La dua tago de IHR
Matene estis programo viziti al Katmando-Palaco sed pro la striko, la partoprenantoj ne povis veturi tien (indiĝenaj organizoj okazigis la strikon postulante federalan sistemon) . Do estis decidita ke ili vizitos al Nepala Turisma Oficejo kie ili vidos kinon pri Rasua Heritage Trail - la vojo de piedvojaĝo kaj aranĝi paperaĵon por la piedvagado.
Mi trovis ilin ĉe la Turisma Oficejo kaj kune rigardis la kinon pri "Langatang Heritage Trail". Kiam ni elektis la lokon kiel celo de tiu ĉi renkontiĝo, mi tradukis la tutan teksaĵon de la kino sed mankis teĥnika helpo kaj do ne povis surbendigi la voĉon. Iu oficisto klarigis ke tie la vojo estas tute nova por la turistoj kaj oni devas alkutimiĝi al ne turisma etoso tie.
Poste venis tempo por peti permeson por piedvagadi ĉe iu speciala regiono ĉe la bordo al Ĉinio. Jam estis decidita sed, mi aŭdis ke iu diris ke oni ne bezonos permeson por tio. Kaj oni forgesis pri tio. Kaj nun oni ne havis tempon por fari ĉion - iuj ne havis foton ktp. Do ĉio haste. Oni preparis ĉion sed mankis veturilon por ili al banko kaj la turisma asocio por akiri la permeson. Do mi iris al mia oficejo kaj kunportis mian motorbiciklon. Nur veturiloj de ĵurnalistoj (kaj kuracistoj) estis permesistaj sur stratoj. Mi riskis kaj misuzis mian profesion por Esperanto. Sed, mi ĵus estis pagonta al la banko ke Narendra telefonis al mi kaj diri ke ne bezonos ĉar estos aliaj mankoj. Bone. Mi reiris al la hotelo por akompani la partoprenantojn ĝis la Katmando-Palaco - nur por vidi nekredeblan sanĝon en nia programo.
Laŭ la plano, la partoprenantoj iros al la historia palaco de Katmando kiel ekskurso. Sed mi aŭdis tie ke la ĉefo de la renkontiĝo sanĝis programon kaj invitis ĉiujn al sia hejmo por vespermanĝo! Mi aŭdis ke Hori bone klarigis pri la domo al partoprenantoj. Mi vidis Parashar manĝanta en la hotelo, kie ni planis ke nur eksterlandanoj manĝu.
Venis Bharat por gvidi ilin ĉe la hejmo de Subhash kaj kune iris Parashar, Sriprasad kaj Mukunda Chhetri. Sed neniu demandis al mi ĉu mi ankaŭ iru. Mi povas kompreni ke temis pri ekster-NEspA afero, te, la tiel nomata Espernato-Lernejo.
Franciska diris al mi ke ŝi estis invitita al la hejmo de eks-prezidanto. Mi petis al ŝi ke ŝi bone parolu en Espernato. "Certe, ĉar mi konas neniun alian lingvon," ŝi diris.
Mi ne povis kompreni kial tiom da homoj iris kune kiam Subhash invitis tien por vespermanĝo. Kaj restis tiom da laboro por prepari por mortaŭ matena ekveturo al la vilaĝo.
Poste venis Poshraj kaj diris ke devis fari grandan aĉetadon por la vojaĝo. Mi aŭdis ke nepalaj partoprenantoj ricevos subtenon (ankaŭ dumvivaj salutantoj). Terure.

