April 28, 2006

Unua parlamento sen regxa represento

Hodiaŭ la popolo de Nepalo vidis la historian parlamenton kie neniu sidis kiel opozicio kaj pli grave, ne venis simbola standardo de la reĝo (reĝa ĉeesto, aŭ fizika aŭ simbola ĉe parlamento estis deviga en estonto)!

Post mortiĝo de 16 homoj kaj vundiĝo de centoj da homoj la reĝo de Nepalo akceptis la veron ke li ne povos subpremi la homamason kiu postulis demokratian rajton kaj revis pri Nepalo sen reĝa.

S-ro Girija Prasad Koirala, kiun la reĝo anoncis kiel la ĉefministro laŭ la propono de sep politikaj partioj, estis tre malsana (li estas 84 jaraĝa), proponis per sia letero al la parlamento ke oni okazigu la elekton de Konstitucia Asemblo. Ĉiuj membroj bonvenigis ĝin. Oni formale diskutos pri ĝi kaj plej verŝajne oni akceptos ĝin - tio signifas ke nun oni verkos novan kosntitucion laŭ la propono de elektitaj homoj de la asemblo. Oni kredas ke nun venos tia konstitucio kie rajtoj de ĉiuj etnoj, kastoj, religianoj estos sekuraj.

Ekstere, membroj de etnaj popoloj, Budhistoj kaj aliaj protestis kaj minacis al la membroj de parlamentoj ke ili nepre proponu kaj akceptu la elekton de konstitucia asemblo.

Jen venas komenco de bonaj tagoj, sed mi kredas ke la vojo ne estas tiom facila. Sed estas nun certa ke la politikistoj neniam laboros kontraŭ la volo de pooplo.

Hieraux okazig grandegan amaskunvenon kie la politikistoj promeis labori nur laux la deziroj de popolo.

Posted by razen at 20:26:18 | Permanent Link | Comments (5) |

April 25, 2006

Demokratio revenas en Nepalo !!!

Popola povo finfine venkis la reĝon de Nepalo. Hieraŭ nokte, je 11.30 de 24a aprilo, la reĝo Gjanendra anoncis ke li akceptis proponojn de la sep protestantaj partioj laŭ kiu, li restarigis la parlamenton kaj donis sloŝilon al ili por venigi la Maoistojn al demokratia politiko kaj al elekto de konstitucia asemblo. Jen la 19 taga protestado donis rezulton historian.

La unua parlamento sidos venontan vendreden, laŭ la reĝa promeso.

Tuj post la anonco, stratoj de la ĉefurbo vidis amasojn bonvenigantaj la reĝan anoncon. La politikaj partioj bonvenigis la anoncon kaj diris ke nun ili pli sincere laboros por la lando, popolo.

Dum 19 taga protestado landskala, almenaŭ 15 da homoj estis murditaj, pli ol 1,000 estis vunditaj kaj la stratoj vidis la plej grandaj homamoaso en historio, kun eble pli ol 200,000 (laŭ CNN) ĉiu tage. La registaro anoncis irmalpermeso dum preskaŭ ĉiuj tagoj sed ĉiam la anonco estis malobeitaj kun miloj da homoj protestantaj en ĉirkaŭo de la urbo. Estis planita ke venos du miliono da homoj en stratoj de Katmando dum 25a aprilo pro finbatali kontraŭ la reĝo kaj anonci respublikan sitemon, tiun la prtioj ĵus nuligis.

Forpasinta reĝo Birendra konsentis doni multipartia demokratio kaj resti konstitucia monarĥo post kvar taga protestsado en 1990.

[raportis 25a aprilo 10.15 am]

Posted by razen at 11:42:50 | Permanent Link | Comments (3) |

April 23, 2006

La partioj decidas pli grandi la demonstracion

Hodiaŭ estas Dimanĉo, la 18a tago de batalo inter la popolo kaj la reĝo/diktatoro. La reĝo nur havas armeon kaj kelke da stutaj helpantoj sed la popolo havas tiun povon kiun ili zorgis dum pasitaj 237 jaroj por ke ili iam batalu kontraŭ la besta (tiun li diras ke stas dia) povo.


