October 25, 2006

Jen finis la festivalo

Mi mem hontas ke mi ecx ne povis blogi. Kaj mi scias ke dekoj da leteroj antendas miajn respondojn. 

 Estis tiel ke denove venis alia festivalo. Jen iomete pri gxi: Estas kvin-taga. La unuan tagon ni pregxis al krovo, la dua tagon ni pregxis al hundo. La trian tagon ni pregxis al Laksmi, al diino de mono. La kvaran tagon ni pregxia al sia korpo. Tio ankaux estas tago de Nova Jaro laux la Nepala kalendaro. Eble vi miros ke Nepalo nur estas la lando en la mondo kiu havas sian propran kalendaron kun la nomo de la lando. Estis tiel ke iu sinjoro trovis trezoron da mono antau 1126 jaroj kaj li, anstataux gxui gxin, li pagis cxies sxulson en la tuta lando. Ja estis historia decido kaj ago kaj do ekis novan kalendaron. Gxi estas luna kalendaro kaj ni sekvas gxin por celebri preskaux cxiujn festivalojn. La registaro ankoraux ne aknoskig gxin kiel la nacia heredajxo au nacia kalandaro nun cxar estis Nevara sistemo kaj la nuna registaro ankaux, same kiel dum pasintaj 238 jaroj, estas plena je Khas Brahminoj (la altnivelaj Hinduaoj). Kaj fine, la kvinan tagon, la fratinoj pregxas al siaj fratoj kaj donas mangxajxojn, kontraux kio, ili ricevas donacojn el siaj fratoj.

 Lasu min denove mensogi ke mi ofte blogos en estonteco.

Pri la foto, okazis granda procesio dum celebro de la nova jaro. Nevara knavino gxuas la festivalon kun sia tradicia vestajxo. Nevaroj estas la indigxenoj de la Katmando-Valo.

Pri la foto, okazis granda procesio dum celebro de la nova jaro. Nevara knavino gxuas la festivalon kun sia tradicia vestajxo. Nevaroj estas la indigxenoj de la Katmando-Valo.

Posted by razen at 20:09:13 | Permanent Link | Comments (5) |
Comments
1 - Do, cxar lau la Newara kalendaro komencas nova jaro mi deziras al vi kaj via familio:
felicxan novan jaron, sanecon, profesian sukceson, prosperon de la nepala Esperanto movoado, ke vi povos partopreni la IHR, kaj la eldonon de via vortaro.
Ursula (Comment this)

Written by: Ursula at 2006/10/27 - 02:38:24
2 - Koran dankon (Comment this)

Written by: Razeno at 2006/10/27 - 18:18:35
3 - Saluton,

Mi komencis skribi per esperanto antaux malmulta tempo. Estas belega trovi blogejo de samideanoj kiuj logxas tiel malproksime de mi. Mi petas vizitu ankaux la mian pagxon.

Eric Chiesse

Brazilo. (Comment this)

Written by: Eric at 2006/10/29 - 10:56:23
4 - Dankon pro la bela foto kaj la informojn. Bonan novan jaron.
Bernard Behra (Comment this)

Written by: Bernard Behra at 2006/10/29 - 16:11:28 in reply to: 3
5 - Dankon pro viaj vizitoj
Razeno (Comment this)

Written by: Razeno at 2006/11/03 - 19:46:48
Write a comment