November 30, 2006

Renkontigxo kun kara HUZIWARA

Estis interesa renkontigxo hieraux vespere kun kara amiko el Japanio, HUZIWARA Keisuke.

 Antaux longe li skribis al mi ke li vizitos Nepalon por partopreni en Himalaja Lingvo Simpozio. Sed mi forgesis kaj pensis ke venos Bill Mak. Mia eraro.

 Mi vizits al la simpzio (ankaux por raporti) por trovi lin kaj ne memoris lian vizagxon. Kaj vidis eks prezidanton Mukunda kaj gxenerala sekretario Bharat anstatauxe.

 Poste mi legis en mia blogo ke fakte esti li kiu vizitis Nepalon. Mi memoris longan babiladon en lia hotelo dum lia pasiata vizito al Nepalo. 

 Mi telefonis al lia    hotelo sed trovis ke la telefonnombro jam estis sangxita do devis peti helpon de Rustam por trovi la gxustan nombron. Mi rapide telefonis al Narendra kaj kelke da aliaj sed mi tre bedauxras ke mi ne povis informi al aliaj geamikoj kvankam mi tre volis inviti lin al nia Esperanto oficejo. Mi estis cxe interparolado kun la cxefo de Maoista partio, "Prachanda".

 Estis tre interesa babilado pri dieversaj aferoj pri Esperanto-movado kaj aliaj. Li venis al Nepalo por prelegi pri "Chak" lingvo, pri kiu li studis en Bangladesho. Li diris ke Tahira estis lia unu el unuaj Esperanto-instruistoj. Li ankoraux ne isntruas kaj ne edzigxas...

 Ni kune iris al oficejo de Rustam kaj trinkis teon. Poste mi lasis ilin cxar mi devis labori.

 Nokte li telefonis min kaj diris ke lia amiko Bandladesha renkontis nian karan Bharat kaj jam promesis vojagxi al Bangladesho por disvastigi Esperanton tie.

 

 

Posted by razen at 16:38:25 | Permanent Link | Comments (1) |
Comments
1 - Kara Razeno,
Vivu amikeco inter vi, Huziwara Keisuke, Bandgladesha (versxajne ne-esperantisto)
kaj Bharat! Amikoj de amikoj estas amikoj!
Mia amiko s-ro Chakma Shishir Swapan (ne-esperantisto) el Bangladesxo, studento en
Universitato Kioto, kies studento estas Keisuke, konas lin. Chakma studos en la
Universitato gxis la fino de marto 2007. Kiam Keisuke revenos al Kioto el Bangladesxo?
Mi ne povas kontakti lin, cxar lia blogejo estis fermita.
Se Razeno havos sxancon retumi al li, mian saluton transdonu al li.


 (Comment this)

Written by: Masakato at 2006/11/30 - 19:56:01
Write a comment