January 31, 2006

Regxo parolos morgaux matene.......

S
Posted by razen at 20:34:42 | Permanent Link | Comments (0) |

January 28, 2006

Nepala regxo okazigos "kaprican" elekton baldaux


La elekto por urbo-oficejoj, kiun la regxo planis por la 8an de februaro, jam monstras gxian unikan aux kaprican econ. Nepre, gxi estos memorigita kiel la plej kaprica kaj sensenca elekto en la moderna historio.

La regxo, post la malfama pucxo de februaro 1a de 2005, anonicis ke li okazigos la urban elekton. Laux la konstatuto, la regxo ne rajtas anonci tiaj programon. Kiam la tuta lando "bruligxas" pro la konflikto de Maoistoj, kiuj jam prenis vivojn de 12,000 da homoj, la elekto de urboj tute mankas signifon. Laux la politikistoj, la elekto ne solvos ian ajn problemojn sed nur pli vastigos la distancon inter la regxo kaj la popolo. Pro tio la  plej fortaj sep partioj jam antaux longe anoncis ke ili ne nur nepartoprenos sed ankaux agos por malpermesi al elekton je siaj vicoj. Tio rezultis tiel ke la regxa elekto (anoncita kontraux konstitute de la regxo mem) vidos hontindan rezulton.

Por la 58 urboj bezonis pli ol 4,000 da kandidatoj sed nur cxirkaux 3,5000 da homoj kandidatigxis. En multaj urboj nur venis unu kandidato por unu segxo kaj ili nepre estos "elektita" sen elekto. Ecx en la cxefurbo, kie antaux foje estis tre multe da kandidatoj kaj ankaux venis inteligentuloj por sin kaindidatigxi krom la politikaj partioj, nun mankas ecx kandidatoj por multaj segxoj. Por 177 da segxoj nur venis cxirkau 80 kandidatoj. Kaj, ecx la kandidatoj estis strangaj - ili plej multe estis needukitaj kaj ne havis politikan kaj socian historion. Venis ecx purigistino de iu lernejo por igxi kandidato. Ili ecx ne sciis kion signifas la elekto.

Pli sovagxe, pro la timo de atakoj de la Maoistoj (Maoistoj jam anoncis ke ili atakos la kandidatojn), en multaj urboj la registaro ne permesas kandidatojn eliri el la registaraj domoj. En Janakpur, la sudorienta urbo, la tutan kandidataron la registaro malliberigis en granda cxambro kie ili ne havis litajxojn. Iliaj familianoj devis kunporti mangxajxon por ili kaj estis bela vidindajxo por geknaboj, same kiel en bestgxardenoj.

Aliflanke, multaj el la kandidatoj nun malkandidatigas sin, dirante ke le pro-regxaj politikistoj donis iliajn nomojn sen konstento kaj ili tute ne volis partopreni en la elekto.

Kvankam, la ministro pri homaj aferoj Kamal Thapa pensas ke estos sukcesa elekto. Parolante kun la BBC raportisto por Nepali lingva programo li diris. "Por urbestro ni havas 100 procento da kandidatoj, por vicurbestro ni havas 75 procento da kandidatoj, por aliaj postenoj ni havas 60 -50 procentoj. Sed mi kredas ke estos sukcesa elekto."

La popolo ne gravas pri elekto sed timas minacon la elekto kunportos. Sed estas certa ke pli sango-plena konflikto sekvos la elekton. Oni kredas ke la regxo timas pacon kaj okazigis la elekton nur por meti Nepalon en plua malpaco. La regxo en Nepalo estas auxtomate la plej alta cxefo de armeo.
Posted by razen at 13:29:07 | Permanent Link | Comments (0) |

January 26, 2006

Jen kmencas kaprica elekto en Nepalo

Cxu vi volas ridi? En Nepalo, la kaprica diktatoro Gjanendra anoncis rekte (same kiel okazis dum mezepoko) urban elekton, kiu devis okazi la 8an de februaro. De komenco la politikaj partioj protestis kaj sugestis al la regxo ke regxoj ne rajtas anonci elekton ktp. Sed regxoj (au diktatoroj) ne havas orelojn.

Kaj vidu. Hodiau estas la tago kiam oni kanditatas sin por la elekto. Mi staris cxe la oficejo dum 3 horouj kaj mi apenaux vidis 10 kanditatojn por la elekto - kaj ecx ili estis sen politika historio aux sen programo kiel ili volas pli bonigi la urbo kun 1,000,000 da logxantoj. Multaj lokoj ankoraux estas vakaj ! Kial elekto gxi estas? Kaj versxajne granda parto de homoj ne iros por vocxdoni kaj la soldatoj aux policanoj vocxdonos sekrete por montri al la mondo ke  oni akceptas odernon de la regxo. Homoj tute ne interesigxas pri elekto anoncita de la regxo. Hondinda. Regxo, cxu vi ne hontas?

Oni ofte demandas al mi kial Nepalo estas cxiam malricxa. Jen estas la respondo - La plej luksa regxo en la mondo regas unu el la plej malricxa lando en la mondo. Jen mallonga klarigo:
Nepala regxo pernas rupioj 61,91,00,000 ( unu persono gajnas jare rupioj 16,560 (US$ 230).

Tio signifas ke la regxo kaptas 19,878 foje pli multe ol gxenerala gajno de citivano. Pasintajare tio estis 37,385 oble pli. Tio signifas ke civitano povas gajni tiom kiom la regxo kaptas en jaro nur post laborante dum 19,000 jaroj. Eble interese por vi.

La popolo gxenerale nun postulas ke Nepalo havu respublikan sistempon kaj forsendu la regxon. La regxo antaux monate vojagxis mistere en Afrikaj landoj kaj homoj suspektas ke li eble iris tien por kasxi la monon li kolektis el malricxaj popoloj.

