November 30, 2006

Renkontigxo kun kara HUZIWARA

Estis interesa renkontigxo hieraux vespere kun kara amiko el Japanio, HUZIWARA Keisuke.

 Antaux longe li skribis al mi ke li vizitos Nepalon por partopreni en Himalaja Lingvo Simpozio. Sed mi forgesis kaj pensis ke venos Bill Mak. Mia eraro.

 Mi vizits al la simpzio (ankaux por raporti) por trovi lin kaj ne memoris lian vizagxon. Kaj vidis eks prezidanton Mukunda kaj gxenerala sekretario Bharat anstatauxe.

 Poste mi legis en mia blogo ke fakte esti li kiu vizitis Nepalon. Mi memoris longan babiladon en lia hotelo dum lia pasiata vizito al Nepalo. 

 Mi telefonis al lia    hotelo sed trovis ke la telefonnombro jam estis sangxita do devis peti helpon de Rustam por trovi la gxustan nombron. Mi rapide telefonis al Narendra kaj kelke da aliaj sed mi tre bedauxras ke mi ne povis informi al aliaj geamikoj kvankam mi tre volis inviti lin al nia Esperanto oficejo. Mi estis cxe interparolado kun la cxefo de Maoista partio, "Prachanda".

 Estis tre interesa babilado pri dieversaj aferoj pri Esperanto-movado kaj aliaj. Li venis al Nepalo por prelegi pri "Chak" lingvo, pri kiu li studis en Bangladesho. Li diris ke Tahira estis lia unu el unuaj Esperanto-instruistoj. Li ankoraux ne isntruas kaj ne edzigxas...

 Ni kune iris al oficejo de Rustam kaj trinkis teon. Poste mi lasis ilin cxar mi devis labori.

 Nokte li telefonis min kaj diris ke lia amiko Bandladesha renkontis nian karan Bharat kaj jam promesis vojagxi al Bangladesho por disvastigi Esperanton tie.

 

 

Posted by razen at 16:38:25 | Permanent Link | Comments (1) |

November 28, 2006

Estis interesa diskuto

Hieraux posttagmeze vokis al mi Archana subite. Sxi havis ian konfuzon pri io en mia blogo. Mi klarigis sed denove mi volis renkonti sxin kaj rekte iris al la oficejo malgraux mia okupigxo. Mi klarigis aferojn al sxi kaj petis al sxi bonvole relegi gxin. Mi esperas ke sxi komprenis cxion.  Iel, gxi estis entute interesa konversacio.

 Mi petas pardonon al kara Huziwara ke mi miksis lin kun alia persono. Pardonu. Mi telefonis al li hodiaux sed la telefono en la telefonlibro estis malnova. Mi denove vokis lin vespere sed li ankoraux ne estis tie. Do mi provos morgaux matene. Mi memoras mi renkntis lin antaux tri jaroj kaj tre detale diskutis pri diversaj aferoj.  Mi gxojas ke lin trovis Tahira, dank' al lia apero en la blogo. Mi gxojas.

 Tre bedauxrinde, la  traktato, devis estis inter la registaro, la Maoistoj kaj la UNo ankoraux ne povis trovi gxian finon. La diskuto dauxras - kaj ni atendas senpacience.

Mi tre volis raporti por la Monato pri la politko sed strange, mi vidas sangxo en la politika evento do mi antedas plu kaj plu.  Laborante en la jxurnalo, mi vidas sangxojn cxiutage kaj pensas ke hierauxa novajxo estas senutila hodiaux.

 

 

Posted by razen at 18:05:33 | Permanent Link | Comments (0) |

November 25, 2006

Mi estis cxe NEspA hodiaux

Malgraux okupigxo mi iris al Thamel, cxe nia NEspA oficejo, pensinte ke mi povos renkonti novajn estrarojn kun novaj energioj. Tre bedauxrinde, mi vidis nur vic prezidanto Narendar kaj kasisto Rustam el la nova estraro. Philip estis same kiel cxiam kaj estis aliaj gejunuloj. 

