March 25, 2007

Malamiko de mia blogo

Malamiko de mia koro
Mia blogo estas nur mia - ne gravas ĉu iu legas ĝin, aprobas ĝin, aplaŭdas ĝin, malŝategas ĝin aŭ kritikas ĝin. Sed mi

vidas ke iu persono ege ege malŝatas ĝin. Do, ĉu mi devas fermi ĝin? Mi revas eldoni libron kolektante informojn el mia

blogo.

Mia blogo estas mia korbato, ĉu oni povas halti ĝin? Ĉi mi ĉesu respiri? Mi elmetas ĉion kion mi sentas. Mi volas diri kion
mi pensas antaŭ ol iu demandas al mi kion mi vere pensas. Ĉu mi ankaŭ dorumu (kaj vekiĝu nur kiam venas ĉe ni  eksterlandanoj?).

Strange, iu persono legas mian blogon kaj reagas ĉe nia Esperanto-asocio ke estas senutila, ofendiga, falsa ktp dum niaj kunvenoj. Li bone scias kio blogo estas  (li diris tiel) sed li tute ne povas toleri ĝin. Li opinias ke prezidanto devas ne havi blogon. Dum pasintaj kvar monatoj, li faris nenion sed nur legas mian blogon (kiukaze mi danas lin), kaj diras al ĉiuj estraranoj ke mia blogo estas tertremo (preskaŭ). Li neniam povas vidi ion bonan en mia blogo kaj por li ĉiu vorto en mia blogo estas atako al li, liaj geamikoj kaj eĉ la Nepala Esperanto-asocio. Kion mi faru? Mi ne vidis duan personon kiu estas tiom vundita.

Kiu kulpas - mia blogo or liaj okuloj? Tre bedaŭrinde, li mem ne volas krei lian propran blogon nek li povas komenti sub mia blogo tiom kolere, sed lia kolero pluvas dum la estrara kunveno kaj li ne permesas iun paroli.

Li ne povas zorgi pri leteroj, pri adresaroj, pri libroj, pri komputilo, pri renovigo de la atesto kaj pago de telefono al koncerna persono. Sed li povas kritiki mian blogon. Mi timas ke li iam iel kaptos mian pasvorton kaj detruaos mian labon de tri jaroj.

Estas diversaj specoj da homoj - kelkaj homoj kredas pri liberaj disendoj de sentoj kaj kelkaj tute ne povas toleri malkaŝon kaj volas ke sekreto regu aŭ ili regu per  sekreto. Mi ne scias kia mi estas sed mi kredas ke sekretoj kaj sekretaj aranĝoj nur malfaciligas homojn.

Psikologia problemo estas tia - la suferanto ne volas kredi ke li estas malsana. Li mem ne povas provi sin bona, eleganta, laboranta kaj elspezas lian energion kritikante aliulojn. Mi ne bone scias ĉu ankaŭ estas tia...bonvolu helpi min. Sed diru karaj,

ĉu mi maldaŭrigu mian karan blogon?
Posted by razen at 22:18:21 | Permanent Link | Comments (4) |
Comments
1 - Cxiu havas la sxanco kritiki vin iel ajn cxi tie, en la blogo.Kaj vi havas la liberecon skribi vian opinion. Kiel cxiu.
Kio estus la diferenco inter oficialaj kritikoj en la blogo kaj kritikoj en la fermita kunveno ? La diferenco estas ke cxi tie cxiuj povas legi kaj komenti la kritikon. Kaj eble ja tio ne estas dezirata de via kontraúulo.
Do, kontinuu. (Comment this)

Written by: Ursula at 2007/03/27 - 21:31:43
2 - Kara Razeno,
Cxiuj havas amikojn kaj malamikojn en la mondo. Ne gxenu vin. Felicxe mi havas multajn
amikojn kaj tre malmultajn malamikojn. Mi rezignas sxangxi malamikojn, sed klopodas min mem sxangxi. (Comment this)

Written by: Masakato at 2007/03/29 - 00:58:41
3 - Koran dankon! mi komprenas nun... (Comment this)

Written by: Razeno at 2007/03/29 - 12:16:47
4 - Kara Razeno,

Sekve de la vizito de la Nepala esperanto asocio prezidento en Montpelliero (Francujo), mi intericigxas pli atente a la Nepala vivo, mi trovis vian blogon kiu tuj tre placxis al mi. Vi tute pravas pri via staro , ne bezonas kasxi iuj ajn al la aliaj pri nia sentoj kaj pensoj se oni faras tion cxi respekte de la aliaj. La tempo de la homoj estas tro mallonga por vivi triste kaj kasxante. Do kontinuu.
Amike (Comment this)

Written by: Daniel at 2007/04/03 - 18:45:24
Write a comment