December 30, 2006

Mi prelegis pri Esperanto en Reto

Hodiaux mi prelegis pri "Esperanto en Reto" dum la  regula  Espeanto-prelego cxe la  kuvenejo de  NEspA.

Dum 20-30 minutoj mi rakontis kiel reto estas neforgesinda parto de Esperanto-movado. Kaj mi klarigis pri mutaj retpagxoj kiu pri kaj per Esperanto dissendas informojn al neesperantistoj kaj ankaux al tiuj kiuj volas progresi sian lingvo-nivelon. gxenerale parolis pri www.esperanto.org, www.esperanto.net, uea.org, gxangalo.com, lernu.net ktp ktp.

Mi diris al ili ke reto estas bona ilo  por espernatistoj montri sian ekziston al la mondo - ni povas informi al neesperantistoj ke la internaica lingvo plu vivas kaj ankaux al gesamideanoj ke vi agadas en via lando.

 Bedauxrinde, ne multaj homoj venas al nia semajnaj kunsidoj. Kunsidoj okazas kvarfoje en monato kaj cxiu monato kostas al ni Rs 5000 je lu pago ! Tio signifas ke cxiu kunsido kostas Rs 1250. Kial oni luu tiom kostas cxambron se oni ne volas kuveni? Mi ne cxeestis sed mi auxdis ke pasinta estrara kunveno ne povas okazi cxar pli ol duono de estraro ne cxeestis.

 Estas acxaj paperoj en la cxambro sed mi ne povas legi oficialajn leterojn kaj protokolo-libron en la oficejo. Neniu el ni havas sxlosilon de la sxranko kie oni metis la telefonilon ankaux. Tio signifas ke oni pagas monatan kotizon por la telefonilon sed neniu uzas gxin.  Mia kara, iam mi pensas, kial mi venis prezidi en la asocio? mi nur malpermesis kelke da homoj "gxui" la liberecon en la oficcxambro.

 Cxu mi jam menciis? Mi estas unu el la invititoj de JEI por partopreni la UKn en Jokohamo.

 

Posted by razen at 19:12:17 | Permanent Link | Comments (4) |
Comments
1 - Nekredeble... bone ke vi nun estas en bona pozicio por sxangxi tion kio ne estas justa.

Gxis :-) (Comment this)

Written by: Jacob Nordfalk at 2006/12/31 - 06:02:20
2 - Se iu havas la impreson ke mi senrajte intermiksas, mi petas pardonon, sed dum la pasintaj semajnoj mi jam legis plurajn informojn tiurilate kaj nun devas mencii jenan:
Vi NEspA-anoj eble havas la ununuran prezidanton kaj estraron en Esperantujo, kiuj ne povas uzi telefonon, oficialajn leterojn, kason, testilon (lau mia scio el antauaj informoj), sxrankon ktp. cxar iu el la antaua /nuna estraro ne pludonas la sxlosilon.
Cxu vi jam petis lin/sxin/ilin ? Cxu efikis ? Se la peto estis vane kaj ne havis ian efekton, vi cxiuj eble tre instige, persiste, postulu cxiujn ajn ilojn kiujn vi bezonas por komenci au kontinui la estraran laboron.
Mi preskau havas la impreson ke temas pri rifuzo, kontraustaro, eble ecx bojkoto.
Bedaurinde estas, ke esperantistoj tiel malsubtenas unu la alian en la nomo de Esperanto movado. (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/12/31 - 18:05:00
3 - Kara nova prezidanto de NEspA,
UEA agnoskis NEspAn kiel Landan Asocion. Sed fakte la oficejo de la Asocio ne funkcias kiel demokratie malfermata asocio, sen sxlosilo. Sed UEA ne povas helpi vin, cxar la problemo estas interna afero de la Asocio. Mi tre bedauxras.


 (Comment this)

Written by: Masakato at 2007/01/03 - 15:07:52
4 - Karaj,
Dankon pro viaj vortoj.
Mi certe ne atendas helpon de eksterlandanoj, ecx de UEA. Mi scias ke estas tute interna problemo kaj mi ja havas energion solvi gxin. Mi nur ne povas prezenti sin forte. Mi atendas. Sed tio ja estas malfacila. Mi hieraux vespere telefonis sed li ne volis paroli kun mi... (Comment this)

Written by: Razen at 2007/01/03 - 17:28:47
Write a comment