January 03, 2007

Iomete pri NEL

Mi hodiaŭ iomete volas paroli pri Nepala Esperanto-Lernejo, la nova
fondita sendependa Esperanto-orgnizo. Mi povas resti silenta kiel prezidanto de NESPA ĉar nenia korespondo/diskuto iam okazis inter ni kaj mi pensas ke estas ne grava sed silento iam povas kofuzigi homojn do...

Mi hazarde ricevis leteron de nia kara ĝenerala sekretario de Nepala
Esperanto-Asocio (NEspA) antaŭ unu semajno, kiam mi estis tre okupita
pri iu internacia konferneco en Nova Delhio. Estis preskaŭ ŝoko por
mi, kvankam mi jam aŭdis pri tio eble antaŭ tri semajnoj pere de iu
eksterlandano.

Tio estis komence de decembro mi ricevis leteron de iu kiu skribis al
mi ke Nepala Epsernato-Lernejo planis organizi ion en marto
venontjare(2007, kiam okazas IHR cxi tie). Tiam eĉ ne estis unu monato mi estis elektita kiel
prezidanto de NEspA kaj venis tia novaĵo, denove el eksterlando. Mi
ne povis kompreni kial. Mi kurioze demandis pri tio dum nia semajna
kunsido en NEspA oficejo kaj neniu sciis pri tio krom Philip. Li
klarigis al mi ke estis Bharat kaj aliaj kiu volis fondi sian propran
E-organizaĵon. Mi tuj montris surprizon - do kial sekrete? Dum la
periodo, mi renkontis al Bharat, Parashar kaj Sri Prasad dum la
estrara kunveno; mi vizitis al Mukunda kaj longe parolis kun li pri la
movado. Ili neniam menciis pri fondiĝo de NEL. Sampteme mi ankaŭ
korespndis kun S-ro Hori. Kial oni nur volis kaŝi la planon al mi? Mi
ne kredas ke plano por la "Nepala" organizo povas kreski en du tagoj.

Ĉu tio ankaŭ ne signifis ke Mukunda kaj Bharat ne povis instrui,
seminarii, eldoni pri Esperanto dum ilia multfoja tenado kiel
prezidanto kaj ĝenerala sekertario de NEspA? Neniu malhelpis ilin
fari tion tiam.

Dum la tagoj, mi ricevis eble pli ol dek leteroj kaj ili demandis al
mi pri NEL. Kial NEL kiam NEspA bone funkcias kaj ĉio estas en ordo?
ili demandis. Mi preferis resti silenta ĉar por mi tio ne estas
kontrauinda afero.

Mi gratulis al Bharat per letero pro la fondiĝo kaj deziris sukceson
al ĝi (li ankoraŭ ne respondis al mi). Kaj ankaŭ dankis al S-ro
Hori ke li konsentis esti konsilanto al la NEL. Nepre estas bona
novaĵo por ni ĉiuj. Mi neniel kontraŭos pri fondiĝo de novaj
organizoj por Esperanto. Estis mi kiu por la unua fojo fondigis la
Klubon Esperantista de Patan (KEP) en 1994 kun dekoj da gejunuloj
kiujn Joakimo instruis kaj mi mem poste instruis al komencantoj en
Patan.

Tamen, restas kelke da demandoj en mia kapo kiujn mi hodiaŭ volus malkovri:
1. Kial NEL? Laŭ la letero de Bharat, la celo de NEL estas same kiel
tio de NEspA. Do kial oni sentas bezonon de nova organizo kiam oni
pensas ke NEspA bone funkcias. Ĝis 10a de novembro, Mukunda kaj
Bharat devas konfesi ke, NEspA bone funkciis - ili estis la moŝtoj de
ĝi. Do kiel oni povis imagi ke NEspA disfalis en du aŭ tri semajnoj
kaj ili ne volis apogi ĝin kaj anstataŭe starigis novan organizon?

2. Kial skrete? Oni povis bone diskuti pri fondiĝo de NEL en la
estrara kunveno se Bharat mem volus. Ni nepre dezirus sukceson al NEL
de ĝia celo se nur li memciis pri ĝi.