10th Day   10th Day
     
10th Day   10th Day
 

Hodiaŭ dum tuta tago estis batalo ĉe divesaj anguloj de la ekstercentra urbo - Koretshowr, Samakhushi, Chabahil, Banasthali, Hadigaon kaj aliaj lokoj. Nun en Nepalo la vorto irmalpermeso (pli ĝuste "curfew" en la angla) ne plu portas signifon ĉar homoj povas iri sur la strato amase. Almenaŭ tri personoj estis vunditaj kiam la policanoj pafis al la amanso da homoj demonstraciantaj.

Kelke da junuloj okazigis baloton ĉe la strato kion oni volis - ĉu respublikan sistemon, ĉu konstitucian monarĥion aŭ rektan regadon. Kaj 66 pro cento da homoj elektis respublikan sistemon !

Simile, amasaj demonstracioj okazis en diversaj urboj de la lando. Ĉiuj havas saman demandon - raĝo, lasu la tronon !

Danke, la gvidistoj de sep politikaj partioj defiis la reĝan prelegon kaj postulis ke reĝo donu al ili restarto de parlamento kaj elekto de konstitucia asemblo. Eble ili mem ne volis sed la amaso da homoj en la strato devigis ilin diri ke ni devas nu daŭrigi la revolucion. La gvidistoj minacis ke se la reĝo ne promesis por kion ili postulas, ili mem starigos paralelan registaron morgaŭ.

Nun estas tia tempo por ĵurnalistoj ke ili simple ne povas forigi sin el la demonstraciaj aferoj. Oni ne povas skribi ion ajn krom ĝi ĉar homoj simple ne legas. La registaro anoncis irmalpermeson de 9.00 matene ĝis 8.00 vespere. Mi alvenis al mia oficejo je 8.30 kaj nur povos reiri al hejmo post 8.00 vespere.

Mi telefone parolis kun kelkaj registaraj oficistoj hodiaŭ. Mi demandis ili kiel vi laboras dum tia malnormala situacio kaj ili simple ridis kaj ne volis respondi. Vere, ili tute ne laboras kaj nur kolektas salajron.

Kaj pro la sama kialo mi ne povis veturi kaj vidi la amasproteston en stratoj.

Aliflanke, la malgrandaj vendejoj, privataj oficistoj kaj laboristoj devas suferi multege pro manko de laboro. Dommastrinoj havas alian problemon. Mankans nutraĵon en vendejoj, multekostas kaj oni eĉ ne havas tempon vendi aŭ aĉeti ilin. Estas normala ke oni malsaniĝas dum tiu periodo ankaŭ sed nun mankas veturiloj por atingi al hospitalo kaj eĉ hospitalo ne havas tempon por ĝeneralaj malsanuloj. En ĉiu hospitaloj venas centoj da vunditaj demonstraciintoj ĉiu tage. Do mankas eĉ servantoj por ili. Mizere, kaj la reĝo ankoraŭ "ludas al fluton" kaj kredas ke homoj iris al lia piedo kaj konsentos esti sklavo lia. Ne kredeble.

Posted by razen at 19:43:01 | Permanent Link | Comments (4) |

April 22, 2006

Demonstracio pli grangxis pro la regxa prelego

Pli grangigxis la demonstracio en la cxefurbo kaj aliaj urboj post la regxo "prelegis" hieraux vespere. Mi ne povis kompreni kial li pensas ke popoloj estas tiom stultaj. Nepre la popolo atendas pacon sed ne tiel ke homoj denove donu la rajton popolan al li kaj simple gxuas kiam la regxo prenas cxion.

 Pli ol cent homoj vundigxis kiam la policanoj blinde pafis al la demonstraciintoj sur la strato. Multaj homoj vundigxis cxe kapoj cxar la policanoj kun intenco pafis cxe kapoj. Estis teruraj scenoj cxe la privata televido. Regxoj nepalaj estas cxiam kruelaj. Mi memoris ebl tiel la regxo Prithvi Nrayan Shah trancxis nazojn de 250 venkitoj antaux 230 jaroj.

 Kaj, stulte, Usono, Barato, Britio, Kanado, EU kaj Cxinio subtenis la regxan prelegon. Aux ili ne komprenas la problemon aux ili ne volas ke paco regu la mondo.