 Unu el la junulo volis lerni Espranton denove cxar li jam forgesis cxion. Kaj mi diris ke anstataux lecionoj oni devas praktiki kiun oni jam lernis. 

La junuloj lasis la cxambron por diskuti pri sia afero kaj ni iomete babilis. Rustam bezonis la atestilon por registri la hejmapgxon sed li ne povis ricevi gxin cxar nur Bharat scias pri gxi.

La telefono de nia asocio jam estas ironio. Ni havas telefonilon kaj la asocio pagas por gxi. Sed tre oni ne povas uzi gxin dum sabatoj kiam venas la geesperantistoj aux kiam oni volas scii pri la kuveno telefoninte -cxar  la sekretariino metas la ilon en la sxranko kaj sxlosas gxin. Sxi mem ne venas sabete cxe la kuveno. Strange, cxu ne?

Philip konsentis ke la estraraj decidoj estu gluita sur la muro. Tion mi tre volis sed ankoraux ne povas fari cxar gxin posedas nur Bharat. Ni konsentis ke devas esti cxiuj  decidoj demokratiaj.

Mi informis al ili ke Mukunda baldaux volagxos al Europo pro prelegi pri Nepalo. Tiel li diris kiam mi vizitis lin cxe lia oficejo lunde. Li ankaux diris ke li devis vojagxi kvankam li havis grandan laboron en sia oficejo, cxar jam li promesis. Mi ne demandis de kiu asocio li estis invitita aux cxu estis lia privata aux oficiala vojagxo. Mi gratulis lin kaj deziris lian sukceson.

Mi auxdis ke Bill Mac venos al Katmando sed mi ne scias cxu li jam estas en Katmando aux ne. Laux lia plano, li devis esti cxe la Lingva Kunveno kiu komencigxos morgaux. Li nek telefonis nek  skribis al mi leteron. Mi atendas lin.

 

 

 

 

Posted by razen at 19:11:30 | Permanent Link | Comments (6) |

November 21, 2006

Bonvenon paco en Nepalo !

La registaro kaj la Maoistoj jxus antaux tridek minutoj (je 8.30 pm, 21an de novembro 2006) subskribis en la kmprehensiva paco-traktato en Katmando, kiu montras ke en Nepalo la 11-jara kunarma batalo finis oficiale. Strange por la tuta mondo, nepalanoj sukcesis finfine trovi pacon sen helpo de eksterlanda mez-uloj kaj UN-a superrigardo.


Post tio, la Maoistoj
kontestos en la elekto de konstitucia elekto, per kiu oni verkos novan konstitucion. Plej versxajne, ili visxos spacon por regxo en tiu historia dokumento.

Estis atendita de cxiuj civitanoj la politikistoj, komercistoj, inteligentuloj, jxurnalistoj kaj ecx internaicaj helpagentioj. Estis ja memorida tago por la tuta mondo, precipe por tiuj kiuj subtenas la maldekstrulaj rebeloj.

Post morto de pli ol 12,000 da homoj la registaro - kaj regxo kaj politikaj partioj - ekkomprenis ke ja estas malegaleco inter la popoloj kaj tio kauxzas batalon. Kaj la Maoistoj ankaux komprenis ke nur paco povas helpi cxiujn. Samtempe, ili kredis ke la rajtoj al etnoj estas grava afero por cxiuj - nur unu etno, unu lingvo kaj unu religio ne povas cxiam regi.

Parolante post la rito de histioria subskribado, cxefo de Maoistoj Prachanda diris ke jen Nepalanoj pruvas ke ili povas fari cxion por la paco. "Denove paco naskigxis post la 2600 jaroj. Ni ja havas ion pro montri al la tuta mondo," li diris.

Kaj la cxefministro Girija Prasad Koirala said ke la subskribado estas historia kaj gxi finas la epoko de murdo kaj malpco.

Jxuste, la Usona ambasadorejo jam gratulis Nepalo pro la sukcesa komeco de paco.

Ni vidu, kie la paco helpos al kreso de Esperanto-movado !


Prime Minister Girija Prasad Koirala (center) and Maoist chairman Prachanda (right) at the Birendra International Convention Center at Naya Baneshwor, Kathmandu just before signing the comprehensive peace accord between the government and the rebels on Tuesday evening.