3.  Kial Bharat? Interese, Bharat sekretarias ĝin. Li estis tiom
okupita ke mem ne povis aranĝi oficialajn leterojn de NEspA kaj ne
povis renovigi la registaran atestilon de NEspA dum pasintaj sep
monatoj pro manko de tempo. Samtempe li ŝanĝis pasvorton de oficiala
retadreso kaj li solezorgas pri oficialaj leteroj (ĉar nun neniu alia
persono scias la pasvorton kaj do neniu scias kion li skribas per tiu
oficiala retadreso). Samptempe nur li havas la ŝosilon de la
poŝtkeŝto kaj ŝlosilon de la ŝranko en oficejo. Li havas tiom
multe da respondeco en NEspA kaj kiel li povos arangix pri ĉio? Nur
miaj bondeziroj ne sufiĉos por li.

Estis li kiu diris al mi dum la unua estrara kunveno ke li vokos alian
specialan kongreson nur forigi min kaj trovi "pli taŭgan prezidanton
por li". Do, kial li hodiaŭ trovis sian ĉambron en alia domo kiam
mankas al ni lia daŭra kunlaboro?

4. Kia kunlaboro? La letero de Bharat skribis ke NEL laboros
kunlaborante kun NEspA. Mi dubas kian kunlaboron ili atendas? Ili ne
volis informi al NEspA kaj nun atendas kunlaboron? Mi mem volus
kunlabori sed kiel pensos la estraro?

5. Ĉu oni rajtas malfermi sendependan organizon? Estas stranga sed
grava demando. S-ro Gambhira Man Shrestha jam posedas lian propran
lernejon "Jogambar Esperanto-Instituto de jaroj kaj sole laboradas por
Esperanto. Mi mem kontribuis je fondiĝo de KEP kaj venis al mi atako
de NEspA ke neniu rajtas malfermi alian organizon kiam NEspA funkcias
(kaj mi finfine devis ĉesi laboron por KEP).

Nu. Por mi fondiĝo de NEL estas tre bona -- ni povas nun vidi kiel
bone la eksprezidando kaj eksĝenerala sekretario de NEspA povas
funkciigi privatan organizaĵon kiam ili mem ne povis fari tion per la
landa asocio.  Do persone, mi gratulas al ĉiuj en NEL kaj deziras
sukceson de ilia sendependa, privata kaj eble komerca organizaĵo per
Esperanto.
Sed kiel perzidanto de NEspA, mi devas diskuti kun la
estraro ĉu kunlaboro aŭ agnosko eblas kiam oni starigis sian
propran, sendependan organizaĵon sen informante al NEspA. Se ĉiuj
estraranoj pensas ke estas bona, do mi ne sataros kontraŭ la estraro,
sed prezidanto ne volas labori kun NEL sen konsento de la estraro.

Samtempe, mi atendas plu sendado de sugestoj al mi/al NEspA kiel ni
devas vidi ĝin.
Posted by razen at 19:10:46 | Permanent Link | Comments (1) |
Comments
1 - Interesa politiko en Nepala Espernato movado.
Unue mi volas gratuli al la bloganto por kreo de blogo en Esperanto. Due, mi volas danki vin pro la malkasxa informo. Trie, mi volas gratuli vin ke vi staras firme al la asocio.

Oni povas kredi ke la kreanto de nova organizo pensas pri mongajno per Esperanto. Videble, kial ili ne faris tion kiam ili mem estis en la asocio? Sed mi miras kian mongajnon ili povas imagi per Esperanto?

Mi ne scias cxu Nepala Asocio estas mambro de UEA aux ne. Se jes, mi supozas ke UEA devas konsili al Nepalan asocion kion vi povas fari nun. Mi ankaux scias pri politiko en UEA sed mi kredas ke UEA kaj gxiaj membro asocioj ne helpos al nova organizo.

Mi petas, dauxurigu vian laboron.

Sincere
Sam (Comment this)

Written by: Samuel Stacking at 2007/01/14 - 12:33:46
Write a comment