Post longa silento...
Jam mi hontas ke mi ne regule blogas. Okazas tiel kvankam mi tre deziras regule blogi.
Jam mi vidis multajn sangxojn - en politiko, en socio, en mia familio kaj en la Esperanto-etoso de Katmando. Nun mi ne scias pri kio mi skribu. Mi tamen ne volas doni pli da tempo.
Bone, mi estis en la Esperanto-oficejo. Tio devis esti rgulan estraran kunvenon cxar estis unua semajno de monato (laux la registara kalendaro). Mi gxois ke mi vidis Mukunda, Rustam, Philp kaj Nabin Lal. Mi atendis pli ol duono da homo sed nenio okazis. Poste venis Bharat kaj Indu ! tre gxoja afero ke mi vidis ilin post monatoj. Mi gratulis ili pro la vojagxo.
Kaj, mi devis tuj reveni cxar tio estis tempo por mi labori. Mi hodiaux matene telefonis al Poshraj kaj demandis kial li ne venis. Fakte li venis iom malfrule. Li diris ke ne oficiale okazis ion.
Mi scias ke oni jam arangxis daton por la Kongreso de NEspA. Eble tio okazos post du semajnoj. Kaj mi auxdis ke Okcidenta Asocio ankaux jam organizis kongreson. Mi ne povis acx gratuli ilin cxar mi ne havas retadreson de ili. Kaj pli ol cxio mi bedauxras ke mi ne havas kontakton kun la viglaj esperantistoj el Pokhara. Kiam mi vizitis ilin en Februaro, ili diris al mi ke ili tre deziris mian helpon kaj nun neniu kontaktis min. Mi multfoje jam skribis al Himlal sed li tute ne respondas al mi. Kial?
Kaj, nun devas esti la tempo por kongreso de Junulara sekcio de NespA. Neniu kontatis min, ankaux ne estas gxentila cxiam peti kaj demandi ilin kion ili vere faras. Cxu ili jam eldonis la organon, kiun mi redaktis? Eble ne.