(Photo: KTV )



 

PS: Nur hieraux aperis la raporto pri la registara subpremo al popolmovado, direktite de la regxo dum Aprilo 2006. La raporto, preparita post ses-monata laboro, konkludis ke tiama registaro, inkluzive al la regxo, tiama cxefo de ministraro, kulpas. Ni atendu, kiel oni punos la regxon.

Posted by razen at 20:39:57 | Permanent Link | Comments (1) |

Jen komenciĝas batalo

Estis la unua kunveno sbate posttagmez(8-11-2006). Mi estis certa kiel ĝi komenciĝos - mi antaŭvidis problemon sed mi kredis ke forgestinte ĉiujn aferojn antaŭe, oni promesos kunlabori. Sed mi devis vidi.

Jam estis Bharat kiam mi iris en la cxambro kaj sekvis aliaj. Jen komencis la estrara kunveno. Antaŭ ol la diskuttemoj aperis, Bharat protestis ke li ne volas paroli en Esperanto ! Ĉar dum la antaŭ a kunveno, ni decidis ke venontaj estraro-kunvenoj okazu en Esperanto (ĉar mi ne povas toleri krokodilojn en estraro kaj tiel proponis). Li rekte diris al mi ke mi ne povas devigi iun paroli en Esperanto. Mi diris ke fundamento de Esperanto asocioj en la tuta mondo estas tio ke ni parolas Esperanton. Li venis kun lia logiko ke kaj oni parolos laŭ vole en Esperato aŭ en aliaj lingvoj. Do mi parolis en mia gepatra lingvo kaj li ne volis akcepti ĝin. Tio signifas ke li rajtas paroli en lia lingvo kaj mi ne rajtas paroli en sia lingvo. Dio mia, jam pasis pli ol cent jaroj Zamenhof kreis Esperanton por solvi lingvajn problemojn kaj ĝenerala sekretario denove volas varmigi lingvan problemon. Mi diris ke oni ne insultu Esperaton almenaŭ dum Esperanto-kunvenoj. Mi memoris la duan celon de UEA : "Agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon". Kaj subite venis natura demando en mia kapo : "Ĉu UEA iel ludos rolon solvi lingvan problemon en la rilato de parolantoj de diversaj lingvoj en iu lando (eĉ inter tiel nomataj eseprantistoj)?" Kaj Bharat malfermis sian menson - li diris rekte ke li ne bezonas min kiel prezidanto kaj li eĉ minacis ke li denove vokos kongreson kaj trovos alian prezidanton ! Mi nur ridis.

Venis la tempo kaj mi proponis ke ni devas skribi al ĉiuj internaicaj organizaĵoj pri la nova estraro kaj oficiala retadreso, poŝtadreso retrono ktp ĉar multaj homoj konfuzas ĉar diversaj estraranoj uzas diversajn adresojn. Ĉiuj konsentis. 

Mi poste proponis ke la ĉambro estas luksa kaj ni multe da monon elspezas je lumono. Kaj ankaŭ proponis ke ni ne plu bezonas pagata sekretariino. Ĉiuj konsentis sed Bharat ne. Li diris ke ni jam estas granda (kie partoprenas 50 da membroj dum ĝia nacia kongreso) asocio kaj estas multe da laboro. Li estis pli kolera kiam oni parolis pri maldungiĝo de sekretariino! Li diris ke li ne povas zorgi pri leteroj ktp kaj do bezonas sekretariino. Kvankam estis decidita ke KAEM pagos ŝin, estas preskaŭ senutila ĉar jam oni vidis kiun la sekretariino vokis al la kongreso kaj kiujn ne. La asocio ne bezonas sekretariinon sed la ĝenerala sekretario bezonas ŝin. Ĉu ni ne nomu ŝin "sekretariino de ĝenerala sekretario"? Eĉ Indu kaj Subhas diris ke estas luksaĵo por la asocio espezi tiom da monon je oficejo kaj sekretario. 

