December 20, 2006

TEMPLO


 
                 Jen mi aldonas la  Esperanto-bulteno de NEJO. Dank' al Apsana, sxi donis al mi permeson  meti gxin  sur mia blogo.
                

Bulteno de Nepala Esperanto Junulara Organizo (NEJO)
N-ro.1-OKTOBRO-NOVEMBRO-DECEMBRO 2006
Vivo de virinoj en Nepalo
 - Pratima Shrestha
Pli ol duono de nepala popolo konsistas el virinoj. Nepala kulturo adoras virinojn kiel diinoj: Laŭ la Hindua religio, estas multaj diinoj
- Laxmi, Durga, Saraswati, Kali ktp - kiuj helpas homojn por ilia prospero. Sed tio estas nur unu flanko de la bildo. Aliflanke, en nuntempa praktika vivo, virinoj en Nepalo estas insultita kaj do virinoj ĝenerale vivas mizeran vivon. La registaro kaj leĝo  iom pli iom subtenas virinojn en la nova demokratia etoso sed estas ankoraŭ malpli ol sufiĉa.                       
Kutime en multaj partoj de Nepalo virinoj mankas sian propran idention kaj oni konas ilin nur kiel edzinoj de siaj edzoj. Krom iom da urbaj familion, en vilaĝoj, virinoj nur laboras en hejmo, ekzemple je kolekto de akvo, kuirado, en kampo ktp. Kaj viroj oficas kaj gajnas monon. Tio signifas ke la laboro de virino estas ne agnoskita kiel laboro. Kaj, kion virino faras estas diktita de sia familio kaj socio.
La normala vivo de virino estas fiksita ek de kiam ŝi naskiĝas. En multaj familioj, gepatroj pensas ke naskiĝo de knabino mem estas problemo ĉar daŭras aro da malfaciloj sociaj. Do ĉiuj volas havi  knabo kiel la unua infano. Laŭ tiaj gepatroj, ili bezonas filon por daŭrigi la familio linio.
Ek de infana vivo ŝi ricevas trajnado por ludi 'virinan rolon' en la familio,  kiun fiksas la socio. Ŝi de knabeco estas insturata ke ŝi ne havu ŝian propran vivon ĉar oni diras ke “filnoj ne estas respondeco de gepatroj ĉar ili unu tage iros al hejmo de alia viro (ŝia edzo)" kaj ŝi elspezas ŝian knabecon lernante hejmtaskon.
Ŝia mizero ne estas limita nur al tio. Tuj post ŝia ekmenstruo, la vivo de virino sanĝiĝas. Oni ankoraŭ pensas ke
menstruo estas malbeno por ili. En multaj vilaĝoj dum ŝia menstrua cirklo virinoj devas dormi ekster ŝia hejmo, en bovejo. Kvankam kelke da aktivistinoj pro virinaj rajtoj laboras en urboj, ili ankoraŭ ne sukcesas kunporti sanĝon.
Por multaj virinoj, iri al universitato estas lukso. Gepatroj ja sendaj filojn al universitato sed ne ĉiam al filinoj, ĉar ankoraŭ en multaj vilaĝoj kaj eĉ en kelke da urboj, oni kredas ke virinoj ne devas studi multe. Laŭ ili, tio kaŭzas problemon ĉar trovi ĝustan edzon por edukitaj virinoj estas malfacila.
Virinoj estas traktata malbone ĉiu tage kaj devas toleri malbonajn traktado de ŝia familio kaj komunumo eĉ post edziniĝo. Virino estas akceptataj en nova hejmo de sia edzo kiel "laboristino" aŭ "ili por naski infanojn". Kaj do, ili apenaŭ trovas ŝancon ofici, daŭrigi ŝatokupojn kaj vivi memstare. Post la geedziĝo ŝia vivo estas kontrolita de ŝia edzo kaj lia familio. Kaj se la edzo mortas antaŭ ol la edzino, ŝi devas dum tuta vivo vesti sin per blankaj vestaĵoj kaj ne rajtas uzi ornamaĵojn. Kontraŭe la edzo neniel memoras sian edzon se edzino pli frue mortas.
pratimashrestha@hotmail.com





Agado de NEJO 2004-2006

La unua Nacia Kongreso de NEJO okazis en  26an de Junio 2004. La kongreso elektis novan estraranon de NEJO. Jen estas la elektitaj estraranoj: Prezidanto: S-ro Prakaŝ Battarai, vic-prezidanto: S-ro Jit Ranabat kaj S-ro Mukunda Badur Chhetri, ĝenerala sekretario: S-ro Ajit Joshi, sekretariino: S-ino Prasansa Khanal, kasisto: S-ino Apsana Giri, membroj: S-ro Manoj Kumar Ghimire, S-ro Kanĉan Mishra, S-ino Pallavi Gautam, S-ino Savitri Neupane kaj S-ino Kamal Patik.

