January 13, 2007

Kunveno cxe NEspa kun gastoj

Estis certe interesa kunveno hodiaux cxe la Esperanto-Domo.
Venis tri gastoj al Nepalo:
Maudan el Francio, Jonathan el Francio kaj Jacob el Danio.
Estis nepre interesaj.
Maudan kaj Jonathan estas gajaj junuloj kiuj vojagxas al Nepalo tra Bharato. Ili kunportis bonan sperton pri Esperantistoj en Bharato.

Hazarde ili skribis al mi antaux longe kaj mi invitis ilin gastigxi cxe mi. Ili gxuas Katmandon, mi kredas.
Matene kaj vespere mi babilas kun ili kaj tia maniere mi ankaux povis bone praktiki Esperanton. Ili fakte estas vikipediistoj kaj ili ankaux kuragxigis min iomete vikipediumi. Do, mi jxus kreis pagxon pri Esperanto movado en Nepalo. Jen vi legu gxin cxe: www.eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto en Nepalo.

Ili jam renknotis S-ron Shree Prasad Shrestha, Bharat Ghimire kaj Indu Thapaliya antauxe. Mi volis ke ili renkontu ankaux aliajn geesperantistojn tie cxi. Ili vojagxos al Pokhara morgaxu matene. Mi skribis al Himlal, la estraro de NEpala Esperanto Asocio ke li helpu ilin gastigxi. Himlal kaj Bodhraj estas membroj de Pasporta Servo. Mi supozas ke Maudan kaj Jonathan povas instrui Esperanton en Pokhara.

Kaj Jacob logxos en Nepalo dum venontaj du jaroj, dank' al laboro de lia edzino. Li estas spertulo pri komputilaj aferoj kaj estas kiel angxelo, li pretas fari hejmpagxon por Nepala Esperanto-Asocio. Bonege!

Mi jam informis pri hodiauxa kunveno per "nepalesperanto". Sed ne venis multe da esperantistoj. Ecx ne venis gravaj personoj de NEspA estraro.

Jen estis Narendra Bhattarai, Poshraj Subedi, Rustam Baniya, Nabin Lal Shrestha, Dipak Bhujel, Nawaraj Budha, Dhruba Pokharel kaj Razen Manandhar. Jes, S-ro Philip ankaux estis tie.

[Mi petas pardonon se vi legas gxin du foje. Mi blogis posttagmeze sed ne aperis do mi rekribas gxin]

Posted by razen at 19:39:09 | Permanent Link | Comments (1) |
Comments
1 - Saluton Razeno, post tro longa tempo mi revizitas vian blogon. Koran dankon kaj pro la vizito cxe la mia kaj la agrablaj vortoj, kiujn vi skribis al mi.
Mi petas al vi, ke vi transdonos miajn bonajn dezirojn al mia samlandano Jakob kaj al sia edzino.
Cxion bonan al vi kaj la klubanoj en Nepalo. (Comment this)

Written by: Betty Chatterjee at 2007/01/16 - 21:59:31
Write a comment