alia kaj silente demandis – kiuj ili povas esti - eble neniu sed nur invitinto scias pri ili. Estas grava demando sur niaj kapoj - kiuj pagas ilin? Kiu vere invitas tiajn homojn dum ni aranĝas luksan manĝprogramon? Mi memoras tiajn amasmanĝantojn ĉe Azia Kongreso. Mi kaj Narendra petis al iu knabo ke li kolektu nomojn, adresojn kaj telefonnumerojn de tiuj novaj gastoj. Li ja ekis sed malsukcesis ĉar ili rapidis eksteren tuj post manĝado.

Komencis internacia vespero – estis vere bunta. Gejapananinoj bele kantis kaj ludis harmonikon. Zenette kantis lokan kanton el sia lando. Hori ludis la interesan Vietnaman ventinstrumenton, kiu similas nepala "binajo". Kaj venis vicon de nepalanoj, kiuj ne povis paroli aŭ kanti en Esperanto sed nur kriis kiel bestoj kaj bridoj. Simile okazas kun nepalanoj dum internaciaj vesperoj – ili bone povas kanti kaj danci sed ne povas doni ion ajn en Esperanto. Mi memoris al E kanton, verkitan de mi, sed denove mi pensis – la kanto ne estis mia, mi nur verkis ĝin por ĉiuj, se ili ne volus kanti ĝin, mi mem ne reklamus tie ke ekzistasn nepalan E kanton.

Fine venis aŭkcio – estis ege interese, mi ne volis aĉeti ion. Estis tre interesaj varoj – japana ludilo, pianeto, jakoj, radiilo, libroj, dolĉaĵoj ktp. Bharat kaj Rustam estis aktivaj aĉetantoj sed Bharat gajnis malpli bonaĵojn ol Rustam. Bharat donacis libron al Philip, sakon al Ursula, jakon al Narendra ĉar ili ne estis valoraj varoj.

Posted by razen at 14:34:16 | Permanent Link | Comments (2) |

June 12, 2006

Jam komencis preparado por venonta IHR !

Mia sabata vizito al NESPA oficejo estas tre fruktdona. Mi ĝojas ke
oni ne nur dormas sed ankaŭ laboras. Aŭ iuj dormas kaj iuj laboras.

Poshraj kaj Narendra decidis organizi la sesan Internacian Himalajan
Renkontiĝon venontjare. Ni decidis tiel ĉar okazos la Azian Kongreson
en Barato kaj ni ne volas perdi la sanĉon partopreni la plej multe da
geesperantistoj el Nepalo. Aŭ tiu jare ni ne pensos pri aliaj aferoj.

Ĝi okazos de 26a februaro kaj oni marŝos rekte norde al Langtang
regiono, al Rasua, ĝis la bordo al Tibeto eble dum 9 tagoj. Kaj
reveninte vizitos al tia punkto de kie videblas panaramon de la
Himalajo - ĝi tiel vere estos Himalaja renkontiĝo. Venis Lila (kiu
ankaŭ laboras por Nepala Turisma Oficejo) kaj donis al ni helpon
klarigi la aferon, ĉar ĝi estas nove trovita vojo kaj ne estos multe
turismeca.

Ni havas CDon kun enkonduko pri la loko Langtang kiu nun estas en la
angla lingvo. Mi volas traduki ĝin en Esperanto kaj produkti
Esperantan CDon, se iu helpos min enmeti mian sonon en la CDo.

Mi skribe petis aliĝi al asocio kiel dumviva membro. La estraro jam konsentis.

Aliflanke, gejunuloj praktikas Esperanton. Tio multe ĝojigas min. Ili
ankoraŭ ne verkis sufiĉe da artikolojn por sia organo, kiun mi volis
redakti.

Oni ne oficiale parolis pri vojaĝo al UK sed mi mem devis kompreni ke
Mukunda vojaĝos al Italio por partopreni en UK. Bone !

Kaj Mukunda donacis al mi la libron, kiun li verkis en sia gepatra
lingvo pri forpaso de sia patro.
Posted by razen at 12:54:56 | Permanent Link | Comments (3) |

June 04, 2006

Nepal to fall short of MDG on water: Report


 
Razen Manandhar
Kathmandu, June 3 :

A Japanese researcher from a reputed American university, who has recently completed a study on Nepal’s water supplies and sanitation, has said in her report that Nepal is unlikely to meet the

Millennium Development Goals (MDG). Among the ten MDGs, the government has been projecting the country’s Water
supply and sanitation sectors as satisfactory. According a government report, Nepal has already achieved the MGD target in
water supply, though it has someway to go to meet the sanitation targets.