Jen estas la ĉefaj agado de NEJO mallonge :
·    Membro-kartoj estis disdonitaj al membroj de NEJO.
·    NEJO kolektis esperantajn librojn por sia malgranda biblioteko la 25an de septembro 2004.
·    Je okazo de festivaloj Dashain kaj Tihar, NEJO organizis piedvojaĝon al Sxivapuri Nacia Parko.
·    NEJO organizis Esperantan kurson.
·    Gejunuloj volonte laboris kaj organizis kelkajn fakkunsidojn dum la Antaǔ Kongresa Renkontiĝo de 4a ĝis la 8a Marto 2005. NEJO ankaǔ vendis esperantajxojn por sia subteno.
·    Prakash Battarai, Ajit Joshi kaj Apsana Giri partoprenis en la 61a IJK en Zakopane, Polando kaj prezentis la agado de NEJO.
·    Dum la 4a Azia Kongreso, gejunuloj laboris kaj organizis Nacian Vesperon kaj kelkaj fakkunsidojn.
·    NEJO planas organizi sian jaran kongreson en Novembro 2006.



Vivo  estas  roza
 
Vivo estas rozo ĉirkaŭ dornoj
Ĉiutage de matene  ĝis vespero
Estas batalo por nomo kaj famo
Kaj treno por akiri celon

Vivo estos batalo por gloro kaj libereco
Oni devas batali kontraǔ la tradicio, ne malofte
Vivo estas konkurso kie oni gajnas prosperon
Kaj oni devas kredi je sia laboro ne ja diaĵo

Vivo estas treno inter rajto kaj devo
Oni devas levi sin montrante sian belecon
Oni devas briligi sian menson
Havante simpatio por aliuloj, lia animo briliĝu

Vivo estas kiel horloĝo
Iam vi pasas ĝin kaj vi malfacile returnos
Oni devas sonĝi kvazau li vivas ĉiam
Sed oni devas labori kvazau li mortas hodiaǔ

Vivo estas miksaĵo de feliĉo kaj doloro
Ĉiam ajn oni falas, li devas levi sin kaj gajni
Malgraǔ dornoj, faru vian vivon roazoa
Rozo, kiu parolas silente, en la lingvo de odoro