Cxu vi povas klarigi al viaj registaroj ke la regxo donis nenion al popolo per la retorikan prelegon. La popoloj demandas restarigo de parlimento, nova registaro kun reprezentantoj de cxiuj partioj (eble kun Maoistoj) kaj elekto por al asemblo de konstitucio. Cxu vi ne povas peti tion al regxo por la gxentilaj malfelicxaj popoloj de Nepalo?

Posted by razen at 20:45:17 | Permanent Link | Comments (1) |

La rgxo parolis sed...

Mi refoje skribas hodiaŭ. Nun estas 11. 40 nokte kaj mi ankoraŭ estas en mia oficejo. Mi dormos sur mia seĝo hodiaŭ nokte.

Okazis tiel. La reĝo hodiaŭ vespere parolis. Li simple diris ke li redonis la povon li prenis al la popolo ! Tre ĝoje. Sed... Li samtempe diris ke li proponis al la sep politikaj paritoj ke ili elektu unu gvidiston kiu pretas esti ĉefministro laŭ la reĝa plano. Kompreneble, neniu estos preta do la reĝo ne redonos al povon. Tre lerte, tre ruze.


King Gyanendra parolis al al popolo vendrede vespere (Photo: Nepal Television )


Aliflanke, la reĝa prelego videblis sur la nacia televido kvin horoj post la registaro arestis du gravajn komunistpartiajn gvidistojn. Du gravaj gvidistoj Jhalnath Khanal kaj Bamdev Gautam estis arestitaj kiam ili alvenis Katmando el flughaveno.

La ĉefurbo jam montris ke la popolo ne estas feliĉa kun la neklara sed certe konfuziganta prelego. Tuj post la prelego, homoj bruligis aĵon kaj montris malkontenon surstrate. Amaso da protestantoj ĉirkaŭ marŝis en la urbo.

Sed la Barata kaj Usona registaro jam laŭdis la reĝan movon kaj akceptis la reĝan prelegon pozitive. Tio signifas ke la gvidistoj de ĉefaj partioj sentos malfacile protesti kontraŭ ĝi. Kaj, la Maoistoj, kiuj nerekte helpis la politikistojn dum 16-taga demonstracio estos malfeliĉa kun la partioj kaj do okazos kverelo inter la partioj kaj Maoistoj.

Malgraxu ĉio, la popolo ĝenerale tute ne akceptos la reĝan proponon. Ili certe atakos al la gvidistojn se ili konsentas la reĝon kaj volos esti ministroj de la reĝa kabineto. Do la demonstracio daŭros. Ili jam eklernas revi pri respubliko - la Nepalo sen reĝo, kie ĉiu popolo estos egala.

Ankaŭ hodiaŭ okazis simile en la urbo - la reĝa registaro anoncis irmalpermeson de 9a matene ĝis 8a vespere. Mi venis al oficejo matene je 8a (kaj poste pli longigis ĝis noktomezo) ĉar jam komencis mapaco en stratoj kaj trapasi ilin per motorbiciklo estis ne ebla. Hodiaŭ ili bruligis kelke da motorbiciklojn kaj veturilojn.


10th Day   10th Day

 

Mi estis en la oficejo kaj venis tempo ke mi veturis per nia buseto al kelke da lokoj kie esti homamasoj. Mi por la unua fojo vidis tiom granda demonstracio - tio devas esti ne malpli ol du mil cent homoj - de genuloj, gemaljunuloj kaj geknaboj; riĉaj kaj malriĉaj. Kvankam esit sanoncita irmalpermeso al tiu Ĉirkaŭ Vojo, oni libere protestis laŭ tiu vojo kaj soldadoj kaj polocanoj aŭ ne estis aŭ ili nur rigardis la aferon pace. Ĉiuj havis saman postulon - ke ili volas scii Nepalon kiel respubliko. Ili diris "Reĝo esas ŝtelisto, vi forlasu landon."

10th Day   10th Day
     



Poste ni aŭdis/vidis en televido ke ili estis tiel mizere batitaj kiel okazas ĉiutage. La reĝo ankoraŭ ne kredis ke la popolo havas tian povon.

Posted by razen at 01:03:35 | Permanent Link | Comments (5) |
1 2 3 4