Nia kunveno kun turisma oficisto
Hodiaux posttagmeze ni havis seriozan diskuton kun la cxefoficisto de Nepal Turisma Oficejo (NTB).
Mi, Mukunda, Narendra, Bharat kaj Poshraj kune monstris nian malkontenon kaj malgxojon pro la informo kiun la NTB dissendis post kiam NESPA skribis al aktivistoj de homaj rajtoj kaj jxurnalstoj ke Marzena kaj Vojtek estis forkaptita de Maoistojn.
Anstataux helpi nin trovi kaj sciis la gxustan informon pri la gepoloj, NTB rekte skribis al jxurnaloj ke la informoj de NESPA estis misinforminta kaj ke ili vere ne estis forkaptitaj.
Ni rekte diris ke ni nur volis helpi al la gepoloj cxar estas geesperantistoj kaj ni havas tian mondskalan rilaton inter ni.
Kaj, la oficisto respondis ke ili nur volis savi la imago de la lando. “Persono aux asocio ne gravas. Nur lando gravas,” diris la cxeoficisto Tek Bahadur Dangi al ni.
Ili fakte volis pruvi ke ne estas problemo por turistoj en Nepalo. Ili pensis ke se oni legas tian novajxon ke la Maoistoj forkaptas turistojn, multaj turistoj ne venus en Nepalo.
Mi ne povis kompreni, kial la registaro kasxas informojn kvankam gxi scias ke la tuta mondo scias pri la vero kaj ili scias kion ili devas timi kaj kion ili ne devas.
Ni geesperantistoj decidis klare skribi al UEA, Pola Esperanto-Asocio kio vere okazis al ni kaj ni ne dissendis la informon senbaze.
Mi ne povas kompreni kial la registaro elspezas tiom da mono por la luksa oficejo NTB. Vidu, kiam ni informis pri la forkapto de geesperantistoj, ili ne reagis. Ili virtuale dormis kiam ni estis senpatiencaj. Kaj finfine ni sukcesis trovi ilin kaj sciis ke ili ne plu estis dangxeraj kaj ili sukcesis eliri la kaptadon paginate monsumon kiun la Maoistoj psotulis kiel regulo. Do, kiam NTB auxdis ke la gepoloj estis sekuraj, ili venis por doni sian informon - ne por danki nin ke ni kontaktis la gepolojn aux zorgis ilin, nek NTB gxojis ke la turistoj estis eksterdangxera. Sed, anstatauxe, ili skribis ke NESPA dissendis misinformojn. Hontinde.
Anstataux auxskulti nin, la NTB citis informojn de la Maoistoj (kiujn la registaro mem nomis kiel teroristoj) kaj volis pruvi ke ni esperantistoj estis mensogantoj. Tio monstris ke ni eraris kompreni NTB-n kaj invitis al niaj esperantaj kunvenoj kiel gastoj.
- - -
Hodiaux posttagmeze, mi estis cxe la programo kiam parolis la "busxo" de la registaro. Li eble denove ordenos irmalpermeson pro ke la politikaj partioj ne plu okazigu la demonstracion. Jam estas anoncita ke okazos grandan demonstracion la 8an de la aprilo kaj de 6a gxis la 10a okaos la striko en la tuta lando.
Eble, oni pensas ke denove la regxo malpermesos uzon de delefono kaj reto. Mi timas.