  
- Sujata Tandukar

sujata@hotmail.com


Mia  esperanta  vivo
 - Apsana Giri
Antaŭ tri jaroj, dum mia hazarda vizito al la hejmo de mia amiko Kanĉan, li demandis al mi, “Ĉu vi volas lerni novan lingvon?” Mi ne estis certa sed mi konsentis lerni ĝin ĉar la kurso okazos nur unu foje en semajno. Venonta sabate mi iris al la oficejo de Nepala Esperanto-Asocio en Thamel por kolekti informon pri la lingvo kiu estis tute fremda por mi. Jen mi eklernis pri Esperanto.
Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi nur volis pasigi mian liberajn tagojn. Ju pli mi lernis la lingvon, des pli mi interesiĝis pri ĝi. Finfine kiam mi vidis klaran bildon pri la internacia lingvo, mi jam celis dediĉi min al esperanta movado. La ideo pri la internacia lingvo sen iu baro instalis en mi novan energion por disvastigi  la lingvon inter nepalaj gejunuloj.
Esperanto helpis min koni diversajn homojn kiuj sen lace kaj sen-profite laboras por komuna kaŭzo. Kaj la Internacia Himalaja Renkontiĝo, kiu okazas post ĉiuj du jaroj ankaŭ donis al mi ŝancon renkonti geesperantistoj de diversaj. Mi daŭris mian esperantan vivon kaj do estis elektita kiel la kasistino de Nepala Esperanto Junulara Organizo (NEJO) antaŭ du jaroj.
En 2005 mi havis la ŝancon reprezenti NEJOn dum IJK en Zakopane, Pollando kun miaj du amikoj. En la Kongresa Domo la ne imaginda etoso konsternis min - la amaso da homoj, el diversaj anguloj de la modo parolas la saman linvon, kvazaŭ ili apartenas al unu granda familio. Mi spertis internacian kulturon, esperantan amikecon kaj vivo dum mia restado en Pollando. Mi revenis al Nepalo kun forta deziro por labori kun samideanoj kaj altiri la intereson de gejunuloj en la internacia lingvo.
Post unu monato de mia reveno al Nepalo okazis la 4-a Azia Kongreso en Katmando. Estis la taŭga okazo por ni kiel gastigantoj montri la nepalan esperantan vivon, al la tuta mondo. Gejunuloj kun ĉiuj senlace laboris dum du monatoj por sukcesigi la kongreson kaj kiam la kongreso finiĝis ni havis novan sperton kaj spiriton. Ni daŭrigis nia kurson eĉ post la kongreso kaj ankoraŭ kunvenas ĉiu sabate por praktiki la lingvon kaj diskuti pri la rolo de gejunuloj en la Nepala esperanta movado.
Jen, mia vivo sanĝigis en multaj anguloj post kiam mi lernis Esperanton. Gxi donis al mi novajn amikojn, novajn spertojn kaj novan esperon. Esperanto nun fariĝis ne disigebla parto de mia vivo.
apsu81@yahoo.com


Gratul-mesaĝon

Kun granda ĝojo kiel prezidanto de Nepala Esperanto Asocio, mi gratulas NEJO por sia remarkinda laboro. Mi estas feliĉa, ke nun ili estas preta por eldoni sian oficialan organon TEMPLO. Mi esperas ke tiu ĉi organo ludos grandan rolon por disvastigi la Esperanto movado en Nepalo. Junuloj estas motoro de nia movado. Mi esperas, ke tiu ĉi organo estos fama en la mondo.

Dankon,
Mukunda Raj Pathik
Prezidanto
Nepala Esperanto Asocio
Manang :  La  mistika  valo

 - Navraj Buda
Manang estas une el famaj turismaj lokoj en Nepalo, kiu situas en meza parto de la lando. Manang kuŝas sin je alteco de 2000 metroj apud Annapurna regiono, trans la Himalajo. Gxi estas ne tre granda sed posedas riĉan naturan gravecon kaj kulturan belecon. Troviĝas kelke da belaj neĝkovritaj montoj kaj krome, la plej alta lago en la mondo, ‘Tiliĉo’ ankaŭ estas tie. Pro tio, ĝi estas fama vojaĝ-loko por ne nur fremduloj sed ankaŭ por nepalaj piedvojaĝantoj.
En 2005 mi havis ŝancon vojaĝi al Manang. Antaŭ mia vojaĝo, mi multe aŭdis pri ĝi, sed kiam mi mem vojaĝis tien, mi spertis ke ĝi fakte estis pli bela ol mi aŭdis. Sendube, altaj neĝkovritaj montoj estas la ĉefaj altiraĵoj de tiu regiono. Tra vojaĝante, oni povas rigardi ege belan monton Anapurna. La cxiam neĝkovrita monto aspektas kiel grandega ora muro kun la frumatena suno kaj dum la tago, ĝi aspektas arĝente. Ege interesa estas la vojo kiu gvidas nin ĉirkaŭ la monto kune kun rivero Marŝjangdi. La vojo estas kruta kaj tre longa. Marŝado en tia vojo kun mirinda pejzajxo certe povas esti memorinda sperto dum tuta vivo. Krome, lokaj popoloj estas tre ĝentilaj kaj gastigemaj. Pro tio, Manang ankoraŭ estas sukcesa altiri pli kaj pli da turistoj malgraŭ diversaj malfacilaĵoj de Nepalo.
Kvankam, la loĝantoj de Manang ne estas tre fortunaj. La vetero en Manang estas malvarma kaj seka, kie apenaŭ pluvas. Pro la vetero kaj geografio nur maizo, fagopiro, terpomo, kaj pomo estas kultrataj. Ĉar ankoraŭ mankas ĉefvojoj kiu ligas ĝin al urboj, loĝantoj de Manang devas dependi al varoj portitaj de azenoj aŭ per aerplanoj, do ĉio kostas tre ulte.
Tamen, dank' al turismo, ekonomio de Manang ne estas tute mizera. Multaj modernaj loĝejoj troviĝas survoje. Multe da indiĝenaj popoloj okupiĝas je turisma sektoro --  ekzemple, ili laboras en vojaĝagentejoj, hoteloj, restoracioj, ktp.
    Vojaĝi al Manang estas malfacila ĉefe pro alteco kaj malvarmo tamen estas egale interesa kaj afabla. Laŭ mia sperto ju pli malfacilas vojaĝo, des pli ĝi estas aventura kaj memoranda.
<nabaraj_buda@yahoo.com>



