March 22, 2007

Paco ankoraŭ estas for

Tre bedaŭrinde, post ne longa ĝojo de paco kaj ankaŭ ensemiiĝo de pacoplena Nepalo, hieraŭ okazis drameca pafmorto de almenaŭ 30 homoj do nun riskas paco, estonteco de elekto de konstitucia asemlbeo kaj formiĝo de federala respubliko.

Okazis tiel ke Madheshi Janaadhikar Forum volis okazigi amaskunvenon en la sama loko kie Maoistoj ankaŭ volis. MJF estis la nova sektio de Madehiuloj, kiuj havis rilaton kun la eks-Maoista sekcio de Madheshuloj. Kaj subite, oni vidis ke almenaŭ 30 da homoj mortiĝis. Laŭ la Maoistoj, la mortitoj estis giaj aktivistoj kaj ili estis pafitaj kiam ili ne havis pafilojn. La Maoistoj jam deponis iliajn pafilojn al peciala kantomnentoj kun aprobo de la UN oficiistoj.

Do, vidu, estas granda komploto en Nepalo kaj tiuj estas tre aktivaj kiuj ne volas pacon en Nepalo. Unu el la Maoisto-gvidistoj hodiaŭ diris ke estis la kunlaboro de la reĝo kaj la Usona registaro kaj akuzis la Usonon ke ĝi volas naski novan Bin Ladenon en Nepalo por ke ĝi estu malpaca ĉiam kaj ili montru sian ĉeeston en Nepalo iel.

Kaj, ne mirinde, la Maoistoj jam deklaris ke Maoistoj ne volas rigardi la situacion pace kaj jam minacis ke ili komencos novan movadon.

Nur antaŭ du tagoj komercistoj deklaris strikon, demandante sekurecon ilian. Kaj oni povis vidi ke ili estis subtenitaj de helpantoj de la reĝo. Mi ne volis skribi persone, sed mi ankaŭ estis minacita sur la strato kiam mi rajdis motorbiciklon. Ili ne volis aŭskulti min kiam mi montris mian registaran permesilon kaj eĉ volis bruligi mian motorbiciklon! Dank' al dio, ili poste lasis min.

Oni povas imagi ke nur rego gajnos se malpaco revenos en Nepalo - kaj nur la rego deziras malpacon en Nepal por sia ekzisto. Mia dio!
Posted by razen at 09:59:28 | Permanent Link | Comments (2) |
Comments
1 - Wa Razen dai,
Maile tapain ko foto Nepalivoices maa dekhein ko thein ni! (Comment this)

Written by: Keshav at 2007/03/24 - 00:32:13
2 - Mi ne komprenas. Cxu la vortoj estas nepalaj
en latinalfabeto? (Comment this)

Written by: Masakato at 2007/03/26 - 23:25:38
Write a comment