Mi petis trasformadon de oficialaj informj de antaŭa al nun estraro kaj Bhatrat diris ke li ne havas ion. Nur aperis bruo sed ne venis promiso. Mi demandis al al eskprezidanto Mukunda kion li opinias kaj li rekte diris, " Mi nur aŭkultas hodiaŭ kaj en parolos". Mi proponis ke la antaŭ a estraro devas transdoni la bankokontojn al nova estraro kaj la kasistino de antaŭa estraro kaj vic-prezidantino de nuna estraro Indu estis silenta. Mi do proponis ke ni metu la monn en fiksita konto por ke neniu tuŝu ĝin dum venontaj du jaroj. Denove venis la dilemo - ĉu aĉetu teron aŭ ĉu metu ĝin en la banko. Jam estas kutimo daurxigi la dilemon kaj uzadi ĝin je manĝado ktp. Mi diris ke NEspA devas scii kiuj jam kandidatigis sin al la Jokohamo. Venis informoj ke estis Poshraj, Narendra, Apsana kaj mi. Sed neniu scias pri la kvina kandidato.

MI proponis ke ni eldonu libreto/ taglibro por la jaro 2007 kun nomaro kaj adresaro de NEspAanoj. Oni pensos pri tio.  Mi denove proponis ke ni urge eldonu la vortaron. Venis reago ke oni jam multe diskutis pri tio. Nabin ĵuste diris ke jam aperis tri libroj en du jaroj kaj vortaro ne aperis dum pasintaj 10 jaroj. Mi atendas plu.  Kaj do estis vico de Mukunda paroli. Li staris ke diris ke oni nur diskutis malnovajn temojn kaj rekte donis al mi la decidlibron. Mi dankis lin. Li volis doni al mi la ĉeklibron sed oni ne sciis kiel ĝi estis. Mi petis ke ni aranĝu oficialajn leterojn en ordo. Estis mia peto ke ĉiuj havu rajton legi ĉiujn oficialajn leterojn venis al NEspA kaj NEspA sendis. Sed neniu montris al mi la leteron. Bharat nur diris ke li ne povas aranĝi leterojn li simle legas leteron en reto respondas ke deletas ilin.  La antaŭa estraro ne renovigis la atetilon de nia asocio ĉe la registaro. Devis esti en Aprilo. Kaj Bharat diris ke li ne havas tempon por tio. Poste venis Parashar kiu promesis renovigi la atestilon.  Fine mi proponis ke estas iu firmao kiu pretas registri kaj verki hejmpaĝon. Kaj Bharat diris ke ni atendu alian monaton. Subhash rekte diris ke devis estis decidita. Li fine skribis ke estis tiel decidita. 

Nun estis tempor por Bharat montri liajn temojn. Li proponis ke Mukuna estu ĉefdelegito kaj venis voĉoj ke ni honoru maljunulojn, ankaŭ mi samopinis. Narendra proponis voĉdoni sed Bharat ne aŭskultis lin kaj li skribis tiel.  Lia dua temo. Ni elekstu Subhas-n kiel la ĉefo de Renkontiĝo. Neniu kontraŭis kaj diris ke jam estas li la ĉefo kaj oni ne devis decidi. Sed li ne auskultis kaj skribis. Poste venis proponoj el Oriento ke ni organizu Renkontiĝon en orienta parto ktp. Je la fino, mi petis ke donu la decidlibron al mi por ke mi legu ĝin hejme por unu semajno kaj plu planos, sed mi ne povis ricevi ĝin. Jen mi vida ke miaj du jaroj estos plena je batalo. Ĉiuj konsentis kun miaj proponoj sed nur Bharat trovis erarojn en ĝi. Videble, li havis kaŭzon. Sed nun ĉiuj devas komperni ke NEspA ne plu estos en iel poŝo kaj neniu povos uzi ĝin por ies persona gajno.

Mi kredas ke mi estas sufiĉe forta batali kun tiaj aferoj tamen mi certe bezonas sincerajn helpojn de ĉiuj, precipe eksterlandanoj, kiuj amas Esperanton kaj demokratian sistemon.
Posted by razen at 13:00:39 | Permanent Link | Comments (7) |
1 2