Razeno
Posted by razen at 16:33:14 | Permanent Link | Comments (0) |

January 25, 2006

Venos kaprica elekton baldaux en Nepalo

Nepalo atendas eble la plej kaprica elekto en venontaj du semajnoj.

La diktatoro de Nepalo, Gjanendro hazarde anoncis okazigi urban elekton gxi la marto de tiu cxi jaro. Jam venas al tago, la anoco venis ke okazos tiu ne-atendita elekto dum la 8an de februaro. Cxu cxio estas en ordo? Tute ne.

1. La regxo, se li konsentas limigi sin je la provizoj de la konstatuto, li tute ne rajtas hazarde anonci elekton. Tio ne estas la devo/laboro/rajto kaj povo de la regxo cxar jam la konstatuto kreis bonan sistemon kiu kiel kiam okazigi urban elekton. Do estas kontaux konstituto
2. La du millionoj da Nepalanoj atendas pacon - cxefe el la tiel nomata Popola Milito kiu jam kauxzis mortigon de pli ol 12,000 homoj kaj la sxtato jam malaperigis (aux rekte kasxis/ mortigis) cxirkaux 800 da homoj. Kaj la urbo-elekto tute ne povas doni al ni pacon. Do kial? Kial anstataux la registaro ne volas fari ion por pacigi la landon?
3. Elekto signifas en demokratiaj landoj "batalo civiligita" inter politikaj partioj kiuj devas kotesti en la elkto kun siaj programoj kaj konvici la popolon ke ili estas pli bona ol aliaj. Sed en Nepalo, la plej fortaj, gravaj, grandaj kaj spertaj partioj jam antaux longe decidis ke la elekto tiu cxi estas kontraux-konstituta do ili ne partoprenos. Sed la partioj ne partoprenus, kiuj aliaj pseudo-politikistoj staros por la elekto kaj kiujn homoj vocx donos al ili, kaj kial?
4. Strange, la regxo mem kreigis pli ol 70 partioj (kiuj ne havas sian apartan filozofion ol pregxi la regxon). Ili antauxe volis partopreni en la elekto cxar ili pensis ke estus tre facila venki nun. Kaj poste timis cxar ili sciis ke la estono ne estos facila por ili. Do kial elekto se la regxo volas meti siajn amikojn en urbestraj segxoj?
5. La Maoistoj jam anoncis ke oni ne partoprenu en la elekto cxar restas pli granda batalo kun la sxtato. Ecx tiuj pregxantoj de la regxo timas partopreni (cxar jam unu kandidato estis mortigita, eble de Maoistoj). Nur restas du semajnoj kaj ne trovigxas ecx unu kandidato en stratoj kiuj petas vocxon al urbanoj.
6. La ministro pri homaj aferoj Kamal Thapa, unu el tre karaj servantoj de la regxo, nun sercxas kandidatojn en malgrandau urboj. Li ecx ne povis sercxi kandidaton en cxefurbo. Jxurnaloj skribis ke li jam sekrete proponis monpremion kiuj volas kandidatigxi en venonta elekto.

Karaj, Nepalo ja estas kaprica lando, regita de la plej kaprica regxo en la mondo. Nun venas tado rgardi la kaprican elekton. Multaj homoj kredas ke nur soldatoj vocxdonos pere de nomoj de civitanoj. Hontinde............
Posted by razen at 12:12:37 | Permanent Link | Comments (0) |

January 22, 2006

Demonstracio, Svislando, elektro kaj S-ro Kim

Hodiaux matene mi vidis ke BBC longe dissendis novajxon pri Nepala demonstracio kaj ankaux montris per video kiel kruele la policanoj atakas al popolo. Nun la mondo scias kia regxo gxis nun regas Nepalon. La regxo tiom multe timas dissendo de informon ke nun ne videblas CNN televido en Nepalo. Kaj Vendrede, la soldatoj devigis jxurnalstiojn elmeti la vidbendon en kiu ili kaptis kelkaj okazoj en la cxefurbo. Mi opinias ke la regxo nur tauxgas regi en gxangalo.

Hodiau, unu el la politikaj partioj sendis informon al jxurnalo ke la enmetitaj politikistoj estis tre malbone kondukitaj en malliberejoj. Estis tiom mizere ke ili ecx ne havis propran necesejon.

Kiam mi estis en lernejo, ni legis ke estas mutaj similecoj inter Svislando kaj Nepalo (pro geografio) kaj nun ni revas ke venos en Nepalo iam tia sistemo kia estas en Svislando. Ni cxiam aplauxdas la Svisan politikan sistemon cxar ili havas libereco uzi sian gepatran lingvon, regi sian autonoma regiono kaj ankaux malgrandaj grupoj estas auxskultata en parlamento...

Kaj pri elektro. Ge infanoj legas ke Nepalo havas tre granda poencon je akvo-elektro en la mondo (eble la dua plej granda) sed ironie, ni ne havas elektron dum 17 horoj cxiuj semajnoj.

Jes. Mi hodiaux havis sancxon renkonti s-ro Kim el Koreio. Li estas la bonkora homo kiu helpis min dum mia vojagxo al Koreio en 1994. Kaj li ankaux pagis lumonon por la luksa cxambro por la Nepala E Asocio. Mi volis inviti lin al mia hejmo sed li estas tre okupita. Mi povas kompreni tion.

S-ro Kim jam renkontis homojn el la asocio sed neniu jam informis pri lia vizito al Nepalo. Tio ofte okazas tie cxi.
Posted by razen at 21:09:25 | Permanent Link | Comments (0) |
1 2 3