March 20, 2007

Estis Pahacharhe, la festivalo de Katmando


Estis vere mia festivalo hieraŭ(2007-03-19). Ĝi nomiĝas "Pahacharhe" kaj estas eble al dua plej vigla festivalo en Katmando, post Indrajatra. Dank' al dio ke hieraŭ ĝi okazis lunde do mi povis partopreni en ĝi. Malgraŭ ĝia valoro, la registaro neniam pensis pri deklari ferion ĉi tage kavankam estis fiero dimanĉe por celebri vizito de reĝo al la ĝoja programo de la soldatoj ĉefminisro ĉi jare).

Pahacharhe estas nepre la festivalo de Katmando. Ne estas tiel ke ĝi ne havas rilaton al aliaj urbetoj de la valo sed ĝi certe estas precipa Katmanda festivalo. Ĝi temas pri la festivaloj de la patrin-diinoj de la valo, kiuj zorgas la valon kaj la loĝantojn. La diinoj estas nomataj "Ajimaj" (Ajima signifas avino en la Nevara). Dum la lasta tago, oni celebras la renkontiĝon de la fratinoj, kio okazis, same kiel ĉiu jare, ĉe Ason, la centro de la mezepoka urbo.

La festivalon on celebras dum tri tagoj. La unua tago estas la ĉefa Pahancharhe, dum kiu tago oni pilgrimas matele al temploj de diinoj, festas hejme kaj ankaŭ invitas gastojn aŭ geamikojn hejme por manĝi kaj drinki. En la Nevara lingvo, Pahan signifas gasto. Vespere, ili perĝas al la dio de tero - ĝi jam estas modifiita kiel preĝo al Mahadev (la ĉefa dio de Hinduanoj) de Hindu theologistoj. Ili jam donis la nomon al la ŝtonoj, nomon de "Lukumahadio" tio estas, la Mahadev kiu nun kaŝas sin sub la tero.

La duta tago estas "Salayaa", kiun la registaro jam donis novan nomon - Ghodejatra. Tiu ĉi tago temas pri morto de iu demono kaj rajdo de ĉevaloj ĉirkau la kadavro. Sed ĝi nun jam iĝas tago por la Nepala Armeo por montri ĝian heroecon (kiam ne staras malamikoj ĉirkaŭe) kaj blovos trupmetojn per la monon de takspagantoj kaj rajdas luksajn importitajn ĉefalojn. Homoj pilgrimas al temploj de patrin-diinoj dum tiu ĉi tago sed ne estas tiom grava tago religie. Sed mi miras, la registaro anoncins ferion dum tiu ĉi tago, eble por faciligi la veturadon de la reĝo (pardonu, la ĉefministro de tiu ĉi jaro) ĉe Tundikhel, la paradejo de armejo.

Mi ĉefe parolas pri la tria tago, kiu okazis lunde. Dum tiu tago, oni preĝis al diinoj 'Lumadhi', 'Kanga' kaj aliaj. Ili estas kunportataj de lokanoj en specialaj belaj palankinoj kaj ĝin oni portas laŭ la mallargaxaj stratoj de la mannomva, centra parto de la urbo. Ĉiun diinon akompanas centoj da lokanoj kun tradiciaj muzikaparatoj kaj ludas Nevarajn melodiojn. Ili ankaŭ havas specialajn ĉapojn. Ekzemple, la teamo, kiu apartenas al diino Lumadhi portas flavan ĉapon (kaj mi mem estas flavĉapano). Eksciita? Vi devas viziti nin kja sperti la tumulton, bruon, aromon kaj ĥaoson. Lasu min aldoni, la locanoj disdonis mangaĵojn "Samay-bazi", tradicia manĝaĵaro kaj "Thon" la indiĝena biero farita per rizo al cixuj partoprenantoj de la procesio.

Tiu ĉi estas la tago kiam oni forgesas iliajn malfeliĉojn, problemojn kaj iras al la strato por ĵui la vera kultura scinario - homoj ludantaj diverspecaj Nevaraj muzikaaparatoj Koncha-khin, pathima, dhimey, bela kaj bansuri. Ili ankaŭ havas specialan melodion por kanti dum tiu ĉi tago - "Rama ĝi gana wane...". Ne politiko, ne profesiaj hierarkoj, ne plaĉigo al mastroj, ne envio, nenio.

Estas afero de malfeliĉo, ke la registaro nenion faras por la granda festivalo. Mi nenniam vidas politikistojn aŭ registarajn oficistojn vizitante al la procesio, pensane pri ĝi, aŭ planante por konservi la festivalon kiu eble komenciĝis antaŭ pli ol 500 jaroj. Estas nur la lokanoj, kiuj estas farantaj dum centoj da jaroj, ne gravas kion la regisaro komplotas kontraŭ la kultura heretaĵo de la sankta valo. Dekoj da registaroj jam estas faritaj post restaro de demokratio sed Pahacharhe staras tie kie ĝi naskiĝis antaŭ centoj da jaroj.

Kaj vi scias kial. Jam ne fariĝis iu ĉefministro kiu estas indiĝeno de la valo ekde kiam Prithvinarayan Shah konkiris la valon antaŭ 238 years. Kaj fremduloj neniam pensos grave pri kaj penos kompreni la kerno de la Katmanda kulturo - ili nur venas tie ĉi por eksploiti ĝin . Tamen, mi vidis ke la 66 pro cento de enmigrantoj, kiuj iam ferias pri ilia plimulto restis senhelpa al la minoritato de 33 pro cento de indiĝenoj. Kelke da enmigrantoj provis veturi aŭ rajdi iliajn veturilojn kontraŭ la homoamaso kaj palankeno de diinoj en la stratoj kaj volis ĝeni la procesion, sed multaj devis reiri al alia direkto. Nur kelke de ili sukcesis defii la gajan procecion - ne ĉar ili estis bravaj sed la indiĝenoj estis en penso doni ĉion al ĉiuj.

Nun, estas la tempo por la Nevaroj ke ili protektu la festivalon je sia nivelo kaj samtempe donu al ĝia signifo novan aldonon. La stratoj laŭ la procesio devas esti malplena je veturiloj (la lokanoj junaj devas estis pli aktiva). La piedflankoj de stratoj devas esti dekoritaj per manĝobudoj de deliciaj Nevaraj manĝaĵoj, ne la kutima Ĉinaj varoj. Kaj kun eble ia politika premo, devas venigi gravajn politikistojn al la procesio por montri al ili la Katmandon kiun ili neniam vidis dum ilaij 20-30jara resto tie ĉi. Oni ankaŭ devas anonci pri la festivalo en ĵurnaloj kaj afiŝi pri ĝi ĉe Thamel por ke turistoj ankaŭ sciiu pri ĝi, ĉar la turistoj preskaŭ neniam scias pri ĝi kvankam la festivalo okazas dum turista sezono. Eble, organizaĵoj kiel UNESKO povas helpi ĉar ili almenaŭ konas la juvelon de la Nevaraj festivaloj kaj ĝiaj kulturaj signifoj.
Posted by razen at 16:50:49 | Permanent Link | Comments (0) |
Comments
Write a comment