November 28, 2006

Estis interesa diskuto

Hieraux posttagmeze vokis al mi Archana subite. Sxi havis ian konfuzon pri io en mia blogo. Mi klarigis sed denove mi volis renkonti sxin kaj rekte iris al la oficejo malgraux mia okupigxo. Mi klarigis aferojn al sxi kaj petis al sxi bonvole relegi gxin. Mi esperas ke sxi komprenis cxion.  Iel, gxi estis entute interesa konversacio.

 Mi petas pardonon al kara Huziwara ke mi miksis lin kun alia persono. Pardonu. Mi telefonis al li hodiaux sed la telefono en la telefonlibro estis malnova. Mi denove vokis lin vespere sed li ankoraux ne estis tie. Do mi provos morgaux matene. Mi memoras mi renkntis lin antaux tri jaroj kaj tre detale diskutis pri diversaj aferoj.  Mi gxojas ke lin trovis Tahira, dank' al lia apero en la blogo. Mi gxojas.

 Tre bedauxrinde, la  traktato, devis estis inter la registaro, la Maoistoj kaj la UNo ankoraux ne povis trovi gxian finon. La diskuto dauxras - kaj ni atendas senpacience.

Mi tre volis raporti por la Monato pri la politko sed strange, mi vidas sangxo en la politika evento do mi antedas plu kaj plu.  Laborante en la jxurnalo, mi vidas sangxojn cxiutage kaj pensas ke hierauxa novajxo estas senutila hodiaux.

 

 

Posted by razen at 18:05:33 | Permanent Link | Comments (0) |
Comments
Write a comment