The MDGs aim to halve the number of people without access to safe drinking water and basic sanitation by 2015. Nepal has signed
two documents on safe drinking water and sanitation in Stockholm and Johannesburg in 1990 and 2002, respectively.
“Progress in both water supply and sanitation sectors in Nepal is unlikely to keep up with the MDG targets,” the report, prepared by
Tomomi Kitajima of the University of Pennsylvania, states.
Talking to this daily, Tikajima said she collected data on water supply and sanitation in Nepal from various available documents
and field visits.

The report “MGD Targets, National Policy, and Current Efforts for Water Supply and Sanitation in Nepal” indicates huge discrepancies
between the government data and that put forward by independent studies.
According to Tikajima, the difference in method of collecting and analysing data may account for the discrepancies.
The difference is so vast between two sets of data that while the Census report puts the national drinking water coverage in 2001 at
82 per cent, the Poverty Reduction Strategy Paper (PRSP) of the same year indicates that it is mere 72 percent, according to
Tikajima.

Similarly, according to Census 2001, national sanitation coverage is 46.8 per cent whereas the PRSP indicates that it is only 25 per
cent.

Talking about the differences, Tikajima states in her report: “It does not matter for the local people if the current coverage is
high or low. Concrete steps need to be taken to address the water and sanitation needs of the people.”Asked if Nepal could meet the MDGs, she said: “It will be a big challenge.”

Taikajima has studied water shortage in Kathmandu Valley, surface water contamination, arsenic contamination, sustainability of
various technologies, barriers to improvement of water resources, Nepal’s chaotic political history, ethnic, cultural and linguistic
diversity as well as caste-based social structure, among other problems.

http://www.thehimalayantimes.com/fullstory.asp?filename=aCXatKsbwzqea3Qa5ta4HNamal&folder=aCXatK&Name=City&sImageFileName=&dtSiteDate=20060604 

Posted by razen at 12:05:22 | Permanent Link | Comments (1) |

Maoista amaskunveno - neoficiala kunveno cxe Nespa

Mi denove igxis malregula.

Vendrede venis amaso da Maoistoj en la cxefurbo por konduki politikan prelegon. Estis cxiel eksterorinara.

 Venis centoj da busoj (oni dire forkaptitaj sed la partoprenantoj diris ke la busveturistoj helpis ilin) venis el diversaj vilagxoj de multaj regionoj de la lando. Plej multe da volunuloj estis popolaj armeoj sen armiloj. Oni povas vidi la fortecon kaj diligentecon en siaj vizagxoj.

La membroj de centra komitatoj de Komunista Partio de Nepal (Maoistoj) - Prabhakar, Krishna Bahadur Mahara, Dinanath Sharma, Pampha Bhushal, Pawan Man Shrestha kaj aliaj tre gxentile prelegis. Ili kritikis la nunan registaron ke la registaro ne bone kaj rapide laboras por retrovi la rajtojn de la popolo. Ili montris eblecon ke la regxo nun nur dormas ne mortas do iam povas veki sin kaj ataki la popolojn por denove autokrati regi la landon .

 Sabate mi iris al Nespa. Bedauxrinde, kiel cxiam, ne okazis kunveno cxar ne estis prezidanto kaj gxenerala sekretario kaj aliaj estraroj. Oni nur babilis pri politiko ktp, kaj mi reiris antaux ol gxi finis cxar mi vidis ke tia kunveno povas dauxrigxi senfine. Mi sukcesis redoni la donacon al Posxraj kiun lasis Margreet.

Interese, Junio devas esti la plej aktiva monato en Nespa. Cxar dum tiu semajno Nespa faras sian eble solan laboron - decidi kiu bonsancxa homo gxuu la senpagan vojagxon al UK. La regxoj de Nespa decidas tion sekrete kaj aliaj ecx ne havas rajton demandi kial li/sxi kaj kial ne li/sxi. Tio estas regxa demokratio de Nesap de jaroj. Mi komprenas ke oni nun ne devas veni al Nespa oficejo por oficiale decidi ion cxar cxiuj tiel-nomataj oficialaj decidoj ne estas tra-videblaj ecx por estraranoj. Eble ili jam decidis kiu cxifoje vojagxos al Italio. Mi pere de eksterlandanoj auxdis ke vojagxos Mukunda kaj Indu. Kaj Mukunda ankaux havos sxancon vojagxi al Usono. Kaj krome, eble, Bharat jam vojagxis al Filipinoj por instrui Esperanton, tiel li diris antauxe al ni. Ecx Archana, la pagita laboristino por Nespa oficejo ne cxe eistis dum la kunveno.

Mi hieraux legis alrtikolon de Mukunda en sia gepatra lingvo pri sia vizito al Islando. Post la Azia Kongreso li volagxis al Islando por unu aux du monatoj.

Krome,  mi gxojas ke junuloj volas eldoni bultenon. Tre bone. Ili timas ke eble Nespa kritikos sed mi jam promesis ilin ke mi cxiam estas preta helpi ilin se ili laboras.

Posted by razen at 11:56:12 | Permanent Link | Comments (0) |