Mi vojagxos morgaux
Eble la plej gxojiga memonto de mia Esperanto-vivo dum pasintaj dek jaroj - mi partoprenos en la 6a Internacia Himalaja Renkontigxo !!!
Okazis interkona verspero hodiaux (de kie mi jxus revenas). Estas 12 da eksterlandanoj kaj ankaux simila nombro de nepalanoj partoprenos. Bonege ! Morgaux matene ni lasos Katmandon kaj perflose rajdos sur rapida rivero tra 13 kilometroj. Kaj logxos en Pokhara kaj flugos gxis Jxomsom kaj do komencos 7-tagan piedvagadon. Mi iomete timas sed mi scias ke mi povas. Oni diras ke oni devas toleti altecon (3,700 metroj) kaj ventegon !!
Estis interese trovi Ursula. Kaj mi ecx ne povis parli kun sxi dum sxia restado en Katmando. Kaj pli hontinde, Mi vidis Margreet kaj petis pardonon ke mi ne povis veni al la flughaveno por akcepti sxin. Je estis hontinda. Mi devis esti tie. Mi dankis al S-ro Hori ke li dauxre vivigas la IHRon. Nepre jes.
Jam pasis dek jaroj kiam mi partoprenis la unuan IHRon. Tiam mi estis libera kaj ekscita .. . Intertmpe venis mia laboro kaj multaj aliaj ke mi forigxis el la Esperanto-movado. Mi nur memoras kiel mi gxuis la unuan renkontigxon kun preskaux amaso da partoprenantoj. Estis Knut, Andreas, ges-roj Cotton ktp.
Vidu, mi devis batali kun mia proksima cxefo por trovi 7-tagan ferion. Estas kutime malfacila trovi unu-tagan ferion. Kaj mi sukcesis trovi semajno da ferio ! Fakte batalo funkcias. Oni nur ne povas esti certa kio okazos poste.
Nun mi havas amaran kaj terura novajxo - la fifama birdo-enfuenzo jam alvenis en Nepalo. Post semajno da timo, kio venis kiam oni trovis la viruson en Mumbaio, nun gxi estas en Nuwakot, kiel hodiaxu matene mortis cxirkaux 1000 da kokoj. Estas timinda sed devas vidi la mondon kiel gxi estas. Cxu ne?
Eble mi blogos nur post mia reveno al Katmando. Aux eble el Pokhara.

