Ĉaro-procesio de Janabaha-dio

Post unu semajno, denove sekvis alia festivalo. La festivalo temas pri ĉaro procesio de Janabaha-dio -- estas la Budhisma dio, kiun oni ankaŭ nomas kiel Avalokiteshoro - la dio de kompasio. Estas la kvar-taga festivalo de Katmando kaj oni kredas ke la dio veturas per la tradicia ĉaro por beni al la lokanoj kiuj jam ne povis pilgrimi ĉe lia templo pro malsano. Oni kredas ke daŭras la tradicio de ĉaro-procesio de ĉirkaŭ 700 jaroj.
Kiel preparado, la pastroj de Janabaha-dio metas la teran idolon el la templo, kiu situas ĉe Janabaha, proksime al la antkiva bazaro de Ason. Oni banigas la idolon, repentras sur ĝi per tradiciaj naturaj koloroj. Specialaj pentristoj, kiuj apartenas al Nevaraj familioj de pentristoj povas fari ĝin. Kaj post kvar tagoj, ili surmetas ĝin en altega ĉaro, farita per la ligno kaj dokoraciita per floroj, tukoj kaj folioj antaŭ la moderna Reĝa Palaco. La cxaro estas cxirkaux 60 futoj alta kun la radoj 6 futoj altaj. La loko estis elektita ĉar antaŭ centoj da jaroj tie estis la monaĥejo/templo de Budhistoj.
Ludantoj de divesaj muzikaparatoj iras antaŭ la ĉaro kaj miloj da homoj - junaj kaj maljunuaj pilgrimoj sekvas ĝin. Junaj lokanoj tiras la ĉaron per ŝuro laŭ larĝaj kaj mallargaxaj strotoj de mezeopka urbo. Kiel ĉiam en Nepalo, la moderniĝo de la urbo iel malhelpas la ĉaro-procesio. Malgraŭ protesto de la lokanoj, la metropolicia oficejo decidis konstrui ponton trans la strato (ne por faciligi la perterpsantojn sed por gajni monon per luo de subponta loko por komeco). Ĝi nepre malfaciligis la ĉaro-procesion. Oni iel tiras ĝin laŭ la loko ĉe la ponto.
La tradiciaj soldatoj kun nigraj vestaĵoj akompanas al ĉaro-procesio kaj eksplodado de la primitiva pafilo signifas ke la procesio sukcesis. Je unua tago oni haltas la ĉaron ĉe Ason, je dua tago ĉe Historia Reĝa palaco kaj fine ĉe kvartalo de Lagan kie oni starigas la ĉaron dum kvar tagoj. Lokanoj, precipe vizitas al la ĉaro, preĝas al la dio kaj bruligas buter-lampon antaŭ la ĉaro je nomo de forpasintaj animoj.
La lokanoj, de tiu kvarato kie haltas la ĉaro invitas al siaj parencoj kaj geamikoj por vespermanĝo kaj pro celebri la atingo de dio ĉe iliaj hejmoj. Ili kredas ke ili estas feliĉaj homoj al kie dio mem venas por beni.
Samtempe, gxi ankaux estas la tago de Chaite Dasaijn, unu el gravaj Hindua festivalo en Nepalo.


Dankon (Comment this)
Saluton. Dankon pro via reago. Mi gxojas ke oni legas mian blogon.
Okazas tiel ke mi tre rapide tajpas(por sxpari tempon) kaj mi kutime faras tajperaregojn. Jen:
sxuro=sxnuro kaj stroto=strato.
Mi hontas kaj via reago igas mi esti pli diligenta kaj serioza dum blogado. Koran dankon.
Mi antedas vian pluan kaj plian reagon. (Comment this)
Elkore de Usono,
Micxjo (Comment this)