January 20, 2007

Estrara kunveno cxe NEspA

Tre agrabla estis estrara kunveno hodiaux. Mi tute ne volis paroli hodiaux do mi bone auxkultis la kunvenon kaj vidis kiu kion kiom kaj kial parolas.

De komenco nia gxenerala sekretario kritikadis mian opinion pri lingvo-uzo (nia temo antaux du monatoj). Li opinias ke mia propono uzi Esperanton en Esperanto-kunveno estas kontraux nia statuto! Li ankaux diris ke miaj "artikoloj" (eble tio signifis miaj blogoj) estis ofendemaj per lingvaj anguloj. Mi lasis lin prelegi pri lingvaj rajtoj (!) kiam li diris ke ni unue devas sangxi nian statuton pri lingvaj aferoj kaj sendi gxin al UEA antaux ol ni povas peti al iu persono uzi la internacian lingvon dum E-kunvenoj. Kaj fine mi petis lin montri la liniojn en la stututo kaj li estis silenta. Mi petas al sciensticoj, cxu vi povas inventi medikamenton kontraux envio?

Do oni denove turnis al malnova temo. Ni devas renovigi nian asocion kaj ankaux trasdoni la bankokonton al nova kasisto. Ni cxiuj scias ke oni devas. Do. La gxenerala sekretario diris ke ni devas atendi gxis la eks-prezidanto S-ro Mukunda revenos al Nepalo. Kaj S-ino Indu, la eks-kasitino kaj nuna vic-prezidantino ankaux ne povis veni hodiaux, bedauxrinde.

Do dua temo - ni devis dauxrigi luon de la cxambro en Thamel. Bharat gxuste diris - se Subhas povas konstrui domon ku banejo kaj Razen povas konstrui tri-etajxan domon (cxu li scias pri miaj sxuldoj?), kial NEspA ne povas lui tian cxambron? Jen ni decidis ke ni dauxre luos la saman cxambron gxis mezo de Majo.

Oni denove volis diskuti pri nia kreonta hejmpagxo. Denove la sama temo pri kio ni abunde diskutis antaux du monatoj. Mi informis al ili kion S-ro Jacob havas por ni - iuj komprenis kaj iuj ne komprenis. Bone, ni ripetis ni kreos nian propran.

Intertempe la gxenerala sekretario montris al ni la atestilon.

Venis S-ro Hans, la ofta vizitanto al Nepalo kaj donacis tri librojn - unue el ili estis verkita de S-ro Tibor Sielj. Ankaux Bharat diris ke venis 60 libroj el UEA. Sed neniu scias kiu kiam legos ilin kaj kien ni gxin metos.

Estis Vic Prezidanto Narendra Bhattarai, generala sekretario Bharat Kumar Ghimire, sekretario Lila Baniya kasistio Rustam Baniya, membroj Nabin Lal Shrestha, Nabin Subedi, Dhruba Pokharel (cxu mi forgesis iun?).Mi vidis ke kelke da estraranoj ankoraux ne venis ecx en estraraj kunvenoj post la elekto la de 11a de novembro 2006. Kion fari?

Jes, mi devas mencii ke okazis la tuta kunveno per Nepali lingvo

Posted by razen at 19:25:25 | Permanent Link | Comments (0) |
Comments