Ne okazis estrara kunveno
Estas la unua sabato laŭ la registara kalendaro hodiaŭ kaj do mi aranĝis iel tempon kaj kuris al la Esperanto-oficejo por la estrara kunveno. Mi ĝois ke mi vidis s-rojn Narendra, Rustam, Philip, Dhruba, Navaraj, Philip kaj aliaj tie. Poste venis Nabin Lal, Bishowa, Apsana kaj aliaj gejunuloj. Philip donis al mi du paĝojn de la vortaro.
Mi povis montri mian ideon pri oficiala hejmpagxo de Nepala Esperanto-Asocio. Mi montris mian planon al Narendra, Poshraj, Rustam, Philip, Dhurba kaj aliaj kaj gxi placxis al ili. Nun restas kreado de aritkoloj aux aliaj materialoj por meti en la reto. Ni havas multajn kapojn por decidi gravajn aferojn sed mankas manoj kiuj povas skribi en Espernato. Mi nur sercxas membranon de NEspA kun telefon numeron retadreson por ke iu ajn kam ajn povas kontakti ilin rekte. Kaj tio ankaux montros kiu estas kiom esperantisto.
Sed strange mi aŭdis ke Bharat, nia kara ĝenerala sekretario, ne estis kaj tio signifis, laŭ nia "kutimo" ke ne povas okazi oficiala kunveno ĉar li postedas la protokolo-libron kaj aliaj personoj ne rajtas teni ĝin! Do, finis la afero por unu monato. Pli interese, mi auxdis ke li nun estas en Muktinath kun iu Japana partoprenanto por la Renkontigxo je sia persona afero. Bone, tio ne devas esti la parto de la renkontigxo kaj mirinde, li informis nur al Indu kaj Philip kaj aliaj ne sciis pri tio. Poste ankaŭ venis Indu, nia nuna vic-prezidantino kaj antaŭa kasistino. Mi ne preferis demandis al ŝi kial ŝi ankoraŭ ne transdonis monon al la nova kasisto eĉ post tri monatoj.
Bone, ni do diskutis pri divesaj aferoj - temis pri la renkontiĝo. Mi volis havi la liston de la NEspAnoj sed mi ne bone konis tiun komputilon kaj do ne povis. Ajit, Apsana kaj Navaraj laboris sur ĝi por malnovaj numeroj de Montejo.
Intertempe, mi volis vidi en la malferma ŝranko kaj trovis multe da neesperantistaj rubaĵoj kaj esperanto-dokumentoj estis nezorgite metitaj. Tre bedaŭrinde, ni havis pagitan sekretariinon dum jaroj sed ni mankis iu kiu povis zorgi niajn amatajn esperantaĵojn.
Antaŭ ol mia foriro venis Mukunda. Li demandis min pri la preparoj por la renkontiĝo kaj mi iel ĝisdatigis lin per informetoj.
=
Tre hontinde, la reĝo de Nepalo iris al la templo de Pashupatinath por preĝi la plej gravan dion de la Hinduo dum la grava festivalo de Shivaratri. Kaj, malgraŭ altnivela sekureco, granda amaso da homoj ĵetis ŝtonon al li/lia luksega aŭto. Tre bedaŭrinde por la reĝo, ĉu ne? Post la aprilo pasintjara, li ricevis ŝtonon kiam ajn li iris al religiaj festoj.