El rekdatanta plumo
Estas ĝojiga afero por la Nepala Esperanto-movado ke gejunuloj de Nepalo nun eldonas bultenon. Jen vi vidas kiel verkoj de komencantaj kaj progresantaj gejunuloj monatras sian landon al la mondo, pere de Esperanto. Ili havas kuraĝon, energion kaj emon pli kaj plu labori. Espereble labori por al movado estas pli facila kiam Nepalo ĝuas demokration kaj historian pacon post longa sangoplena batalo. Nur ili atendas vian kuraĝigajn leterojn kaj subtenojn por ke ĝi daǔre aperu. Dankoj.  Razen Manandhar <razeno@gmail.com>
Redaktis: Razen Manandhar - Eldonis: NEJO -PO Box 8975, EPC 2480, Kathmandu, Nepal - retadreso nejotemplo@gmail.com
Ret-adreso de NEJO - nejo_nepalo@yahoo.com




Posted by razen at 20:00:18 | Permanent Link | Comments (8) |
Comments
1 - Pri "Vivo de virinoj en Nepalo"

Nepalanoj adoras diinojn, sed kial ne
respektas la homajn rajtojn de siaj propraj
virinoj (edzino, filino)?
Mi ofte faras tiajn demandojn al kiuj ajn
viroj kaj virinoj en la mondo. Respondo estas
negativa: tio estas diferenco inter kulturoj
en mia lando kaj en via lando; homaj rajtoj
estas antaux cxio mangxigi homojn; ne altrudu
okcidentan ideon pri homaj rajtoj.
 (Comment this)

Written by: Masakato at 2006/12/21 - 12:17:12
2 - Kara Masakato, karaj genepalanoj,
ankau mi en cxiuj ajn landoj interesas pri la situacio de virinoj. Memkompreneble oni devas akcepti, respekti kaj toleri kulturajn diferencojn.
Sed tiaj kulturaj diferencoj -CXIE en la mondo- ne devas rajtigi unu grupon (virojn) por malbone trakti alian grupon (virinojn). Tio ne estu nur okcidenta ideo.
Oni ofte trovas tiun kontrauon en la tuta mondo, en CXIUJ kulturoj kaj religioj: Unuflanke la virinoj estas adorataj, aliaflanke sia laboro, volo kaj virina estado ne estas agnoskataj.
Kion mi konstatis en Nepalo: Jes, oni adoras virinojn kiel diinoj, sed pri la cxiutaga vivo en la domoj mi ja ne sciis.
Mi nur demandis sin: Kie estas la mezagxaj virinoj en la Esperanto movado en ? Estas multaj junulinoj, sed ili ankorau ne havas edzojn kaj familiojn. Cxu la sekvontaj sociaj devoj kiel edzinoj kaj patrinoj malebligos al ili pluagadi en la Esperanto movado ? Mi esperas ke NE ! (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/12/21 - 14:19:09
3 - Denove mi, mi volas aldoni demandon al mia antaua komento. Cxu la situacio, kiel Pratima priskribis gxin, estas sama por la diversaj etnioj en Nepalo ? Cxu estas diferencoj por virinoj en aliaj etnioj au en budhistaj au hinduistaj popolgrupoj ? Mi povus imagi ke ekzistas malsamaj kondicxoj. (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/12/21 - 14:53:53
4 - Al demando de Razeno:

