October 08, 2006

Jen la registaro sidis kun la Maoistoj

Post la ripozo dum Dashajn, la festivalo-sezono, la cxefaj gvidistoj de la sep politikaj partioj, kune kun la cxefministro Girija Prasad Koirala hodiaux sidis kun la Maoisto-gvidistoj por diskuti pri politikaj mislimiloj kaj provis trovi bonan solvon por la longa krizo politika en Nepalo.

De mateno dekoj da politikistoj enamasigxis cxe la logxejo de la cxefministro kun espero ke la solvo tuj trovigxos kaj jen venos la kompleta solvo de la kunarmila revolucio kiuj jam kauzis morto de pli ol 12,000 homoj en pasintaj 12 jaroj.

De 8.00a matene gxis 7.00a vespere ili diskutis pri divesaj aferoj - cxefe pri la estonto de la regxo, la elekto de konstitucia asembleo, la intertema konstitucio kaj la lokaj registaroj de la Maoistoj en vilagxoj ktp. Sed ili atingis al fino pri neniu temo. Ja esats malfacila laboro, cxu ne? Ili do denove sidos post morgaux.

Iomete pri mi nun. Mi mem ankaux estis iom okupita je hejmaj aferoj dum la festivalo. Kvankam mi havis ferion nur dum du tagoj (la registaraj oficistoj havas ferion dum 8 tagoj). Mi iel estis okupita pli ol gxenerale cxar kvankam homoj volas gxui la festivalon, mi bezonis raporton/novajxon kaj oni simple ne volis paroli kun mi. Mia laboro ja estas sadista tiamaniere.

Mi tre bedauxris ke mi ne havis reton cxe mia hejmo, speciale dum la festivalo. Cxar cxiuj ciberkafejoj estis fermitaj kaj mi mem soifis legi leteron aux blogi. Mi tute ne povis fari. Kvankam mi en metis du miaj anglaj raportoj (mi tre malsxatas meti anglajxon en mia pura Esperanto-blogo, sed mankas tempon por mi traduki). Jes mi jxus malfermis mian konton en my.opera.com por enmeti miajn anglajn raportojn. Bonvolu viziti al mia loko: www.my.opera.com/razenma
Posted by razen at 21:24:30 | Permanent Link | Comments (2) |
Comments
1 - mis-lim-ilo == ?
kunarmila == ?
esats == estas ? (Comment this)

Written by: fisher at 2006/10/15 - 15:28:17
2 - Kara Fisher,
Saluton.
Dankon pro via senfraza komento. Cxu ne estis iom kruela meti komento kiun stultuloj kiel mi ne povas kompreni?

Dankon pro via vizito kaj mi provos pliantentemigxi venonta foje.
Razen (Comment this)

Written by: Razeno at 2006/10/17 - 11:19:35
Write a comment