Antaux multaj jaroj en japana Esperantio okazis la sama fenomeno, ke post edzinigxo kaj patrinigxo virinaj esperantistoj malaperis. Sed nun ne, kondicxe ke ili jam bone movadas en Esperantio antaux ol edzinigxo kaj patrinigxo. Komencantoj facile malaperas kiam ajn kie ajn kiel ajn.
Ankaux en Koreio mi vidis la saman fenomenon de junaj esperantistinoj gxis antaux kelkaj jaroj, sed nun malmulte, ankaux kondicxe ke ili estas nemankeblaj movadanoj en korea Esperantio.
Mi esperas, ke ankaux en Nepalo "fortaj esperantistinoj" restos en Esperantio ecx post edzinigxo kaj patrinigxo. (Comment this)

Written by: Masakato at 2006/12/21 - 19:52:51 in reply to: 2
5 - Responde al Masakato kaj Ursula,
Jes, same kiel en multaj aliaj landoj. Diferenco ekzistas inter viroj kaj virinoj. Pregxi diino easts unu afero kja bati edzinon estas alia afero. Pri etnaj diferencoj, mi devas diri ke "viroj" estas "viroj" en la tuta mondo. Tamen mi vidas ke societo ekster alt-klasaj Hinduoj ne estas tiom ortodoksa. Kaj edukado ja gravas - geedzoj en urboj vivas pli egale ol en vilagxoj.

Cxu vi demandas pri mi? Mia edzino mem estas aktivistino pri virinaj rajtoj kaj kiel jxurnalistino sxi ofte raporats pri tio. Mi ne povos plu vivi se mi vivus kiel "viro". ;) Tamen, ni ambaux konsentas ke la virina agado en Nepalo ne cxiel estas lauxdinda cxar estas en manoj de kelke da ricxaj virinoj kiuj scias kiel akiri mondonacon je nomo de manbonsxancaj virinoj.

Pri Esperantistinoj. Vi pravas, ne trovigxas multe da virinoj. Frauxlinoj venas, lernas kaj malaperas. Eble tio estas ankaux cxar ili ne longe dauxrigas sian laboron je la movado. Mi esperas ke inoj de junulara movado estas ja fortas kaj mi esperas ke ili estos kun la movado ecx post ilia edzinigxo kaj patrinigxo. (Comment this)

Written by: Razen at 2006/12/22 - 10:38:49
6 - Kara Razen.
Dankon por via respondo. Jes, mi povas imagi ke estas diferencoj inter vilagxanoj kaj urbanoj, ortodoksaj kaj ne ortodoksaj grupoj.
Ne, ne, ne, mi ne demandis pri vi, kia viro vi estas. Mi jam scias ke vi bone traktas kaj respektas vian edzinon.
Eble la plej bone solvo por teni junulinojn en la Esperanto movado post edzinigxo kaj patrinigxo estas, ke ili nur edzigxu kun esperantistaj viroj...(sxerco)
Ursula (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/12/22 - 16:24:58
7 - Kara Ursula,

En japana Esperantio estas sxerco, ke unu plus unu estas ne du, sed unu, cxar esperantisto kun esperantistino geedzigxas, sed malaperas la edzino el Esperantio.
Al miaj karaj komencantinoj mi cxiam diras, ke ili edzinigxu post bona rego de Esperanto. Aux mi rekomendas al ili, ke ili estu dumvivaj membroj de Landa Asocio aux de UEA antaux edzinigxo por ke ili povu ne adiauxi Esperanton dum la tuta vivo. (Comment this)

Written by: Masakato at 2006/12/22 - 21:44:40
8 - Kara Masakato,
Kvankam ni nun jam malproksimigxis de la komenca temo pri la kontrolita kaj laborplena situacio kaj rolo de nepalaj virinoj en socio kaj familio, mi volas aldoni al la malapero de esperantistinoj:
Bona ideo, edzinigxu nur post bona rego de Esperanto au membrigxi dumviva. Fakte, mi konas japaninon kiu diris, "Esperanto estis kun mi jam antau mia edzo, do Esperanto gxuas pli da tradicio ol edzo".
Rilate al mi: Ankau mi 'malaperis' el Esperantujo, plurajn jarojn, kiam miaj 3 gefiloj estis tre junaj. Krome estis mia edzo kiu lernigis min Esperanton kaj poste estis li, kiu malaperis el la Esperanto movado, sed mi entuziasme revenis.
Ursula (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/12/23 - 17:34:04
Write a comment